Venu partopreni la tre interesan prelegon-debaton de Prof. D-ro Duncan CHARTERS en nia kunvenejo Casablanca 2 en de KC De Pianofabriek. Ĉiuj informoj sur la afiŝo. KIAL PREZIDENTO DONALD TRUMP?De la perspektivo de brito loĝanta duonjarcenton en Usono, okazis profundaj sociaj ŝanĝoj en la lando. En la kuniĝo de reagoj al tiuj ŝanĝoj povas troviĝi ŝlosiloj por klarigi la neaŭtaŭvideblan kaj surprizan elekton de netradicia gvidanto por la venontaj kvar jaroj. Vivresumo de Prof. D-ro Duncan CHARTERSDuncan Charters profesie instruas la hispanan lingvon, kulturon kaj literaturon, kaj ankaŭ instruisEsperanton dum multaj jaroj, interalie en la usona NASK-programo kaj en Greziljono. Li estis prezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono kaj de la Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj. Brito, li magistriĝis pri la franca kaj hispana lingvoj ĉe la Universitato de Cambridge kie li aktivis pri Esperanto kaj redaktis la revuon “Kial Ne?” de la Junularo Esperantista Brita. Post elmigro al Usono li doktoriĝis pri la hispana lingvo, kulturo, literaturo, historio kaj pedagogio ĉe la Universitato de Indiana. Li krome servis kiel prezidanto de AAIE (Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto) kaj de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (nun Esperanto-USA). De 1974 li estas profesoro pri lingvoj kaj kulturoj, kaj katedra profesoro pri humanismaj studoj, ĉe la universitata Kolegio Principia en Elsah (Ilinojso). Duncan Charters esploras pri lingvoinstruado inkluzive la historion de la instruado de Esperanto. Li kontribuis multfoje pri pedagogiaj temoj por la instruado de Esperanto en konferencoj kaj revuoj. Li servas kiel nacia program-aprezisto de ACTFL-CAEP por universitataj programoj celantaj eduki novajn lingvoinstruistojn. Li loĝas en historie registrita domo en Elsah kun sia kolegino kaj edzino Cecily Lee, kiu ankaŭ partoprenas en Esperanto-agado. Li estas membro de la Akademio de Esperanto. |
|||
Ni rizervis je sabato la 12an de Decembro 2015 por nia Zam-Festo (± 11:30-18:00) la Salonon Zabriskie Point kiu situas ĉe la etaĝo - 1 (kun lifto) de la KC De Pianofabriek,Rue du Fort 35 Fortstraat - 1060 Bruxelles-Brussel Je 250m de la tramstacio «Parvis de Saint-Gilles/Sint-Gillisvoorplein» : tramoj 3, 4 kaj 51. Ĉi-jare post nia kutima bonega bufedo ni havos distran programon kun interalie la fama kantisto Getch Gaëtano kiu kantos siajn kantojn jam tradukitajn en Esperanton, Laŭrenzo kaj sia gitaro, Samy ĉe piano, skeĉoj, kantoj, tombolo, ktp… Se vi havas premio(j)n por la tombolo, bonvolu alporti ĝin/ilin. Notu ankaŭ ke la libroservo de FEL kiel kutime ĉeestos, dank'al Gerd kaj Nicky. Do, se vi volas antaŭmendi aferojn kaj kolekti ilin en Bruselo? Jen bona okazo ! |
|||
Musklaku la bildon por spekti kaj klaku la plej dekstran simbolon malsupre por spekti plenekrane. |
|||
David Hauser (JEFO) komunikis jenon : ![]() Karaj amikoj, Nikolao |
|||
![]() Dimanĉon la 14an de Septembro 2014 la historian koron de LIEĜO
Ĉiĉeronado de lokaj esperantistoj Aliĝo dezirata Pli da informoj ? |
|||
la 28an de Majo : Valère Doumont rakontos al vi iliajn aventurojn kaj respondos al viaj demandoj.
GRAVA NOTO : |
|||
Dimanĉon, la 27an de Aprilo 2014 je la 15a horo Kadre de Ekspozicio pri « Vies de zinc » (Vivoj de zinko) en « La Fonderie », pri portretoj de laborintoj kaj entreprenobildoj kiu okazos de la 31 de Januaro ĝis la 25a de Majo 2014, |
|||
Por pli da detaloj pri nia EBGa Festo bonvolu musklaki la bildon ĉi dekstre |
|||
Merkredon la 22an de Januaro, je la 18a30, en nia kunvenejo Neven Kovačić faros prelegon pri “Jugoslavio kaj post ĝi”. Li skizos la situacion antaŭ la estiĝo de Jugoslavio, la kvalitoj kaj la tensioj en tiu ĉi ŝtato, la disfalo kaj la nuna situacio. Pro lia senkompara kono de donitaĵoj kaj lia saĝa elekto de la ĉefaĵoj ni ricevos surprizan bildon pri la komplekseco en tiu ĉi regiono. |
|||
La Verda Stelo-Antverpeno kaj Edukado.net invitas vin ekzameniĝi en Antverpeno.
La ekzameno okazos en Antverpeno, la 25an de januaro de 2014 en la Esperanto domo Frankrijklei 140. |
|||
