★ Esperantista Brusela Grupo ★

FEL Forumo

Abonrilatu enhavo
Rektaj informoj de Esperanto-forum
Ĝisdatigita: 1 horo 4 min antaŭe

Klubkunveno Kalmthout

19 Aprilo, 2026 - 21:04
Programo pri la 21-an de majo 2026
Nia klubmembro Cyreen prezentos la finan parton de bildoriĉa skizo pri la vivo kaj verkaro de la deksepjarcenta ĉeĥa teologo, filozofo kaj pedagogo Komenio. Tiu famulo estis favora al la kreado de ia simpla, bela kaj neŭtrala “Universala Lingvo”.
Kunveno je la kutimaj loko kaj horoj : Heide City, Heidestatiestraat 33, Heide-Kalmthout, de la 15-a horo 30’ al la 17-a horo 30’.

Paco

18 Aprilo, 2026 - 12:55
Karaj,
En la suba retejo vi trovas aktualan artikolon tradukita al esperanto.
Ĝi estas retejo de la organizo “Vrede” (Paco) kie ni jam depost kelkaj jaroj regule tradukas artikolojn al Esperanto.
 https://vrede.be/nl/node/53876
Se vi volas spekti la antaŭajn tradukojn, klaku je EO supren de la paĝo maldekstren.
Se vi ne havas tempon por legi, almenaŭ spektu foje la retejon tio montrigos ke esperantistoj interesiĝas pri paco.
Amike,
Katja Lödör
Nome de La Progreso, Gent

Re: Planlingvaj materialoj

18 Aprilo, 2026 - 11:06
Kiu maltrafis la prelegon, povas spekti ĝin tie: https://youtu.be/iy7MVZ-jH30