★ Esperantista Brusela Grupo ★

Kurso de Esperanto

Lernu Esperanton en Bruselo

Ĉu vi emas lerni Esperanton? Bona ideo! La Brusela asocio de Esperanto proponas kurson malfermita al ĉiuj. Uzante rektan metodon, tute en Esperanto, ĝi taŭgas do por personoj el ĉiuj lingvaj originoj kaj ĉiuj aĝoj. Malkovroj, ludoj kaj eĉ kantoj estas en la menuo, do preparu vin amuziĝi!

La kurso estas starigita laŭ du niveloj.

La unua nivelo taŭgas por komencantoj kaj permesas malkovri la internacian lingvon.

Oni tie lernas la prononciadon (tute regula), la gramatikon (16 regulojn senesceptajn) kaj bazan vortprovizon kiu permesas partopreni diskutojn kaj legi la Esperantlingvajn revuojn.

La dua nivelo taŭgas por personoj kiuj jam sekvis la unuan nivelon kaj ankaŭ por tiuj, kiuj volas plivastigi sian konecon de la lingvo. Tiu nivelo pli koncentriĝas sur diskutoj kaj permesas al partoprenantoj aktive sin plibonigi, trejnante siajn komprenon kaj esprimon.

Kie?

Ĉe la Kultura Centro De Pianofabriek, Rue du Fort 35 Fortstraat en 1060 Saint-Gilles/Sint-Gillis. La kursoj normale okazos en la salonoj Casablanca I & II kaj laŭ la lerneja kalendaro de la flandra komunumo.

Kiam?

Ĉiujn mardojn vespere, de la 18:30 ĝis la 20:00.
La unua kurssesio por la sezono 2023-24 komenciĝas mardon la 12an de Septembro 2023 kaj la dua mardon la 6an de Februaro 2024, sed ĉiam ja eblas aliĝi en kuro. Do, ne hezitu!

Kiel?

Por anonci vian venon aŭ havi pli da informoj, bonvolu kontakti Adam Brooking:

  • Retpoŝte: fransuaz@esperantobruselo.org
  • Telefone: +32 499 35 93 53
  • Kiom?

    30 aŭ 35 € por kurssesio de 18 kursoj.