★ Esperantista Brusela Grupo ★

Kiuj ni estas?

La Esperantista Brusela Grupo estas la Brusela asocio de Esperanto.

ĜENERALAJ INFORMOJ


La Esperantista Brusela Grupo, fondita en 1907, havas nuntempe iom malpli ol cent kotizantajn membrojn. Ĝi organizas kursojn je du niveloj (komencantoj kaj progresintoj) kaj ĉiusemajnajn klub-kunvenojn kun informa, kleriga aŭ distra enhavo.

Klub-kunvenoj kaj kursoj okazas en la salonoj Casablanca 1 & 2 de la Komunuma Centro De Pianofabriek, Rue du fort 35 Fortstraat , 1060 St-Gilles/St-Gillis (vidu planon), je piedira distanco de subtera tram-stacio Parvis de St-Gilles/t-Gillisvoorplein, ĉiun mardon ekster la feria sezono, inter la 18:30 kaj la 20a horo.

Vizitantoj estas ĉiam bonvenaj. Bonvolu anonci vian venon, ĉu retpoŝte al Nikolao de Buyl, ĉu telefone : +32 478 382 981.

Kursoj, gvidataj de S-o Adam Brooking kaj S-ro Nikolao de Buyl, okazas samtage kaj samloke inter la 18h30a kaj la 20h00a.

Korespond-adreso : ĉe la prezidanto aŭ la vic-prezidanto.

Nek telefono, nek poŝtadreso al la kunvenejo!

Aliĝu pagante Kotizoj 2024
al la konto de la Esperantista Brusela Grupo : BE87 5230 8055 0794, BIC : TRIOBEBB