★ Esperantista Brusela Grupo ★

Disdoni Esperanton kaj ĝian kulturon en Bruselo estas nia celo.

Sezonfina vespermanĝo en BOMBAY-INN

EBG organizas sian sezonfinan vespermanĝon la 19an de Junio je la 18:30 kiel kutime.
Ĉi-jare ni kuniĝos en hinda restoracio kiu situas en centra Bruselo la

«Bombay-Inn»

Rue de la Fourche 38 Greepstraat en 1000 BRUSELO

2 minutoj piede de DE BROUCKERE kaj 5 minutoj de la Centra Stacidomo.

Vizitu la retejon

Nepre aliĝu ĉe Nikolao :
nikolao ĉe esperantobruselo.org
aŭ telefone ptm aŭ vespere : 0478 382 981

Eskapadoj en Bruselo : Mini-Golfo

Venu ludi mini-golfon kun ni, la 15an de Junio — je la 14a horo

Wolu Mini Golf
54c avenue J.-F. Debecker-laan
1200 Woluwé-St-Lambert - St-Lambertus-Woluwe

http://www.woluminigolf.com/

Pliaj informoj kaj regularo ĉi tie

Bonvolu aliĝi ĉe Michel Laitat (EBG) 0486 96 92 14 mlaitat@yahoo.fr

PLEJ MALFRUE la 12an de Junio.

Eskapadoj en Bruselo : Serĉpromenado la 6an de Aprilo

Post nia promenado ni iros manĝi en restoracio en la kvartalo de la "Altitude 100 - Hoogte 100" en Forest-Vorst..

Malfeliĉe vi konas nek ĝian nomon, nek ĝian adreson.
Por trovi ilin, sekvu la instrukciojn kaj respondu la demandojn.
Ni havas rendevuon ĉe la startopunkto je la 15a kaj en la restoracio je la 19a.
Bonan promenadon kaj bonan ŝancon al ĉiuj.

Nepre ne forgesu !
Bonajn ŝuojn por marŝi
Bonan mapon de Bruselo (1 por 3 aŭ 4 sufiĉas)
Krajonon aŭ fontoplumon
Kaj eble pluvombrelon.

Atentigoj

Metiistotago : Vizito de la ateliero ceramika de Claire CHUET

La 24an de Marto, okazos ĉie en Belgio la metiistotago

Journée de l'artisan kaj Dag van de ambachten

...Tiun tagon, la metiistoj bonvenigos la publikon en sia ateliero (por artisto), en sia metiejo (por metiistoj). Claire Chuet prilaboras la argilon kaj porcelanon per siaj propraj teknikoj.
Ŝi pretas bonvenigi vin en Esperanto je la 12a kaj duono.
Ŝi parolos pri tiuj ...kaj montros al vi kiel ŝi prilaboras ilin.

Pli da informoj ĉi tie : Vizito de la ateliero de Claire CHUET

Aliĝo ĉe Miŝel : mlaitat-ĉe-yahoo.fr aŭ telefone 0486 96 92 14)

Eskapadoj en Bruselo kaj Esperanto-Kafejo

Vizito bierfarejo + Esperanto-Kafejo

La 2an de Februaro 2013

Je la 12:45 Bierfarejo CANTILLON - Gheudestraat, 56 — 1070 Bruselo
Ekde 16:30 Esperant-Kafejo : Taverno Greenwich - 7 Kartuizerstraat — 1000 Bruselo

Zam-Festo en Bruselo la 15an de Decembro

Ni rizervis je sabato la 15a de Decembro 2012 por nia Zam-Festo (± 11:30-18:00)

la Kafetarion "Kamilou"

Bonan kiŝon ĉe Kamilou

kiu proponas tre variajn bongustajn manĝaĵojn biologikajn kaj faritajn el produktoj de la justa komerco. Ĝi situas ene de
Mondo-B (Domo por daŭrigebla disvolvo)
je 300m de la Namura Pordego metrostacio.

Cafétaria Kamilou

Rue d'Edimbourg 26 Edinburgstraat
1050 Bruxelles-Brussel

Ni ricevos la faman kantistinon NIKOLIN, kiu estos akompanata de Laŭrenzo kaj lia gitaro.

Se vi havas premio(j)n por la tombolo, bonvolu kunporti ĝin (ilin). Antaŭdankon.

Venontaj prelegoj kaj Ĝenerala Asembleo ĉe EBG

la 14an de Novembro : Prelego de Vlaďka Chvátalová pri "Benino - lando de voduo"

Benino - Lando de voduo

la 28an de Novembro : Ĝenerala Asembleo de EBG.

la 12an de Decembro : Prelego de Bernard-Régis LARUE pri "Fuŝaj tradukoj en nomoj de stratoj de Bruselo.".

Notu ankaŭ ke "Aktuala 4/2012", versio papera, havas iom da malfruo, tamen ĝi jam estas legebla surrete tie https://sites.google.com/site/ebgaktuala/

Kunvenoj - Kursoj ekde la 12an de Septembro

Jam la fino de la ferioj. Ekde la 12an de Septembro rekomencos la kunvenoj kaj kursoj

Ili, kiel kutime, okazos ĉiumerkrede de 18:30 ĝis 20:00 sur la unua etaĝo de la
Konstruaĵo de la Eŭropa Komisiono, Rue Van Maerlantstraat 2, Bruxelles 1000 Brussel
http://goo.gl/maps/geize

Vi trovos la datojn de la kunvenoj/kursoj (ruĝe) kal prelegoj (blue) en la maldekstra menuo, musklaku sur la tekston por havi pliajn informojn.

Esperanto-Kafejo sur teraso

Amarilio Hevia de Carvalho ĉe la Verda Stelo

Amarilio Hevia de Carvalho

Informo el la Verda Stelo

La 13an de Julio, je la 20a horo
Amarilio Hevia de Carvalho, 79-jara brazila ekscentrulo prezentos monologon pri Tiradentes, fidoplena martiro, en la Esperanto-centro, Frankrijklei 140, 2000 Antwerpen. Amarilio jam sukcese prezentis la teatraĵon en plej diversaj lokoj en Brazilo en la portugala kaj en Esperanto. Li ankaŭ prezentos ĝin dum la Universala Kongreso en Hanojo.
La prezentado en Antwerpen estas la nura en nia regiono! Ne maltrafu tiun unikan eblecon. Detalojn pri la prezentado vi trovos en la ĉi kuna aldonaĵo.
La prezentado estas senpaga. Sed ni metos pelvon por libervolaj donacoj por kontribui al la vojaĝkostoj de la artisto.
Se vi antaŭmendas (tel. 0032 (0)3 234 34 00) vi povos manĝi en la klubejo je la 18:30 kaj jam konatiĝi kun la aktoro.
Bonvolu diskonigi tion al la membroj de via klubo kaj al konataj samideanoj.

La estraro de La Verda Stelo.

Abonrilatu enhavo