★ Esperantista Brusela Grupo ★

Novaĵ-kolektilo de fluoj

Prelego "Gloria versus grazia - malfacila elekto por Esperantistoj"

FEL Forumo - 28 Julio, 2019 - 11:51


Filozofiaj demandoj pri lingvoj jam ekzistas ekde la klasikaj tempoj. Kelkaj el tiuj ĉi demandoj solviĝis, aliaj tute ne. Kelkfoje lingvaj problemoj estu rekonsiderataj. Ili estu denove interpretataj, ĉar la socio ŝanĝiĝas. Plaĉas al mi doni ekzemplojn. Ĉu en tiu kunteksto ni rigardu kun novaj okulvitroj ankaŭ al Esperanto kaj elpensu novajn argumentojn por tiu ĉi lingvo?

Re: 26 juli: Esperantodag

FEL Forumo - 26 Julio, 2019 - 13:37
Hodiaŭ estas la 132a naskiĝdatreveno de Esperanto: la 26an de julio 1887 (la 14an de julio, laŭ la Julia kalendaro) en Varsovio aperis la broŝuro “Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj)” de Lazarj Markoviĉ Zamenhof, kaŝinta sin sub la pseŭdonimo “D-ro Esperanto”. Legu pli en la novaĵretejo La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/07/eo125/

Oostende: Prelego Heidi Goes pri Indonezio kaj Angolo

FEL Forumo - 26 Julio, 2019 - 08:45
Heidi Goes prelegos la 30an de septembro je la 17a horo en OC De Boeie, Kerkstraat 35, Oostende pri sxia libro pri Indonezio kaj sxia lasta vojagxo al Angolo.
Pli da informoj cxe Heidi Goes kaj Flory Witdoeckt (flory2@witdoeckt.be - Tel 059 702914)

26 juli: Esperantodag

FEL Forumo - 22 Julio, 2019 - 13:33

26 juli 1887 was de dag waarop L.L. Zamenhof in Warschau zijn eerste boek over de 'internationale taal' Esperanto publiceerde. Tot vandaag wordt de taal dagelijks wereldwijd gebruikt.


Esperantodag, zoals de sprekers deze dag nu noemen, is een gelegenheid om terug te blikken naar dat doorlopende verhaal en tegelijkertijd vooruit te kijken naar de toekomst.


Velen zijn nog steeds verbaasd te vernemen dat er honderdduizenden, volgens Ethnologue zelfs miljoenen (https://www.ethnologue.com/language/epo), actieve gebruikers zijn en dat de taal, die bij haar ontstaan uit nog geen duizend woorden en een minimale grammatica bestond, zich verder tot een volwaardig idioom heeft ontwikkeld, zoals haar sprekers dagelijks wereldwijd op vele manieren bewijzen.


Een uitgebreide literatuur kwam tot stand en enkele dichters werden zelfs genomineerd voor de Nobelprijs Literatuur. Esperanto is ook uitdrukkelijk aanwezig op het internet. De online Duolingo-talencursus Esperanto-Engels haalde in 2,5 jaar reeds meer dan een miljoen registraties.


De internationale taal is een krachtig instrument voor wereldvrede en wederzijds begrip. Zij ondersteunt resoluut UNESCO en bepleit haar doelstellingen voor Duurzame Ontwikkeling over de hele wereld. De grootste internationale Esperantovereniging UEA (Universala Esperanto-Asocio) onderhoudt consultatieve relaties met Unesco en met de Raad van Europa. Unesco geeft haar tijdschrift “Courier” ook in het Esperanto uit (Unesko Kuriero).


Wereldcongres

Dit jaar valt de Esperantodag samen met het jaarlijks Esperantowereldcongres dat van 20 tot 27 juli in Finland plaatsvindt. Dit evenement wordt reeds voor de 104e keer georganiseerd. Telkens ontvangt het meer dan duizend deelnemers uit de hele wereld.


Wij nodigen u uit om samen met ons Esperantodag te vieren.


Een gelukkige Esperantodag voor heel de wereld!

Dan Vanherpe

104-a Universala Kongreso en Lahtio, Finnlando

FEL Forumo - 20 Julio, 2019 - 19:11
Komenciĝis la 104a UK. Legeblas la kongresa kuriero je https://uea.org/kongresoj , sed mi ne sukcesis eltrovi ĉu iel eblas rekte sekvi la kongresajn laborojn.
En Libera Folio mi legas ke Duncan Charters  (https://www.liberafolio.org/2019/07/20/duncan-charters-nova-prezidanto-de-uea/) estas nova prezidanto. La unuan ĝeneralan raporton (korean!) mi legis je  http://esperanto.kr/?p=5938 . Longa gazeta artikolo (en finna) aperis je https://www.hs.fi/kotimaa/art-2000006178986.html .

Onidire, la belgoj venontan sabaton nepre rigardu la solenan fermon.

Revuoj ĉe Aŭstra Nacia Biblioteko

FEL Forumo - 16 Julio, 2019 - 18:54

La kolekto de revuoj, kiuj estas rete atingeblaj, daŭre prigrandias. Estas multaj interesaj internaciaj kaj alilandaj titoloj.


La aktuala listo etas je http://anno.onb.ac.at/them_einstieg.htm - elektu 'Esperanto' el la listo.


Invito: konatiĝu kun la nova UEA-forumo

FEL Forumo - 13 Julio, 2019 - 16:46

La Estraro de UEA, klopodante igi la Asocion pli demokratia kaj agipova, lanĉas novan retan kunlaborejon por faciligi kontaktojn, kundiskutadon, kunplanadon kaj kunordigon sine de la Asocio. Per ĉi tiu nova forumo, estraranoj, komitatanoj, komisionoj, fakaj asocioj kaj membroj de UEA povos lanĉi ideojn, proponojn, projektojn kaj laborgrupojn. Iom post iom, ni esperas kreskigi etoson de reciproka fido, entuziasmo kaj kunagemo por konkretaj celoj.

La forumo enhavas plurajn elementojn por subteni tiun evoluon. Interalie, la legantoj povas doni poentojn al la komentoj kaj tiel la komunumo mem elektas la plej bonajn ideojn. Estraranoj kaj aliaj ofichavantoj mem partoprenos la diskutojn. Kiam la debato ĉirkaŭ propono aŭ projekto estos matura, la konkludoj povos eniri la agadplanon de la koncerna estrarano, aŭ esti portitaj al la Komitato kaj Estraro por plia diskutado.

Per la langeto RETEJO oni vidas forumon laŭ pluraj kategorioj, rubrikoj kaj subrubrikoj. Per la langeto AKTIVADO oni vidas la lastajn afiŝojn aŭ komentojn. Eblas ankaŭ uzi la serĉilon kaj ŝalti sciigojn al via retadreso pri novaĵoj en temoj, kiuj interesas vin.

Ĉiuj homoj rajtas legi la forumon sen la neceso aliĝi. Por komenti la afiŝojn vi devas enregistriĝi, sed vi povas fari tion tre rapide per via profilo de Facebook, Google aŭ Twitter. Nur membroj de UEA rajtas krei novajn temojn.

Ni invitas vin aliĝi al la forumo per la adreso https://forumo.uea.org. Dum via enregistriĝo bonvolu indiki vian nomon kaj vian UEA-kodon "xxxx-x". Vi estos unue en la kategorio VIZITANTO, sed post kelkaj tagoj ni altrangigos vin al la kategorio MEMBRO.

La forumo estos en prova fazo dum tri monatoj kaj ni petas, ke vi lasu vian opinion ĉe la fadeno Kion vi opinias pri nia forumo por plibonigi ĝin.

Babilrondo 2018-2019 (arkiva)

Sat-Amikaro - 8 Julio, 2019 - 23:53

(2018/2019)

Datoj Temoj proponitaj 5/10/2018 Kion ni manĝas ? (kaj trinkas) 12/10/2018 Sportoj, sportumi 19/10/2018 Kiel partopreni al la festo de la asocioj, prelegi en bibliotekoj, en lernejoj, ktp ? 26/10/2018 Laikeco 2/11/2018 La lupo, la urso kaj la azia krabro 9/11/2018 Tria ejo (nova koncepto - ekster la laborejo kaj la hejmo) 16/11/2018 Interretaj babilrondoj (prezentado) 23/11/2018 Demokratioj, kie, kiam, kiel ? 30/11/2018 Anarkiismo (prelego) 7/12/2018 Por la elektronika cigaredo (prelego de Robert Molimard) 14/12/2018 La arto ĉiam pravi (prelego) 21/12/2018 Kiuj estas la kialoj de la militoj ? 4/1/2019 Kio okazis en 2018 ? Kiu estas la persono de la jaro ? — Cetere de tiu temo ni parolos kun Japano. 11/1/2019 La Belulino kaj la besto, kaj kiel tiu filmo de J. Cocteau rilatas al la revo Esperantisma. 18/1/2019 Flav-veŝtuloj : kiuj ili estas ? kion ili (ne) sukcesis fari ? kia estonteco ? ĉu flavo reale estas mikso de ruĝo kun verdo ? 25/1/2019 La labortempo : Bertrand Russell, pacifisto kaj matematikisto, kalkulis en 1932 ke 4 horoj da ĉiutaga laboro ekzakte sufiĉas... Bonvolu diri por kio kaj kiu vi laboras ? por emeritiĝi ? 1/2/2019 Mondcivitanoj : François Lo Jacomo prelegos pri la pacifisma movado kaj pri ĝia fondinto Garry Davis, ni interparolos pri ĝia aktualeco, ĝia kvazaŭ sennacieco, kaj kiel mem mondcivitaniĝi ! 8/2/2019 Alĥemio : ni serĉu la ŝtonon de la saĝuloj ! ni kreu oron el fekaĵo ! ĉu mistiko ? aŭ mistifiko ? ĉu Esperanto estas la lingvo de la birdoj ? 15/2/2019 Artifika inteligento aŭ artefarita intelekto ? aŭ pura stulteco ? ĉu mistiko ? aŭ mistifiko ? ĉu Esperanto estas ties lingvo ? 22/2/2019 La Homo, konscia ero de Dio-Naturo : Robert Molimard prezentos sian tutfreŝan verkon (L'Harmattan). http://www.tabac-humain.com/esperanto/ 1/3/2019 Hori Jasuo : Robert Molimard klarigos al ni la agadojn de Hori Jasuo, Esperanto-sumoo, ktp. 8/3/2019 Cerbatano : ludo, sporto, armilo ? (prelego). 15/3/2019 Granda Nacia Debato : ĉu vi partoprenis ? 22/3/2019 Europe Démocratie Espéranto (prelego). — Retejo de EDE :http://www.e-d-e.org/?lang=eo — Marie-Noëlle Lienemann kaj Robert Phillipson :https://www.youtube.com/watch?v=2br... — Antoine de Maximy :https://esperanto-france.org/si-j-e... 28/3/2019 Mastroj kaj servist(in)oj : diversaj aspektoj de iliaj rilatoj. (prelego). 5/4/2019 Teknologioj, novaj kaj malnovaj : ĉu pli bone pasintece ? ĉu pli bone morgaŭ ? Ni spektis tre kuriozan filmeton de 1947 (de Barjavel) kiu antaŭmontras la nuntempan uzegon de poŝ-televidil-telefono : https://www.youtube.com/watch?v=ZKf... 12/4/2019 Briteliro : Brexit or not Brexit ? That is the question... ĉu nova "cimo de jaro 2000" ? 19/4/2019 Libera temo 26/4/2019 "La Tresse" : prezento de la libro "La Harplektaĵo" (aŭ "Harplekte" ?), de L. Colombani, far Andrea kaj Elizabet. Tiu sukcesplena libro montras la interplektantajn vivojn de tri virinoj, en Barato, Sicilio, Kanado... 3/5/2019 L' EPI Epicerie Participative — ĉu vi manĝas biologie ? L' Epicerie Participative du Val d'Orge https://www.monepi.fr/epistegenevieve a pour objet la mise en œuvre de pratiques alimentaires collectives, participatives et alternatives qui favorisent le lien social (prelego). 10/5/2019 Ekonomia malkreskiĝo, aŭ malkreskado, aŭ daŭripova nekresko... ĉu nova formo de progreso ? ĉu libervola aŭ deviga konduto por la estonteco ? kiu komencos ? kiel ? 17/5/2019 Eŭropa baloto 24/5/2019 "1336 Tagoj" aŭ : Teo, la magia trinkaĵo de sukcesa lukto en Gemenos (proksime de Aubagne) — escepte ni ne trinkos vinon, sed tizanon. 31/5/2019 Violento dum edukado : "Estas por cia bono !" Ĉu la violento kontraŭ la infanoj estas hereda aŭ kultura ? 7/6/2019 Speciala programo okaze de la datreveno de unu el la parolrondanoj. 14/6/2019 Ĉu vi ĝojas aŭ malĝojas pro la Olimpiaj Ludoj en Parizo en 2024 ? 21/6/2019 Muzik-festo 28/6/2019 nuligita babilrondo

Medio: INDONEZIO: Plasta konsekvenco

Monato - 11 Aprilo, 2019 - 08:43

Leteroj: Infana memoraĵo

Monato - 11 Aprilo, 2019 - 08:43

Leteroj: Sen antaŭjuĝo

Monato - 11 Aprilo, 2019 - 08:43

Aktuale: Nova redaktoro

Monato - 11 Aprilo, 2019 - 08:43

Leteroj: Lula, komunisto-ŝtelisto

Monato - 11 Aprilo, 2019 - 08:43
Abonrilatu enhavo