★ Esperantista Brusela Grupo ★

22 Jan 14 : Neven Kovačić prelegos pri Jugoslavio kaj post ĝi

Merkredon la 22an de Januaro, je la 18a30, en nia kunvenejo Neven Kovačić faros prelegon pri “Jugoslavio kaj post ĝi”. Li skizos la situacion antaŭ la estiĝo de Jugoslavio, la kvalitoj kaj la tensioj en tiu ĉi ŝtato, la disfalo kaj la nuna situacio. Pro lia senkompara kono de donitaĵoj kaj lia saĝa elekto de la ĉefaĵoj ni ricevos surprizan bildon pri la komplekseco en tiu ĉi regiono.