★ Esperantista Brusela Grupo ★

Feed-aggregator

Fonds Vanbiervliet niet te bezoeken op donderdag 7 februari

FEL Forumo - ma, 4 feb 2019 22:48
Het Esperanto-Fonds Cesar Vanbiervliet te Kortrijk zal op donderdag 7 februari 2019 uitzonderlijk niet te bezoeken zijn. De eerstvolgende openingsdag is 21 februari 2019.

Roland Rotsaert

Comité d'organisation / Organiza Kongresa Komitato (OKK)

Sat-Amikaro - ma, 4 feb 2019 15:53

OKK de la Kongreso :

  • prezidanto : Daniel Lachassagne
  • vicprezidento : Guillaume Martinez
  • sekretariino : Lauriane Gaillard
  • helpsekretariino : Dominique Poirel
  • kasisto : Daniel lachassagne
  • helpkasistino : Dominique Poirel
  • aliaj membroj : Eliane Makhmoukh, Danièle Avouac, Laurence Canham, Thierry Sassi, Gérard Tantôt, Grégory Rispal, Juan-Jesus Cuenca

Global Voices - Lingua Esperanto serĉas pliajn tradukemulojn

FEL Forumo - za, 2 feb 2019 19:45
Global Voices en Esperanto - se vi emas ekzerci en tradukado, jen ebleco.

Re: Volontula agado de Ivo Schenkel

FEL Forumo - za, 2 feb 2019 13:32
Dankon pro la mencio, sed precipe pro la iniciatoj!

Volontula agado de Ivo Schenkel

FEL Forumo - vr, 1 feb 2019 18:59
En januaro mi dufoje prelegis dum 2,5 horoj pri Esperanto en la hispana antaŭ klasoj de studentoj de la hispana en Seniorama, organizaĵo por la tria aĝo en Loveno. En februaro mi kunlaboros kun "Vormidabel", iniciato de la sekcio "Klerigado" de la Konsilio pri Kulturo de la urbo Loveno, kaj denove prelegos pri Esperanto dum unu horo, ĉi-foje en la nederlanda. Martin Decaluwe, prezidanto de nia klubo Esperanto 3000, prizorgos ekspozicieton pri Esperantaj publikaĵoj.

Re: Oostende: Lingva Festivalo

FEL Forumo - vr, 1 feb 2019 11:54
Ĉi-kune la informoj

Ĉu Etienne Vermeersch estis esperantisto?

FEL Forumo - wo, 30 jan 2019 14:05
Ĵus oni parolis en Radio 1 dum du horoj pri Esperanto kaj pri lingvaj problemoj. La ideo pri la programo ŝajne ekestis kiam oni trovis tekston de la ĵus forpasinta filozofo Etienne Vermeersch en kiu li esprimis sin pozitive rilate al Esperanto. Mi tute ne memoris, sed efektive, en ĉi tiu forumo estas fadeno pri la temo: http://esperanto-forum.org/index.php?topic=836.msg1472 Rilatas al ekspozicio en 2013, Domo de Eŭropa Historio in Ekzilo. En la fadeno eĉ estas ligo al la teksto de intervjuo en kiu Vermeersch esprimis sin favore (sed la pdf-dosiero estas elŝutita nur unu (1) fojon). Ni jam scias ke la interna komunikado en Esperantujo ne glate funkcias…


Eblas reauskulti la elsendon:
- intervjuo kun André Staes: https://radio1.be/wat-als-iedereen-dezelfde-taal-sprak
- intervjuo kun Filip Buekens: https://radio1.be/zorgt-een-gezamenlijke-taal-voor-een-betere-wereld (pri la dua nun ne estas funkcianta ligo al la sondosiero, sed tio certe sekvos dum la tago).

Kluba kunveno Kalmthout

FEL Forumo - ma, 28 jan 2019 22:18
21 februaro 2019: Nicky geeft een overzicht van haar reizen, door, voor en met Esperanto. Details weten we nog niet, maar Nicky kennende, wordt het zeker boeiend. Nicky prelegos pri siaj vojaĝoj, per, por kaj kun Esperanto. Ĉar ni konas ŝin, ni certas ke la rakontoj estos fascinaj.

Paroliga kurso por komencintoj kaj progresantoj

FEL Forumo - ma, 28 jan 2019 21:00
Kiam: 14:45 - 16:45
Kie: Gebroeders Tassetstraat 23, 3018 Leuven
Kiom: 5 EUR, inkluzive kafon kaj teon

Detaloj aperas en la retejo de Esperanto 3000.

Se vi intencas veni, prefere tion sciigu ĉe la Facebook-okazaĵo.

Helmut Klünder (DE) pri "La fama parko de Wörlitz, rekonita kiel mondheredaĵo"

FEL Forumo - zo, 27 jan 2019 20:13
Tre interese aranĝita parko kun multaj elementoj arkitekturaj kaj specialaj plantoj kaj arboj. Ĝi estis konstruita inter la jaroj 1760-1800.
Inhoud syndiceren