★ Esperantista Brusela Grupo ★

Respondi al komento

Eskapadoj en Bruselo : Serĉpromenado la 6an de Aprilo

Post nia promenado ni iros manĝi en restoracio en la kvartalo de la "Altitude 100 - Hoogte 100" en Forest-Vorst..

Malfeliĉe vi konas nek ĝian nomon, nek ĝian adreson.
Por trovi ilin, sekvu la instrukciojn kaj respondu la demandojn.
Ni havas rendevuon ĉe la startopunkto je la 15a kaj en la restoracio je la 19a.
Bonan promenadon kaj bonan ŝancon al ĉiuj.

Nepre ne forgesu !
Bonajn ŝuojn por marŝi
Bonan mapon de Bruselo (1 por 3 aŭ 4 sufiĉas)
Krajonon aŭ fontoplumon
Kaj eble pluvombrelon.

Atentigoj

Tiu promenado ne estas konkurso, do estos nek gajninto nek perdinto, ĝi estas nur promenado inter geamikoj.
Ni ne revenos en la centron de Bruselo. do, se vi venis per aŭto, estas pli bone parki ĝin en la kvartalon « Altitudo100 » en Forest-Vorst
Parto de la promenado estos en metroo, do necesa havi abonon aŭ bileton. Eblas aĉeti en la «Kiosk-oj», aŭ en ĉiuj aŭtomatoj «Go» tuttagan bileton (Discover Brussels) por 6,50€.
Vidu tie STIBMIVB

Kiosk-oj malfermitaj en metrostacioj dimanĉe almenaŭ ĝis 21:30

Norda Stacidomo - Centra stacidomo - Suda Stacidomo - Rogier - De Brouckère - Louise/Louiza - Porte de Namur/Naamsepoort kaj Schuman

Ni proponas du eblojn

OPCIO 1
- Vi partoprenas al la promenado kaj la restoracio
- Atentigo : Ni ne povas akcepti pli ol 20 parteprenantoj en la restoracio.

OPCIO 2
Vi partoprenas al la promenado sed vi NE venos manĝi kun ni

Rendevuo je la 15a posttagmeze
Kie : Impasse des cadeaux, 3
Taverno « A l’image notre dame» (metrostacio : Bourse-Beurs)
La «Impasse des cadeaux» estas sakstrato kiu komenciĝas en la strato « Rue marché-aux-herbes-Grasmarkt », malantaŭ la Borso de Bruselo.

Sendu vian elekton antaŭ la 30a de Marto al : Miŝel

Retpoŝte : mlaitat-ĉe-yahoo.fr aŭ telefone 0486 96 92 14)

Indiku en la mesaĝo :
• Vian nomon
• La nombron de personoj (plenkreskuloj/infanoj)
• Vian elekton (Opcio 1 aŭ 2)
• Eble ankaŭ vian poŝtelefononumeron

Respondu

CAPTCHA
Tiu demando celas testi ĉu vi ja estas homa vizitanto kaj malhelpi aŭtomatan spaman submeton.