★ Esperantista Brusela Grupo ★

Lidgelden 2024

Het is nu tijd u lidmaatschap te hernieuwen. U zult alle informaties vinden in de lidgelden-tabel 2024.

 

Komenden evenementen

Door een probleem van de overgang naar de nieuwe versie van Google Calendar (v3), de agenda module "Binnenkort ..." in de linker kolom tijdelijk niet meer werkt.
Om onze kalender terug te vinden, gelieve op deze link of op "Esperanto Kalender" in het bovenste menu te klikken.

Zamenhoffeest 2018 in Luik

Zamenhoffesto 2018 en LieĝoBrel en Esperanto

La Ĝenerala Asembleo de EBG 2017

La Ĝenerala Asembleo de EBG okazos Merkredon la 20an de Decembro 2017
je la 18a30 en Salono Casablanca 2.

- Efektivaj membroj (kiuj, konforme al la Statuto, konsistigas la ĝeneralan membrokunvenon),
Francine SPERBER, Eric BAERT kaj Clara BRACKE estas insiste -
- kaj estraranoj, Bernard-Régis LARUE (Prezidanto), Angelos TSIRIMOKOS (Vic-Prezidanto), Yves DE KEYZER (Sekretario), Jan AMADORI (Kasisto), Françoise PELLEGRIN, Barbara POTERUCHA kaj JM Nicolas de BUYL tre insiste - petataj ĉeesti.

Se tamen vi tute ne povas partopreni la ĜA-on, nepre ne forgesu doni skriban prokuron al iu alia efektiva membro por vin reprezenti.
NB : Membro rajtas reprezenti nur unu alian membron (Art. 16 de la statuto).

Kompreneble, ĉiuj kotizpagintaj membroj estas bonvenaj kaj havas parolrajton, kvankam sen voĉdonrajto.

La estraro de EBG

Musklaku ĉi tie por vidi la Tagordon de la ĜA 2017

BELGISCH ZAMENHOF-FEEST 2017 IN BRUSSEL

Portugala banderolo

Beste vrienden,
EBG, de Brusselse Club nodigt jullie uit op zijn Belgisch ZAMFESTO op zaterdag 16 december 2017, vanaf 11 uur 30.
U vindt alle inlichtingen hieronder in het inschrijvingsformulier.
BELGISCH ZAMENHOF-FEEST 2017 IN BRUSSEL

GELIEVE TEN LAATSTE OP 9 DECEMBER, VOOR DE MIDDAG, IN TE SCHRIJVEN!

We hopen U te ontmoeten op dit ZAMFESTO.
Tot snel weerziens.
Het EBG-team

URĜA PETO : Rekonstruo de bazlernejo en Sarawe (TZ)

Muklakante sur 'Legu pli' sube dekstre de tiu mesaĝo,
BONVOLU NEPRE LEGI LA EGE URĜAJN SINSEKVAJN MESAĜOJN TRANSSENDITAJN DE NICKY.

"NI BEZONAS ĈIES HELPON."

PRELEGO-DEBATO de Prof. D-ro Duncan CHARTERS

Kial Prezidento Donald TRUMP?

Venu partopreni la tre interesan prelegon-debaton de Prof. D-ro Duncan CHARTERS en nia kunvenejo Casablanca 2 en de KC De Pianofabriek. Ĉiuj informoj sur la afiŝo.

Bonvolu musklaki por pligrandigi la afiŝon kaj elŝuti ĝin.

KIAL PREZIDENTO DONALD TRUMP?

De la perspektivo de brito loĝanta duonjarcenton en Usono, okazis profundaj sociaj ŝanĝoj en la lando. En la kuniĝo de reagoj al tiuj ŝanĝoj povas troviĝi ŝlosiloj por klarigi la neaŭtaŭvideblan kaj surprizan elekton de netradicia gvidanto por la venontaj kvar jaroj.

Vivresumo de Prof. D-ro Duncan CHARTERS

Duncan Charters profesie instruas la hispanan lingvon, kulturon kaj literaturon, kaj ankaŭ instruisEsperanton dum multaj jaroj, interalie en la usona NASK-programo kaj en Greziljono.

Li estis prezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono kaj de la Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj. Brito, li magistriĝis pri la franca kaj hispana lingvoj ĉe la Universitato de Cambridge kie li aktivis pri Esperanto kaj redaktis la revuon “Kial Ne?” de la Junularo Esperantista Brita. Post elmigro al Usono li doktoriĝis pri la hispana lingvo, kulturo, literaturo, historio kaj pedagogio ĉe la Universitato de Indiana. Li krome servis kiel prezidanto de AAIE (Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto) kaj de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (nun Esperanto-USA). De 1974 li estas profesoro pri lingvoj kaj kulturoj, kaj katedra profesoro pri humanismaj studoj, ĉe la universitata Kolegio Principia en Elsah (Ilinojso).

Duncan Charters esploras pri lingvoinstruado inkluzive la historion de la instruado de Esperanto. Li kontribuis multfoje pri pedagogiaj temoj por la instruado de Esperanto en konferencoj kaj revuoj. Li servas kiel nacia program-aprezisto de ACTFL-CAEP por universitataj programoj celantaj eduki novajn lingvoinstruistojn. Li loĝas en historie registrita domo en Elsah kun sia kolegino kaj edzino Cecily Lee, kiu ankaŭ partoprenas en Esperanto-agado. Li estas membro de la Akademio de Esperanto.

ZamFesto 2015

Ni rizervis je sabato la 12an de Decembro 2015 por nia Zam-Festo (± 11:30-18:00) la Salonon Zabriskie Point kiu situas ĉe la etaĝo - 1 (kun lifto) de la KC De Pianofabriek,Rue du Fort 35 Fortstraat - 1060 Bruxelles-Brussel

Je 250m de la tramstacio «Parvis de Saint-Gilles/Sint-Gillisvoorplein» : tramoj 3, 4 kaj 51.

Ĉi-jare post nia kutima bonega bufedo ni havos distran programon kun interalie la fama kantisto Getch Gaëtano kiu kantos siajn kantojn jam tradukitajn en Esperanton, Laŭrenzo kaj sia gitaro, Samy ĉe piano, skeĉoj, kantoj, tombolo, ktp…

Se vi havas premio(j)n por la tombolo, bonvolu alporti ĝin/ilin. Notu ankaŭ ke la libroservo de FEL kiel kutime ĉeestos, dank'al Gerd kaj Nicky. Do, se vi volas antaŭmendi aferojn kaj kolekti ilin en Bruselo? Jen bona okazo !

Bezoek van het historische hart van LUIK

Centrum van Luik

Zondag, de 14de September 2014
APE en de groep van Luik nodigen u uit om

het historische hart van LUIK

te bezoeken
Het bezoek word geleid door lokale Esperantisten
Ontmoetting om 11 uur,
bij het ingang van het Paleis van de Prins-bisschoppen (Palais des Princes-Évêques)
Uitstekende bezoek in deze Open Monumentendag !
Lunchpauze in een leuk restaurant

Inschrijving gewenst

Meer informatie ?
Gelieve contact te nemen met Catherine Royaux
• per telefoon, +32 (0)10 451 921 aŭ
• per mail bij cat.royaux(ĉe)netcourrier.com

Agadoj en Majo, Junio kaj …

la 28an de Majo :
Prelego de Valère Doumont pri "Kion proponi ene de Esperanto-movado al adoleskantoj?"
Ekde unu jaro kaj duono, kelkaj adoleskantoj kuniĝas regule por skoltumi. 15 partoprenantoj, pli ol 10 semajnfinoj kaj unu tutsemajna tendumado...

Kristin Tytgat kun polara urso en UK Islando

Valère Doumont rakontos al vi iliajn aventurojn kaj respondos al viaj demandoj.

la 11an de Junio :
Prelego de Kristin TYTGAT pri “Vintra naĝado: ĉu nur por ursoj?”
“Mi estas membro de la naĝ- kaj sportklubo “Polaraj ursoj de Deurne” kiu celas progresigi la vintran naĝadon en la naturo.
Ni naĝas en ekologia naĝbaseno en la parko Boekenberg en Antverpeno.
Se vi volas scii kial ni faras tion, mi tre kore invitas vin al mia prelego.”

la 25an de Junio je la 18a30 :
Sezonfina vespermanĝo ĉe « Kriti»,
greka restoracio sur la ĉarma placo de Betlehemo.
Tramo 81-83 Haltejo : Bethléhem aŭ 11 minutoj piede de la Suda stacidomo. Parkejo vespere senpaga.
KRITI Chaussée de Forest 112 Vorstlaan - 1060 Bruselo
En la karto ankaŭ obteneblaj estas vegetaraj pladoj.
Se oni antaŭmendas ankaŭ veganaj pladoj estas haveblaj : interalie vegana Musako
Bonvolu nepre aliĝi ĉe Nikolao kaj sciigi vian pladotipan preferon.

Dum la monato Julio:
Kiel kutime nun de kelkaj jaroj, la kunvenoj daŭrigos en Julio nur kiel babilrondo.
la 10an de Septembro :
Unua kurso/kunveno de la nova sezono. Novuloj, bonvolu kontakti nin antaŭ ol veni.


GRAVA NOTO :
La personoj kiuj ne jam estas sur la listo por eniri nian klubejon kaj kiuj volas partopreni tiun prelegon, nepre devas komuniki al Nikolao ( nikolao ĉe esperantobruselo.org ) siajn nomon, ŝtatanecon kaj n-ron de identigilo plej laste lundon vespere.

Nikolao
Prezidanto

Inhoud syndiceren