★ Esperantista Brusela Grupo ★

Agadoj en Majo, Junio kaj …

la 28an de Majo :
Prelego de Valère Doumont pri "Kion proponi ene de Esperanto-movado al adoleskantoj?"
Ekde unu jaro kaj duono, kelkaj adoleskantoj kuniĝas regule por skoltumi. 15 partoprenantoj, pli ol 10 semajnfinoj kaj unu tutsemajna tendumado...

Kristin Tytgat kun polara urso en UK Islando

Valère Doumont rakontos al vi iliajn aventurojn kaj respondos al viaj demandoj.

la 11an de Junio :
Prelego de Kristin TYTGAT pri “Vintra naĝado: ĉu nur por ursoj?”
“Mi estas membro de la naĝ- kaj sportklubo “Polaraj ursoj de Deurne” kiu celas progresigi la vintran naĝadon en la naturo.
Ni naĝas en ekologia naĝbaseno en la parko Boekenberg en Antverpeno.
Se vi volas scii kial ni faras tion, mi tre kore invitas vin al mia prelego.”

la 25an de Junio je la 18a30 :
Sezonfina vespermanĝo ĉe « Kriti»,
greka restoracio sur la ĉarma placo de Betlehemo.
Tramo 81-83 Haltejo : Bethléhem aŭ 11 minutoj piede de la Suda stacidomo. Parkejo vespere senpaga.
KRITI Chaussée de Forest 112 Vorstlaan - 1060 Bruselo
En la karto ankaŭ obteneblaj estas vegetaraj pladoj.
Se oni antaŭmendas ankaŭ veganaj pladoj estas haveblaj : interalie vegana Musako
Bonvolu nepre aliĝi ĉe Nikolao kaj sciigi vian pladotipan preferon.

Dum la monato Julio:
Kiel kutime nun de kelkaj jaroj, la kunvenoj daŭrigos en Julio nur kiel babilrondo.
la 10an de Septembro :
Unua kurso/kunveno de la nova sezono. Novuloj, bonvolu kontakti nin antaŭ ol veni.


GRAVA NOTO :
La personoj kiuj ne jam estas sur la listo por eniri nian klubejon kaj kiuj volas partopreni tiun prelegon, nepre devas komuniki al Nikolao ( nikolao ĉe esperantobruselo.org ) siajn nomon, ŝtatanecon kaj n-ron de identigilo plej laste lundon vespere.

Nikolao
Prezidanto