★ Esperantista Brusela Grupo ★

PRELEGO-DEBATO de Prof. D-ro Duncan CHARTERS

Kial Prezidento Donald TRUMP?

Venu partopreni la tre interesan prelegon-debaton de Prof. D-ro Duncan CHARTERS en nia kunvenejo Casablanca 2 en de KC De Pianofabriek. Ĉiuj informoj sur la afiŝo.

KIAL PREZIDENTO DONALD TRUMP?

De la perspektivo de brito loĝanta duonjarcenton en Usono, okazis profundaj sociaj ŝanĝoj en la lando. En la kuniĝo de reagoj al tiuj ŝanĝoj povas troviĝi ŝlosiloj por klarigi la neaŭtaŭvideblan kaj surprizan elekton de netradicia gvidanto por la venontaj kvar jaroj.

Vivresumo de Prof. D-ro Duncan CHARTERS

Duncan Charters profesie instruas la hispanan lingvon, kulturon kaj literaturon, kaj ankaŭ instruisEsperanton dum multaj jaroj, interalie en la usona NASK-programo kaj en Greziljono.

Li estis prezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono kaj de la Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj. Brito, li magistriĝis pri la franca kaj hispana lingvoj ĉe la Universitato de Cambridge kie li aktivis pri Esperanto kaj redaktis la revuon “Kial Ne?” de la Junularo Esperantista Brita. Post elmigro al Usono li doktoriĝis pri la hispana lingvo, kulturo, literaturo, historio kaj pedagogio ĉe la Universitato de Indiana. Li krome servis kiel prezidanto de AAIE (Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto) kaj de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (nun Esperanto-USA). De 1974 li estas profesoro pri lingvoj kaj kulturoj, kaj katedra profesoro pri humanismaj studoj, ĉe la universitata Kolegio Principia en Elsah (Ilinojso).

Duncan Charters esploras pri lingvoinstruado inkluzive la historion de la instruado de Esperanto. Li kontribuis multfoje pri pedagogiaj temoj por la instruado de Esperanto en konferencoj kaj revuoj. Li servas kiel nacia program-aprezisto de ACTFL-CAEP por universitataj programoj celantaj eduki novajn lingvoinstruistojn. Li loĝas en historie registrita domo en Elsah kun sia kolegino kaj edzino Cecily Lee, kiu ankaŭ partoprenas en Esperanto-agado. Li estas membro de la Akademio de Esperanto.