★ Esperantista Brusela Grupo ★

Zam-Festo en Bruselo la 15an de Decembro

Ni rizervis je sabato la 15a de Decembro 2012 por nia Zam-Festo (± 11:30-18:00)

la Kafetarion "Kamilou"

Bonan kiŝon ĉe Kamilou

kiu proponas tre variajn bongustajn manĝaĵojn biologikajn kaj faritajn el produktoj de la justa komerco. Ĝi situas ene de
Mondo-B (Domo por daŭrigebla disvolvo)
je 300m de la Namura Pordego metrostacio.

Cafétaria Kamilou

Rue d'Edimbourg 26 Edinburgstraat
1050 Bruxelles-Brussel

Ni ricevos la faman kantistinon NIKOLIN, kiu estos akompanata de Laŭrenzo kaj lia gitaro.

Se vi havas premio(j)n por la tombolo, bonvolu kunporti ĝin (ilin). Antaŭdankon.