★ Esperantista Brusela Grupo ★

Disdoni Esperanton kaj ĝian kulturon en Bruselo estas nia celo.

Sezonfina Vespermanĝo por EBGanoj la 27an de Junio

Jam la fino de tiu sezono!

Kiel tradicie ni organizas sezonfinan vespermanĝon la 27an de Junio je la 18:30 en la fama ĉina restoracio "La Cité du Dragon", kies ĝardeno (en kiu eble ni manĝos se la vetero tion permesas) estas vere mirinda.

La mirinda ĝardeno

Ĉiuj klubanoj estas bonvenaj.
Ne hezitu, venu kun akompanulo(j)!

Nepre aliĝi ĉe Nikolao
aŭ vespere per telefono 0478 382 981

La Cité du Dragon
Chaussée de Waterloo 1024
1180 Bruselo (Uccle)
www.citedudragon.be

Legu pli ĉi tie por la informoj pri la transportrimedoj.

Esperanta Kafejo en Bruselo la 16an de Junio (ekde 18h00)

Karaj gesamideanoj,

SiSiSi

Rememorigu ni ke tiuj neformalaj renkontiĝoj estas malfermitaj al ĉiuj, Esperantparolantoj, Esperantistoj kompreneble, sed ankaŭ al ĉiuj tiuj, kiuj ne parolas Esperanton kaj tamen estas scivolemaj pri tiu lingvo, kulturo, ktp …

Unu nura nepra kondiĉo :
via bonhumoro!

Bernard-Régis La Rue prelegos pri la plej belaj steloj en la ĉielo

Written_in_the_Stars.jpg

Denove Bernard-Régis regalos nin per siaj ege belaj fotoj de la plej belaj steloj en la ĉielo.

Venu multnombraj.

Steloj en la ĉielo

Esperanto Kafejo en Bruselo la 21an de Aprilo 2012

Karaj gesamideanoj,

SiSiSi

Rememorigu ni ke tiuj neformalaj renkontiĝoj estas malfermitaj al ĉiuj, Esperantparolantoj, Esperantistoj kompreneble, sed ankaŭ al ĉiuj tiuj, kiuj ne parolas Esperanto kaj tamen estas scivolemaj pri tiu lingvo, kulturo, ktp …

La UEA-prezidanto, Probal DASGUPTA honorigos EBGon per vizito la 2an de Majo

Prof. Probal DASGUPTA, la Prezidanto de UEA

Prof. Probal Dasgupta ne prelegos formale, sed babilos improvize kun la ĉeestontoj.

Ekzercetoj

Pri la vorto MEM

La vorto mem devenas ja de la franca samsona vorto même, sed havas malpli vastan signif- kaj uzo-kampon. La franca 'même' estas tradukenda Esperanten laŭ tri malsamaj manieroj :

1) per mem, kiam oni insistas pri la koncernata persono aŭ afero, ekz.

    Mi mem devas ĉion plenumi = Je dois tout faire moi-même

    La ambasadoron akceptis la reĝo mem [kaj ne iu ministro]

La bruĝa Eo-klubo 'Paco kaj Justeco' festas siajn 75-jarojn!

Esperanto ekzistas 125 jarojn

Esperanto ekzistas 125 jarojn, kaj nia bruĝa klubo 'Paco kaj Justeco' 75 jarojn

Maarten Deprez prelegos pri Bona Espero la 21an de Marto 2012

EBG invitas vin al la prelego de Maarten Deprez pri la fama lernejo Bona Espero en Brazilo.

Ĵus reveninte antaŭ 11 tagoj de Brazilo, Maarten raportos al ni la plej freŝdatajn informojn pri la evoluoj en Bona Espero, kiun li trovis sufiĉe ŝanĝita.

Heidi GOES prelegos pri Indonezio la 1-an de Februaro 2012

EBG invitas vin partopreni prelegon far de Heidi GOES pri ŝiaj spertoj en Indonezio.

Ĝi okazos merkredon la 1-an de Februaro 2012 ekde la 18a30 en nia kunvenejo Van Maerlant‑strato 2, en Bruselo.

Pura Taman Saraswati (Ubud, Bali, Indonesia

Esperanto Kafejo en Bruselo la 20an de Januaro 2012

La vendredon 20an de Januaro 2012 ekde 19:30 okazos Esperanto-Kafejo en Bruselo.

Karaj geamikoj.
Rememorigu ni ke tiuj neformalaj renkontiĝoj estas malfermitaj al ĉiuj, Esperantistoj kompreneble, sed ankaŭ al ĉiuj tiuj, kiuj ne parolas Esperanton kaj tamen estas scivolemaj pri tiu lingvo, kulturo, ktp …

Abonrilatu enhavo