★ Esperantista Brusela Grupo ★

PEKo - Printempa Esperantista Kunveno

PEKo estas renkontiĝo starigita de la APE.

La unua renkontiĝo de la printempo okazos en Mozet.

Kiam ?

Dum la semajnfino, la 20, 21 kaj 22an de Majo 2011.
Ekde vendredo vespere ĝis dimanĉo posttagmeze.

Kie ?

En la farmkastelo en Mozet, nur 15km de Namuro.

Por kiu ?

Por ĉiuj! Novuloj, progresantoj, infanoj, junuloj, pliaĝuloj, ĉiuj estas bonvenaj.

Ni antaŭvidas ampleksan programon: du koncertoj (valona tradicia muziko vendredon vespere kaj jOmO sabaton vespere), speciala programo por la infanoj kun interalie duontaga-ekskurso, konferencoj, kurso de Esperanto, ekskursoj...

La koncerto de jOmO estas malfermita al la ne-partoprenantoj. Ne hezitu veni eĉ se vi ne partoprenas al PEKo. Invitu viajn amikojn kaj vian familion!

Skoltoj, patro-oj?

La asocio de la skoltaj esperantlingvanoj (SEL) organizos Ĵamboreon en Esperanto en 2012. Por la skoltoj kiuj volas partopreni al ĝi, ni organizos paralele al PEKo, iniciada semajnfino al Esperanto. La membroj de aliaj junecaj organizoj de estas ankaŭ bonvenaj.

Ne hezitu kontakti Valère : doumontvalere[at]yahoo[dot]fr se vi volas aliĝi al PEKo aŭ helpi nin por sciigi tiun semajnfinon.