Saluton geamikoj, Post du jaroj sen sezonfina vespermanĝo, finfine ĉi jare ni denove povas organizi ĝin. La sezonfina manĝo 2022 okazos mardon la 28an de Junio 2022 je la 18a00 horo. |
|||
Jam venas la momento por pensi pagi aŭ renovigi vian kotizon al EBG Ĉiujn informojn vi trovos en la kotiz-tabelo 2022. |
|||
Por retrovi la kalendaron musklaku ĉi tiun ligilon aŭ "Esperanta Kalendaro" en la supra menuo. |
|||
Karaj amikoj, Kun granda bedaŭro, mi sciigas al vi la forpason de Christiane De Vleminck. Ŝi estis 95 jara kaj mortis la 30an de Marto 2021 en malsanulejo pro KoViM-19. La klubo prezentas siajn kondolencojn al la familianoj. |
|||
Karaj membroj kaj simpatiantoj,pro la evoluo de la situacio kun La viruso, ni jam forte dubis ĉu daŭrigi niajn kunvenojn, ni jam pensis nuligi ilin. Post la hieraŭaj decidoj de la registaro, tute evidentas ke ni nuligas ĉiujn renkontiĝojn ĝis pliboniĝo de la situacio. Ja bremsi la epidemion tre gravas por ke la sanservoj povu plu funkcii,ja nia averaĝa aĝo indikas ke ni pli riskas ol grupo de junuloj. Do evitu tro riski, ni tutkore deziras bonan sanon al vi ĉiuj. Eble perreta kunveno estus interesa sperto? Restu gajaj! |
|||
La 7an de Majo forpasis nian iaman prezidanton Emile van DammeLa ceremonio honore al Emile okazos *dimanĉon, la 30an de Junio je 17h *en la festosalono* de Kultura Centro Westrand *(Kamerijklaan 46, 1700 Dilbeek). Post la ceremonio ĉiuj ĉeestantoj estos atenditaj en Lou’s Plek (sama adreso) por eta manĝo. Plej laste je 20h oni finos la kunestadon. Bonvolu konfirmi vian ĉeeston antaŭ la 7a de junio (kun la nombro de ĉeestantoj) ĉe piet.glorieux@gmail.com Bonvolu ne donaci florojn aŭ florkronojn sed prefere vi ĝiru sumon al Flandra Esperanto-Ligo, konto BE31 4025 5105 3155, kun mencio "Donaco memore al Emile van Damme". |
|||
![]() ![]() |
|||
La Ĝenerala Asembleo de EBG okazos Merkredon la 20an de Decembro 2017
|
|||
Karaj amikoj, EBG, la Klubo de Bruselo invitas vin partopreni sian Belgan Zamfeston kiu okazos sabaton la 16an de Decembro 2017 (± 11:30-17:00) en la Salono Zabriskie Point kiu situas ĉe la etaĝo —1 (atingebla per lifto) de la KC De Pianofabriek. |
|||
Muklakante sur 'Legu pli' sube dekstre de tiu mesaĝo, |
|||
