Merkredon la 6an de Novembroje la 18a30 en nia kunvenejo. “Ĉu mi bone komprenas vin?”Konsiloj por klare kaj efike komuniki en Esperanto Sukcese komuniki kun ĉiuj esperantistoj de la mondo ne estas facila tasko, eĉ se ni ĉiuj parolas komunan lingvon. Ĉar la alia persono en la konversacio eble venas el por vi tute ne konata kulturo, li aù ŝi povas reagi strange al via mesaĝo kaj povas kompreni vin en tute alia maniero. Dum mia prezento mi uzos iujn konkretajn ekzemplojn kaj provos trovi kelkajn ĝeneralajn konsilojn, kiuj helpos pli klare kaj efike komuniki. Kristin Tytgat |
|||
Sabaton la 28an de Septembro 2013 ekde la 18a30![]() Tiun sabaton ni denove renkontiĝos en belegan lokon «De Ultieme Hallucinatie» Rue Royale 316 Koningstraat en 1210 Bruselo, kiu plie estas je nur 600m de la norda stacidomo. Babilado, klaĉado, manĝo, kantado, renkontiĝo, bonhumoro atendos vin ekde la 18a30 ĝis … iam nokte. VENU MULTNOMBRAJ ! |
|||
La 18an de Septembro je la 18a30 en nia kunvenejoOrienta Timoro ankoraŭ ne estas tre konata lando. Heidi Goes rakontos pri ĝia historio kaj montros fotojn kiujn ŝi prenis dum sia vizito en marto 2013. Aldone vi ekscios pri kiel ŝi sukcesis dum unu semajno aperigi po unu artikolon en ĉiu el la kvar landaj gazetoj, intervjuiĝi en la nacia radio kaj ekinstrui Esperanton. |
|||
Kun bedaŭro, ni eksciis pri la ĵusa forpaso de nia samideanino el Bruselo Hélène Falk-Bracke Se vi deziras akompani ŝin por ŝia lasta vojaĝo, Ni sincere kondolencas al la familianoj. La klubanoj de EBG |
|||
EBG organizas sian sezonfinan vespermanĝon la 19an de Junio je la 18:30 kiel kutime. «Bombay-Inn»Rue de la Fourche 38 Greepstraat en 1000 BRUSELO 2 minutoj piede de DE BROUCKERE kaj 5 minutoj de la Centra Stacidomo. Nepre aliĝu ĉe Nikolao : |
|||
Venu ludi mini-golfon kun ni, la 15an de Junio — je la 14a horoWolu Mini Golf Pliaj informoj kaj regularo ĉi tie Bonvolu aliĝi ĉe Michel Laitat (EBG) 0486 96 92 14 mlaitat@yahoo.fr PLEJ MALFRUE la 12an de Junio. |
|||
Post nia promenado ni iros manĝi en restoracio en la kvartalo de la "Altitude 100 - Hoogte 100" en Forest-Vorst.. Malfeliĉe vi konas nek ĝian nomon, nek ĝian adreson. Nepre ne forgesu ! Atentigoj |
|||
La 24an de Marto, okazos ĉie en Belgio la metiistotago Journée de l'artisan kaj Dag van de ambachten ...Tiun tagon, la metiistoj bonvenigos la publikon en sia ateliero (por artisto), en sia metiejo (por metiistoj). Claire Chuet prilaboras la argilon kaj porcelanon per siaj propraj teknikoj. Pli da informoj ĉi tie : Vizito de la ateliero de Claire CHUET Aliĝo ĉe Miŝel : mlaitat-ĉe-yahoo.fr aŭ telefone 0486 96 92 14) |
|||
Vizito bierfarejo + Esperanto-KafejoLa 2an de Februaro 2013 Je la 12:45 Bierfarejo CANTILLON - Gheudestraat, 56 — 1070 Bruselo |
|||
Ni rizervis je sabato la 15a de Decembro 2012 por nia Zam-Festo (± 11:30-18:00) la Kafetarion "Kamilou"![]() kiu proponas tre variajn bongustajn manĝaĵojn biologikajn kaj faritajn el produktoj de la justa komerco. Ĝi situas ene de Rue d'Edimbourg 26 Edinburgstraat Ni ricevos la faman kantistinon NIKOLIN, kiu estos akompanata de Laŭrenzo kaj lia gitaro. Se vi havas premio(j)n por la tombolo, bonvolu kunporti ĝin (ilin). Antaŭdankon. |
|||
