★ Esperantista Brusela Grupo ★

Disdoni Esperanton kaj ĝian kulturon en Bruselo estas nia celo.

Jarfina vespermanĝo por kursanoj kaj klubanoj

Je la 22a de Junio 2011

Jarfina vespermanĝo en la Restoracio "LE TRIANGLE" en afrika etoso

Ni intencas, la lernantoj de la unua kaj dua grado (de Esperantista Brusela Grupo), festi la jar-finon per manĝaĵo en la afrika restoracio 'Le TRIANGLE', merkredon la 22an de Junio.
Kompreneble, ankaŭ EBGaj klubanoj estas bonvenaj. Ni rendevuos, tie, je la sesa kaj duono. Necesas sin anonci ĉe mi ne tro malfrue,t.e. antaŭ la 15 de junio.
Bonvolu precizi se vi manĝas nur vegetarane.

Nikolao de BUYL : 0478 382 981 aŭ per retmesaĝo al nikolao147-ĉe-gmail.com

Restoracio «LE TRIANGLE»,
336 Chaussée de Jette, je 1081 Koekelberg. Jen mapo.

Esperanto Kafejo en Namuro

Eo Kafejo Namuro-25an de Marto 2011-002.jpg

Jen kelkaj fotoj de la Namura vespero. Rigardu, kaaaaaaaaaaaaaaj... ĝuu !

Kuko kun ŝenoprazo

Kuko kun ŝenoprazo laŭ Hanane

PEKo - Printempa Esperantista Kunveno

PEKo estas renkontiĝo starigita de la APE.

La unua renkontiĝo de la printempo okazos en Mozet.

Kiam ?

Dum la semajnfino, la 20, 21 kaj 22an de Majo 2011.
Ekde vendredo vespere ĝis dimanĉo posttagmeze.

Kie ?

En la farmkastelo en Mozet, nur 15km de Namuro.

Por kiu ?

Por ĉiuj! Novuloj, progresantoj, infanoj, junuloj, pliaĝuloj, ĉiuj estas bonvenaj.

Siĉuana Gastronomio

12-1-4-a.jpg

Siĉuana Gastronomio

de LIU BIAN

Sichuan-aj pladoj konsistigas unu el la ok ĉefaj gastronomioj de Ĉinio. En la antikveco, pro la malfacila trafikado de Sichuan-provinco tamen riĉaj produktaĵoj, la tiea popolo kreis originalan gastronomion...

Sichuan-a gastronomio de pli-ol-2000-jara historio entenas pli ol 4000 specojn, kaj de 1000 el ili ofte aperas en bankedoj. Sichuan-a gastronomio multe uzas ŝenoprazon, zingibron, kajenan pipron, stelanizon, kapsikon kaj aliajn kondimentojn. La pladoj de Sichuan-gastronomio estas saleca, dolĉa, acida, kajenpipra, pika kaj amara.

Aĵoj

- Jen mia emblemo de Maneken Pis, en PoDoFo :D. Ĉar malfeliĉe mi ne povas surbendigi PoNoGe.
- Pri Viktor Horta, mi ne bone konas lian laboron.
- Mi ne plu komprenas kiel ŝanĝi la «Favikono»…
- Me provos fari emblemon kiel Nikolao (ombra stelo)

BajBajo. :D

Emblemoj

Kelkaj emblem-provoj…

Esperanto, kial ne?

En Belgujo ni havas problemeton: se ni ne konas la lingvon de la alia komunumo, ni ne povas komuniki.

Kial ne lerni kaj paroli Esperanton kune?

Saluton!

Ĉi tiu afiŝo estas en Esperanto.

Abonrilatu enhavo