FEL Forumo |
Literatura konkurso
Mi ŝatus informi vin pri literatura konkurso, kiu estas
organizata jam delonge per Esperanto Libraro
(filio de Podlahia Libraro) kaj Bjalistoka Esperanto
Societo. Ĉi jare pri la temo "Perditaj en la reto".
Aliĝilo kun informa klaŭzo, konkursa regularo kaj aliaj
informoj troveblas ĉe:
https://espero.bialystok.pl/eo/15-a-literatura-konkurso-esperanto-ligas-homojn/?v=288404204e3d
Amike
Maria Niemyjska mnie7877@gmail.com
Kluba kunveno Kalmthout
La 19-an de junio
Akompanate de nia nederlanda simpatianto Rien, de la 14-a al la 15-a horoj, ni vizitas la muzeon MARKIEZENHOF, Steenbergsestraat 6, en Bergen op Zoom. Post admiro de la sennombraj historiaĵoj kaj artaĵoj certe io trinkebla estos trovita apude, en la granda placo de la nordbrabanta urbo.
Kunveno je la 12h 30 en la stacidoma parkejo de Heide cele al kunveturado Bergenon. Bonvolu anonci vian partumon al la estraro de la Erikejo. La klubo pagos la enirprezon de la muzeo.