★ Esperantista Brusela Grupo ★

La UEA-prezidanto, Probal DASGUPTA honorigos EBGon per vizito la 2an de Majo

Prof. Probal DASGUPTA, la Prezidanto de UEA

Prof. Probal Dasgupta ne prelegos formale, sed babilos improvize kun la ĉeestontoj. Niaj kunvenoj okazas inter la 18:30 kaj la 20a horo en konstruaĵo ĉe la angulo de rue Belliard kaj av. Van Maerlandt, tre proksime al metro-stacio Maelbeek kaj trajn-stacio Schuman. (Se vi venos per aŭto el la urbocentro, zorgu ne eniri la tunelon!).
Ĉar temas pri konstruaĵo de la Eŭropaj Institucioj, necesas havi legitimilon kaj sin anonci ĉe la gardisto, sed neniu antaŭa formalaĵo estas bezonata. EBGa kunvenejo 18h30