★ Esperantista Brusela Grupo ★

FEL Forumo

Inhoud syndiceren
Rektaj informoj de Esperanto-forum
Bijgewerkt: 1 uur 42 min geleden

Bicikle ĉirkaŭ Antverpeno

zo, 18 okt 2026 5:32
De kelkaj semajnoj (julio 2026) finpretiĝis novaj sekuraj biciklaj vojoj en Linkeroever (maldekstra riverbordo de Antverpeno ĉe la Skeldo) Ni kunvenos en Linkeroever la 25an de oktobro ĉe la piedira tunelo (Sint-Annatunnel/Voetgangerstunnel) je la 13-a horo. La distanco estos proksimume 15 kilometroj, sed depende de la vetero eblos (mal)longigi la itineron.

Kion komunan havis John Lennon kaj Ludoviko Zamenhof krom ... okulvitroj?”

vr, 16 okt 2026 10:43
Kion komunan havis John Lennon kaj Ludoviko Zamenhof krom... okulvitroj?”

Aŭskultu ĉi-vespere! Jen la ligilo:

https://us02web.zoom.us/j/81328984580?pwd=UGRCWjZONlJReUJMTUt0WmtMWHJCdz09

Re: Nova trilingva komerca vortaro

wo, 14 okt 2026 10:59
Dankon pro la utila informo!!

Nova trilingva komerca vortaro

vr, 9 okt 2026 17:10

IKEF havas la grandan plezuron kaj fieron sciigi al vi gravan atingon: La trilingva Internacia Komerca Vortaro (Esperanto – Angla – Ĉina) estas oficiale lanĉita en nia renovigita retejo, plene senpaga kaj senbare alirebla por ĉiuj!

Kiel ĝin uzi? Vizitu rekte https://ikef.net/vortaro.php. Serĉu laŭplaĉe: enskribu vorton en Esperanto, angla aŭ ĉina. Utila klavkombino: premu la klavon „/“ por tuj enfokusigi la serĉkampon; premu „Esc“ por malplenigi la kampon aŭ fermi detalajn fenestrojn.

Virtuala Kongreso de Esperanto, 26-29 novembro 2026

ma, 5 okt 2026 7:17
Ekfunkciis la aliĝilo al la 7a Virtuala Kongreso de Esperanto, kiu okazos interrete de la 26a ĝis la 29a de novembro 2026. Individuaj membroj de UEA aliĝas senpage. Legu pli ĉe https://sezonoj.ru/2026/10/gk-334/ kaj aliĝu.

La apriora lingvo Babm

do, 1 okt 2026 6:29

Saluton,

 
Ĉiam ke vi pensas ke li jam kovris ĉiujn planlingvojn, Martin Ptasinski elfosas novan en obskura angulo de lingvohistorio.
Ĉi-foje li prelegos pri la apriora lingvo Babm (en Esperanto: Boabomo), certe profunde kaj lernoplena.

 
Do morgaŭ la 2an de oktobro je la 20a horo CET, ĉe https://us02web.zoom.us/j/86265356744?pwd=b81H9H3UyasrMmMm00qsJqHS3ma7II.1 ; pasvorto: steloverda

 
Tiu ĉi evento estas organizita de la antverpena Esperantoklubo La Verda Stelo kaj Londona Esperanto-Klubo.

Klubkunveno Kalmthout

wo, 23 sep 2026 20:59
La 15-an de oktobro 2026 : Anita Scheenaerts prelegas pri la Kalmthouta historio, nome pri torfo, la iama loka nigra oro. Kutimaj loko kaj horo (Heide City, Heidestatiestraat 33; 15h 30).

Kurso en Berchem

di, 22 sep 2026 8:51

Karaj samideanoj,


Lode Van de Velde kaj Alex Humet prizorgis hieraū lunde enkondukan prelegon al Esperanto, kadre de nova 12-leciona ĉiusemajna kurso, ĉe Buurthuis Posthof en Berchem, kiu ekos je lundo 5-a de oktobro je la 19:00.


La kursmaterialon provizos la lernolibro “Dé [size=inherit]wereldtaal in 25 lessen” de Lode Van de Velde kaj la demandaro el la BEK-kurso de Dennis Keefe. La kurson gvidos Àlex Humet. [/size]


Sep interesitoj ĉeestis kaj akompanis nin la tutan prelegon la kurs-direktorino de la centro, kiu plene apogas la iniciaton.


Interesitoj loĝas en Berchem, Antwerpen, Mortsel kaj Kalmthout. Ekster-antverpenaj partoprenintoj povis veni per publika transporto danke al la bona situo de la centro, proksima al stacidomo kaj tram- kaj bus-haltejoj. Laū la naskiĝdeveno, krom 4 el la Antverpena regiono, 3 devenas el Bruselo (franclingva), Asturio (hispanlingva) kaj Pollando.


Restas 2-semajnoj antaū la komenciĝo de la kurso, ni petas vin bonvole plue diskonigi la kurson en via ĉirkaūaĵo.


Dankon kaj ĉion bonan


Amike
Àlex Humet

20sep2026: Valère Doumont prelegos pri skoltoj kaj Esperanto

do, 17 sep 2026 6:59

En la monata prelegserio de Aŭstralia Esperanto-Asocio Valère Doumont prezentos la skoltan movadon: ĝian historion, nunan staton, ĝian fruan rilaton kun Esperanto, kaj kio okazas nun en la Esperanto-movado.

Valère Doumont (46 jaraĝa) estas edukisto, naturgvidanto kaj skolto. Li partoprenis kaj estris en la skolta movado de Bruselo-Valonio. Membras ĉe Skolta Esperanto-Ligo kaj fondis la Verdajn Skoltojn en 2012.

Aktuale li estas trejnisto por skoltestro, gvidanto de loka grupo kaj prezidanto de la Verdaj Skoltoj.
Pli da informo ĉe https://edukado.net/biblioteko/panteono

DIMANĈE, LA 20-AN DE SEPTEMBRO 2026, JE LA 09:00 en Belgio [ne je 08:00 kiel antaŭe menciita]. Jen la ligilo:

http://HTTPS://US02WEB.ZOOM.US/J/81848075241?PWD=IYJJHNR5FF7REOSWAIBEWLXL1BAJKZ.1
Meeting ID: 818 4807 5241
Passcode: 014431

LEA, Tongeren: Limburga Tago 2027

wo, 9 sep 2026 15:07
Ni kunvenos en Tongeren por pikniki, bicikli kaj promeni.

LEA, Peer: Skrablo

wo, 9 sep 2026 15:05
Ni kantos esperante.

LEA, Peer: Filmo

wo, 9 sep 2026 15:04
Ni ludos la faman vortludon skrablon.

LEA, Peer: Filmo

wo, 9 sep 2026 15:03
Emilio elektos film(et)o(j) por ni.

LEA, Peer: Diskutrondo pri la klimatŝanĝo

wo, 9 sep 2026 15:02
An gvidos diskuton pri klimatŝanĝo

Enquête: Esperanto als immaterieel erfgoed

do, 27 aug 2026 17:48
We willen “Esperanto-cultuur en -taalgebruik” voordragen voor een erkenning als Immaterieel Erfgoed in Vlaanderen, net zoals het al in Kroatië, Polen en Oostenrijk erkend is. Omdat steun van de ruime gemeenschap belangrijk is, vragen we hiermee ook jouw mening:

Ni volas peti rekonon de “Esperanto-kulturo kaj -lingvouzado”n kiel Nematerian
heredaĵon en Flandrio, same kiel en Kroatio, Pollando kaj Aŭstrio. Ĉar la subteno de la larĝa komunumo gravas, ni jen petas la opinion de vi persone:

https://docs.google.com/forms/d/14OVVbNrzf0BMnO40imt_3creYETplpIZOKOLXTGJCfM/viewform?edit_requested=true   

Maak deze enquête ook bekend bij uw kennissen!
Diskonigu ĉi tiun enketilon ĉe viaj korespondantoj!

Klubkunveno Kalmthout

do, 27 aug 2026 16:00
La 17-a de septembro 2026


 Dum maksimume dek minutoj  ĉiu partumonto rakontos ion pri sia ferio aŭ pri ajna alia evento.
   Kunveno je la kutimaj loko kaj horo : Heide City, Heidestatiestraat 33, Heide-Kalmthout.
   15 h 30 - 17 h 30
 

Re: Oktober: een drukke erfgoedmaand

wo, 26 aug 2026 13:38
Het programma van Leve immaterieel erfgoed! op zaterdag 17 oktober staat op https://werkplaatsimmaterieelerfgoed.cmail20.com/t/j-e-yhlhwdk-hihrvykly-yh/





Vanaf september: wekelijkse online Esperanto-cursussen

vr, 21 aug 2026 7:44
In september starten opnieuw wekelijkse online Esperanto-cursussen voor verschillende niveaus (één uur per week gedurende drie maanden, groepen van maximum 15 personen). Detailinformatie in meerdere talen (niet in het Nederlands) staat op https://www.kursaro.net/en/index.html.

Het is een initiatief van de Londense Esperantoclub en de voertaal is Engels, behalve één cursus voor beginners die volledig in het Esperanto gegeven wordt. Lesgevers zijn bekende figuren uit de Esperantowereld, o.m. Anna Löwenstein en Dennis Keefe.

Re: Graz, UK 2026

di, 4 aug 2026 14:17
La ĉiutaga kongresa kuriero estas elŝutebla je uk.esperanto.net/2026/kuriero