★ Esperantista Brusela Grupo ★

Feed-aggregator

Ben Indestege pri "Miaj vojaĝoj per Pasporta Servo"

FEL Forumo - zo, 27 jan 2019 20:10
Ben prelegos pri siaj vojaĝoj per de Pasporta Servo inter februaro 2007 kaj julio 2012. Venu kaj ĝuu kun li la specialajn, kelkfoje surprizajn travivaĵojn dum tiuj vojaĝoj. Ben ankaŭ instigos al konsultado kaj uzado de Pasporta Servo.

"Bildoj pri la jaro 2018 en "La Verda Stelo"

FEL Forumo - zo, 27 jan 2019 20:08
Superrigardo de okazaĵoj de la jaro 2018 en bildoj : Klubaj kunvenoj kaj prelegoj dum ĉiuj vendredoj de la jaro, Flandra Kultura Foiro kaj la Malfermo Festo de nova sidejo.

Jarkunsido kaj honorigo de jubileantoj

FEL Forumo - zo, 27 jan 2019 20:05
Okazos la Ĝenerala jarkunsido kun jarraportoj pri financoj kaj aktivecoj, honorigo de fidelaj kaj ege aktivaj membroj.


Tiam ankaŭ estos komuna manĝo en la klubejo je la 18.30. Nepras anonci vian partoprenon ĝis ĵaŭdo 31an de januaro je 12.00 ( financoj@fel.esperanto.be aŭ  03 / 234 34 00): poste ne plu eblas mendi.

Oftaj eraroj kaj novaj vortoj

FEL Forumo - zo, 27 jan 2019 15:18
Yves Nevelsteen ekde 2007 okupiĝas pri komputilaj vortoj en Esperanto kaj sekvas la evoluojn provlegante tradukojn de komputilaj programoj, retejoj, aplikaĵoj ktp. Li ankaŭ regule mem tradukas, ekzemple Facebook al Esperanto. Tiel ĉi ekestis dokumento "Atentigoj pri tradukado" en kiu aperas krom oftaj eraroj ankaŭ novaj tendencoj en la lingvouzo. Nuntempe oni ekzemple pli ofte parolas pri "bita" anstataŭ "cifereca". Yves prezentos al vi kelkajn konkludojn kaj ankaŭ ŝatus diskuti kun vi, esperante lerni de vi kaj kompletigi sian dokumenton.https://www.esperanto3000.be/programo/vesperoj3000.html#venontaj

Taaldag 2019 en la antverpena universitato

FEL Forumo - zo, 27 jan 2019 14:34
La 6an de februaro inter la 9h kaj 16h, Centrum Nascholing Onderwijs/Universiteit Antwerpen organizas "Taaldag" por instruistoj germana, angla, franca, nederlanda, hispana lingvoj en la Kampuso Grote Kauwenberg.

Ili havigas eblecon por ĉeesti kun 2 metra informbudo kun niaj Esperantaj edukaj publikaĵoj. Yves Nevelsteen organizos kaj kunordigos la standon. Helpas Ivo Durwael kaj Klaas Dijkstra.

https://cno.uantwerpen.be/nl/workshops/taaldag-2019-87059

PC met 3,5"-diskettelezer

FEL Forumo - zo, 27 jan 2019 8:59
In het Fonds Vanbiervliet staat nog een oude XP-PC, die vervangen wordt door een moderner exemplaar en eerstdaags naar het containerpark zal verhuizen. Hij heeft wel nog een zeldzaam geworden eigenschap: hij kan 3,5"-diskettes lezen. Mocht iemand geïnteresseerd zijn, dan kan een afspraak gemaakt worden om hem op donderdag 7 februari af te halen. Het enige mankement aan de PC (naast de ouderdom) is dat het geheugenbatterijtje moet vervangen worden.

Studsemajno 25 februaro - 1 marto 2019 en Kvinpetalo

FEL Forumo - wo, 23 jan 2019 8:24

Kio? praktikado de Esperanto je diversaj niveloj
Kie? en la kulturcentro Kvinpetalo, en vilaĝo Bouresse en bela regiono Puatuo
Kiam? de la 25a de februaro ĝis la 1a de marto, kiam proksimiĝas printempo
Kun kiuj? Elstaraj gvidantoj (kaj same elstaraj partoprenantoj: vi)

Praktikado de la lingvo plurnivela kun Andrea Bertrand

La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso
.
Trianivelaj studoj kun Brian Moon

Al tiuj, kiuj jam iom regas la lingvon, ni proponas iom da enprofundiĝo en la kulturo esperanta. Temas pri la studprogramo de la triagrada ekzameno “Atesto pri Supera Lernado” de Franca Esperanto-Instituto. Dum kvin tagoj ni iom studos la librojn preskribitajn por tiu ekzameno kaj faros aliajn lingvajn ekzercojn. Kaj la tuto estos certe interesa ankaŭ por tiuj, kiuj ne celas al la ekzameno.

Venu kaj ĝuu la esperantan literaturon!

Estas antaŭvidita sesio de la triagrada ekzameno (Atesto pri Supera Lernado) en novembro 2019 en Parizo.

Esperanto-Centro KVINPETALO

Akceptejo kaj poŝta adreso: 4 rue du Bureau, FR-86410 BOURESSE

Retadreso : informoj@kvinpetalo.org

Telefono : (+) 33 (0) 549 034 314

Retpaĝaro (pri restado, prezo, kaj aliaj teknikaj informoj): http://www.kvinpetalo.org

Rabato se vi aliĝas antaŭ la 26a de januaro!

Libroj: Leginda malperfektaĵo

Monato - di, 22 jan 2019 17:25

Libroj: Uzu Esperanton profesie!

Monato - di, 22 jan 2019 17:25

Leteroj: Ĝojiga opinio

Monato - di, 22 jan 2019 17:25

Leteroj: Seksa molestado

Monato - di, 22 jan 2019 17:25

Libroj: Atentu: vi estas murdota!

Monato - di, 22 jan 2019 17:25

Leteroj: Antaŭreklamo

Monato - zo, 20 jan 2019 19:23
Inhoud syndiceren