★ Esperantista Brusela Grupo ★

Sezonfina vespermanĝo en BOMBAY-INN

EBG organizas sian sezonfinan vespermanĝon la 19an de Junio je la 18:30 kiel kutime.
Ĉi-jare ni kuniĝos en hinda restoracio kiu situas en centra Bruselo la

«Bombay-Inn»

Rue de la Fourche 38 Greepstraat en 1000 BRUSELO

2 minutoj piede de DE BROUCKERE kaj 5 minutoj de la Centra Stacidomo.

Vizitu la retejon

Nepre aliĝu ĉe Nikolao :
nikolao ĉe esperantobruselo.org
aŭ telefone ptm aŭ vespere : 0478 382 981

Ju pli frue, des pli bone !
Mi devas diri al ili la nombron de ĉeestantoj.

Menciu ankaŭ ĉu vi estas vegetarano aŭ ne.
La restoracio proponas por tiaj grupoj menuojn inter 14,95 kaj 29,95 €
Mi opinias ke la menuo je 22,95 € estas tre taŭga.
Mi vizitos ilin lundon kaj havos pli da informoj tiam.

Venu multnombraj.