★ Esperantista Brusela Grupo ★

Respondi al komento

Venontaj prelegoj kaj Ĝenerala Asembleo ĉe EBG

la 14an de Novembro : Prelego de Vlaďka Chvátalová pri "Benino - lando de voduo"

Benino - Lando de voduo

Dum vojaĝoj tra Benino oni nepre rimarkas influon de tradiciaj afrikaj religioj.La 10-an de januaro ĉiujare okazas la tutŝtata "festo de voduo". Dum mallonga prelego estos prezentitaj fotoj de protektantoj de vilaĝoj kaj de spiritoj, kiuj aperas ne nur dum tiu festotago.

la 28an de Novembro : Ĝenerala Asembleo de EBG.

la 12an de Decembro : Prelego de Bernard-Régis LARUE pri "Fuŝaj tradukoj en nomoj de stratoj de Bruselo.".
En la centro de Bruselo, la originalaj nomoj de stratoj estis en Brabanta dialekto, proksima al la nederlanda.
Kiam oni pli poste tradukis ilin, êefe al la franca, oni miskomprenis kelkajn nomojn.
Tio liveris amuzajn fuŝojn.
Ni bilde promenos tra tiuj stratoj.

Notu ankaŭ ke "Aktuala 4/2012", versio papera, havas iom da malfruo, tamen ĝi jam estas legebla surrete tie https://sites.google.com/site/ebgaktuala/

Respondu

CAPTCHA
Tiu demando celas testi ĉu vi ja estas homa vizitanto kaj malhelpi aŭtomatan spaman submeton.