★ Esperantista Brusela Grupo ★

Kio estas Esperanto?

Esperanto estas la lingvo de la homaro.

La komunikado estas fundamenta bezono por la homaro, nu la lingvistikaj diferencoj estas grandega kateno por la komunikado. Sufiĉas spekti en nia lando (Belgio) por ekscii la malfacilaĵojn kiuj povas esti okazigitaj pro lingvaj diferencoj.

Lerni Esperanton, estas elekti malsaman komunikadon, trans la diferencoj. Estas ankaŭ amuziĝi, pervorte ludi. Estas sin malfermi al la mondo kaj al la aliaj kulturoj, permesante la partoprenon al internaciaj renkontiĝoj en Esperanto. Estas malkovri la Esperantan kulturon, kun ĝiaj originalaj verkoj kaj ĝia muziko. Estas ankaŭ havi alian superrigardon sur mema lingvo kaj ĝia gramatiko. Plie, per sia strukturo, Esperanto faciligas la postan lernadon de aliaj lingvoj. Lerni Esperanton: amuza kaj utila!

Por pli da informoj, la tre instruplena serio de videofilmoj de Claude Piron: Les langues : un défi(franclingve) permesas pli bone kompreni la problemaro kaj la vetoj de la lingvoj kaj la utileco de Esperanto.

Se vi sukcesis legi kaj kompreni tiun paĝon vi eble ne bezonos kursojn, tamen vi povos partopreni niajn ĉiusemajnajn kunvenojn dum kiuj ofte okazas prelegoj pri diversaj temoj.