★ Esperantista Brusela Grupo ★

Sat-Amikaro

Abonrilatu enhavo
Ĝisdatigita: 1 horo 1 min antaŭe

Lieu du congrès / Kongresejo

18 Novembro, 2018 - 14:47

Le lieu du congrès sera le Lycée Albert-Einstein (http://www.einstein-03.fr/). Ce lycée se trouve rue Albert Einstein (03100 Montluçon). Il est possible de s'y rendre à pied depuis la gare (compter 30min).

La kongresejo estos la Liceo Albert-Einstein (http://www.einstein-03.fr/). Tiu liceo staras je la strato Albert Einstein (03100 Montolucono). Eblas piede aliri el la stacidomo (necesas 30min).

La sago 117 (septembro-oktobro 2017)

31 Oktobro, 2018 - 17:35

16paĝa

.

Kio estas anarkiismo (libreto)

27 Oktobro, 2018 - 17:09

Verkis hispanlingve Alfredo Gonzales

tradukis Miguel Ferandez

formato : 10,5X15 cm ;

37 paĝoj hispanlingve + 33paĝol en esperanto ;

Vendoprezo : 2€

eldonis ANTORCHA MADRIDO, 2018

Enhavo :
Origino kaj disvolviĝo
Karakterizaĵoj
La anarkiisma agado
Organiziĝo kaj programo
Komplementaj tekstoj

Viktimoj

26 Oktobro, 2018 - 16:31

TAGORDO

26 Oktobro, 2018 - 15:20

livero planita dum novembro ĉe la SAT-Amikara libroservo…

verkis : Eric Vuillard "L'ordre du jour" (la tagordo)

elfrancigo de Jean-Claude Roy.

150 paĝa ; formato 10X19cm, Prezo : 16€ ;

eldonita de "Z4 Eldonoj" ;

Tiu libro gajnis la plej prestiĝan literaturan premion en Francio en 2017, la premion "Goncourt". Pro la temo, la libro admirinde taŭgas por tiu traduko al Esperanto.

Dudek kvar ili estis, apud la mortaj arboj ĉe la riverbordo, dudek kvar nigraj, brunaj aŭ konjakkoloraj surtutoj, dudek kvar paroj da ŝultroj lanremburitaj, dudek kvar tripecaj kostumoj, kaj la sama nombro da pantalonoj kun pinĉofaldoj kaj larĝa orlo. La ombroj penetris en la grandan vestiblon de la palaco de la Asemblea prezidento ; sed baldaŭ ne plu ekzistos Asembleo, ne plu ekzistos prezidento, kaj, post kelkaj jaroj, eĉ ne plu ekzistos Parlamento, nur amaso da fumantaj ruinoj.