★ Esperantista Brusela Grupo ★

Feed aggregator

Starigita premio omaĝe al Grégoire Maertens

FEL Forumo - Thu, 11 Jan 2024 19:44
Gazetara komuniko de UEA N-ro 1148 (2024-01-02)


Starigita premio omaĝe al Grégoire Maertens, eksa Prezidanto de UEA, pro lia 100-jariĝo

Honore al la eksa Prezidanto de UEA Grégoire Maertens, kiu iĝis 100-jara la 1-an de januaro 2024 kaj kiu rolis kiel prezidanto dum la jaroj 1980-1986, estas starigita la premio Grégoire Maertens, aljuĝota ĉiujare al organizaĵo aŭ esperantisto, kiu aparte kontribuis aŭ kontribuas al la progreso de la movado por Esperanto kaj rilataj demandoj.
La ĵurio de la premio konsistas el la eksaj prezidantoj de UEA, kiuj pretas servi por tio. Jam konsentis partopreni ĉiuj vivantaj eksprezidantoj: Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Mark Fettes, Humphrey Tonkin kaj John Wells.
La ĵurio aperigos gvidliniojn pri la proceduro por prezenti proponojn kaj pri la maniero anonci la gajninton ĉiujare. La premio venos el starigata Fondaĵo Grégoire Maertens, al kiu kontribuos la familio Maertens, sed ankaŭ esperantistoj, kiuj admiras la agadon de Grégoire por Esperanto. La fondaĵo celas helpi daŭrigi la premion, kaj donacoj al ĝi bonvenas pere de UEA: https://uea.org/alighoj/donacoj/maertens. Pliaj detaloj pri tiu omaĝo al Grégoire oni povos legi ankaŭ en la revuo Esperanto, kiujn ricevas abonantoj kaj ĉiuj individuaj membroj de UEA.

Rasporteto pri Monato en 2023

FEL Forumo - Sat, 6 Jan 2024 17:02
Aperis en MONATO en 2023 entute 184 artikoloj en (kiel kutime) 11 numeroj, el kiuj 1 estis 36-paĝa, 5 estis 32-paĝaj kaj 5 estis 28-paĝaj.
 
Estis mezume 800 abonantoj. Ĉiam pli popularaj iĝis la bitaj versioj (325 abonantoj), sed restas plej ŝatata la presita versio (450 abonantoj). Necesas mencii, ke kelkaj abonas pli ol unu version. Krom tio aperadis la voĉlegata versio en la formo MP3 en kunlaboro kun Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj.
 
 
Redaktoroj
 
Fine de 2022 pro aĝo demisiis Boris Kolker, la multjara redaktoro pri la rubriko Librorecenzoj. En 2023 transprenis tiun taskon Edmund Grimley Evans, kiu jam estis redaktoro de la rubriko Komputado kaj lingva revizianto.
 
 
Reviziado kaj faktokontrolado
 
La skipo de dek lingvaj reviziantoj kaj unu faktokontrolanto restis sama. Ili tre harmonie kunlaboras. La ĉefredaktoro nun konstante korespondas kun la redakta teamo de la nova PIV, kaj novaj aktualaj terminoj aperontaj kaj en MONATO kaj en PIV estas diskutataj.
 
 
Grafiko
 
La grafikan aspekton de la revuo plu prizorgas du katalunaj spertuloj: Ferriol Macip i Bonet kaj Zep Armentano.
 
 
Kunlaborantoj
 
Fine de 2023 MONATO havis 102 registritajn kunlaborantojn kun kunlaborkontrakto kaj centon da okazaj aŭtoroj.
 
 
Ekspedo
 
La presitajn ekzemplerojn de MONATO dissendas la centro de FEL en Antverpeno. La numeroj estas sendataj kun la belga, nederlanda, franca kaj svisa poŝtoj. Tiu situacio kontentige funkcias.
 
 
Administrado
 
La administradon de la abonoj ĉefe faris Gerd Jacques kaj Paŭl Peeraerts.
 
 
Retejoj
 
La tri plej vokitaj tekstoj en la retejo de MONATO estis „Surdula lingvo sen signolingvo” de Hatachi Toshiko el Japanio (https://www.monato.be/publika/013356p.php), „Milito kaj arto” de Cho Sung Ho el Koreio (https://www.monato.be/publika/013269p.php) kaj „Muzeoj de Ukrainio en la milito” de Світлана Гаврилюк kaj Ніна Да...

Tri maldekstraj gazetoj lastatempe dedicxis ioman spacon al Esperanto...

Sat-Amikaro - Wed, 27 Dec 2023 20:35

provlegita de :

El la gazetaro...

Tri maldekstraj gazetoj lastatempe dedicxis ioman spacon al Esperanto...

La eldono de la Homaro de la 18a de septembro publikigis je pagxo 30, mallongan leteron de Sebastien Merlet, en la pagxo dedicxita al la junaj korespondantoj de la gazeto. Kontakto/abono : L'Humanité, 32 av. Jean Jaurès, 93528 Saint-Denis CEDEX, humanite@humanite.fr .

La septembra numero de Offensive, (Alsturmo), trimonata liberecana gazeto de la organizo Offensive Libertaire et Sociale, publikigis plenpagxan artikolon pri la historio de la laborista esperanto movado, kiun kompilis Cirilo Poullet. Pretere mi menciu, ke la cxefa parto de la gazeto estis dedicxita al dosiero pri sporto, kiu estas tre leginda, cxefe por tiuj, kiuj emus identigi la valorojn de sporto kaj de Esperanto... Kontakto/abono : OLS c/o Mille Bâbords, 61 rue Consolat, 13001 Marseille, ols@no-log.org .

La septembra numero de Le Kiosque (La Kiosko), komuna trimonata gazeto de pluraj maldekstraj organizoj en Pauxo, publikigis okpagxan dosieron pri Esperanto. Gxin kompilis Frederiko Scibor, surbaze de materialo el Vikipedio kaj el la retpagxoj de SAT, tiuparte prizorgitaj de gxia poresperanta fako kaj komplete renovigitaj pasintan jaron. Kontakto/abono : Le kiosque, 15 rue de la République, 64000 Pau, lekiosque@lekiosque-pau.net

Vinko Markov

Efika poresperanta agado cxe la festo de Hispanaj komunistoj.

Sat-Amikaro - Wed, 27 Dec 2023 20:34

provlegita de : Vinko

El la SAT-movado...

Efika poresperanta agado cxe la festo de Hispanaj komunistoj.

Dum la Festo de la Hispana Komunisma Partio (Fiesta del PCE), laborante kiel kutime kun la eksterlandaj delegitaroj, cxar cxi-jare SATeH ne havis propran budon, mi profitis por propagandi E-on, disdoni la faldfolion en ses lingvoj (*), kiun ni pretigis en la poresperanta fako de SAT, kaj inviti madridanojn al miaj kursoj en Madrido. Mi devas diri, ke la faldfolio, farata de ni en la poresperanta fako, funkciis mirinde. Mi atentigas la diversajn LEAojn, ke depende de la lingvo de la faldfolio, en kiu la interesigxinto legas la enhavon, povas esti ke gxi skribos rekte al iu el la LEAoj, kies adresoj aperas sube de la teksto. Cetere, la aldono de araba teksto al la faldfolio estis ege trafa, cxar kelkaj reprezentantoj de maldekstraj partioj de arabaj landoj tre interesigxis.
Plej entuziasme reagis juna membro de la siria partio Baaz, kiu deziras tuj lerni kaj subteni rilatojn kun mi por disvastigi E-on kaj SAT tie. Ankaux­ montris al mi intereson reprezentantoj / gravuloj de la Japana Komunista Partio, Komunista Partio de Cxehxio, ktp. Tio memorigas al mi ankaux Ljubosx Blaha, la slovakan amikon de la Slovaka Komunista Partio, kiu eksciis per mi pri E-o en la Festo de HKP antaux tri jaroj kaj entuziame partoprenis kelkajn kunsidojn dum la SAT Kongreso en Bratislavo. Li tradukis la prezenton de la pagxaro de lia partio E-en. Gxi estas videbla cxe : http://www.kss.sk/index.php?optionfiltered=com_content&task=blogcategory&id=40
Cetere, okazis ke la vicprezidanto de la komunisma junularo de Cxehxio (interalie vi eble scias, ke la Cxehxa registaro klopodas mallegxigi gxin de antaux­ kelkaj monatoj), 29-jara junulo kun kiu mi rekte laboris dum la tuta festo, estas konatulo de Ljubosx, kaj mi retmesagxos al li por ke li dauxrigu tie la propagandon.

Mi parolis nome de SATeH kun homoj de komunismaj kaj maldekstraj organizoj el Venezuelo, Peruo, Kolombio, Cxilio kaj Bolivio, kaj la reagoj estis vere pozitivaj. Mi opinias ke, cxar mi pli-malpli konas kelkajn reprezentantojn de tiuj organizoj en Hispanio, espereblas estonta
kunlaborado inter ili kaj nia hispanlingva LEA-o. Kaj la samon mi povas diri pri reprezentantoj de la grekaj KKE kaj Sinaspismos. Mi ankaux informis la reprezentanton de la skisma KP de Irako (Oficiale, la komunisma partio de Irako partoprenas la nunan irakan registaron, sed granda parto de la irakaj komunistoj rifuzis, kaj batalas kadre de la rezistado kontraux la okupadon. Antaux­ du jaroj, la Hispana Komunista Partio decidis rompi la rilatojn kun la oficiala komunista partio de
Irako, kaj rilatas nun kun la rezista partio).

Krome, multaj hispanaj junuloj interesigxis pri miaj kursoj en Madrido, kaj mi starigis unuajn kontaktojn kun la hispana komunisma junularo, kio espereble estonte ebligos informadon pri E-o far SATeH en medioj de la komunista junularo, prelegojn, ktp. La plej amuza afero estas ke, interalie, mi proponis al du dudekjaraj knabinoj madridaj, kiuj laboris kun mi kun la delegitaroj, partopreni miajn kursojn, kaj ili akceptis. Sed kiam unu el ili parolis vespere per posxtelefono kun sia patro, supozante, ke sxi devos klarigi al li pri kio temas E-o, sxi eksciis, ke sxia patro lernis mem la lingvon antaux­ multaj jaroj !

Fine, mi kontaktis gravulojn de la HKP, kaj espereble en la venontaj semajnoj mi povos viziti la parlamentan grupon de Unuigxinta Maldekstro por informigxi pri la nuna plenumadsituacio de la konvencio pri kontrauxpersonaj minoj, kaj se necese, la grupo faros oficialan publikan demandon pri tio en la hispana parlamentejo.

Cxi foje, mi povas sen honto aserti, ke mia agado dum la Festo de la Hispana Komunista Partio estis pli fruktodona ol mi supozis. Permesu do, ke mi iomete lauxdu mi mem cxar, kiel ni diras en Hispanio, mi ne havas avinon (kiu povus laux­di min anstataux mi mem... )

Pedro Hernandez

* La seslingva flugfolio pri SAT, orgine pretigita por la Euxropa Socia Forumo en Parizo en 2003, estas konsultebla cxe :http://home.arcor.de/gmickle/pf/ . Unue verkita en Esperanto, en la franca, germana, angla, nederlanda kaj hispana lingvoj, gxi intertempe estis tradukita japane, itale, serbokroate, slovene, galege, arabe, katalune, aragone, cxehxe, rumane, asture, bulgare, euxske, kartvele, portugale, kaj ukrainie. NDLR

SAT havas novajn retpaĝojn

Sat-Amikaro - Wed, 27 Dec 2023 20:31

provlegita de :

El la SAT-movado...

SAT havas novajn retpaĝojn

Jam delonge oni flustris pri tio ĉi, nun temas pri realaĵo : SAT havas tute novajn retpaĝojn, kiujn vi de nun povas viziti ĉe http://satesperanto.org/. Sed kial verki artikolon pri tio ĉi ? Fakte ne temas nur pri simpla estetika ŝanĝo. Laŭ teĥnika vidpunkto la transiro al la SPIP-sistemo [1] ne nur simpligas la mastrumadon, sed faciligas la kunlaboron inter dise loĝantaj retej-prizorgantoj, kio estas normala afero en tutmonda asocio. Alia novaĵo estas la multlingveco de la retejo, kiu ebligas aldoni tuj videblajn nacilingvajn prezentotekstojn por la neesperantistaj retumantoj, kiuj hazarde trafus la retejon. Por tia publiko ankaŭ estis pretigita de la Poresperanta Fako renovigita prezentoteksto pri SAT kaj alia teksto, ankaŭ sufiĉe ampleksa, pri Esperanto. Kvankam SAT ne estas poresperanta asocio, kaj do ne zorgas normale pri tiaj aferoj, aspektis necese tamen disponigi argumentadon pri la specifa utileco de Esperanto por maldekstruloj, ĉefe por la lingvoteritorioj, kie ne ekzistas aktivaj LEA-oj. Krome estis reordigita la librovendejo, kun detalaj informoj pri ĉiuj plu aĉeteblaj eldonoj de SAT kaj de ĝia broŝurservo. Ankaŭ la fakoj kaj frakcioj profitis pri tiu teĥnika renovigo. Nur la SAT-kultura rubriko, jam en SPIP-aj vestoj, konservis sian antaŭan aspekton.

Mi ne dubas, ke kelkajn legantojn incitos la fakto, ke mi plian fojon dediĉas artikoleton en papera gazeto al pure interreta temo. Tion mi ne faras provokocele, sed uzas la okazon por substreki, ke grandega laboro plu restas farenda je tiu-ĉi nivelo, kiu cetere estas aparte oportuna por izolitaj homoj, kaj iĝas nepre regenda komunikilo por kreskanta parto el la homaro (almenaŭ en « riĉaj » landoj), kvankam ĝi kompreneble ne anstataŭas ĉion alian. Certe unu el la gravaj praktikaj taskoj de la nunaj ret-kompetentuloj estas transdono de siaj scioj al la aliaj, kadre de staĝoj, kongresoj, aŭ alispecaj aranĝoj. Kaj ĝenerale, kiam la lernantoj montriĝas interesitaj pri la temo, ili tre rapide antaŭeniras, eĉ se ekirante el komputila analfabeteco...

Vinko Markov

[1] SPIP= Sistemo Por Interreta Publikigo, estas senpaga programo por kunlabora retejmastrumado, legu plu ĉe http://www.spip.net/

la kongreso bonege sukcesis

Sat-Amikaro - Wed, 27 Dec 2023 19:46

08a kaj 09a de majo nia ZOOM KONGRESO kunigis satamikaranojn (kaj eĉ ne satam..) de 08 malsimilaj landoj : Kanado, Kongo RDC, Svislando, Togo, Benino, Germanio, Belgio.
Multe da muziko ni povis aŭskulti, ĉu prepraritaj per Floreal, ĉu rekte ekz Jean Manu muzikis hejme...
Pli vi povus legi en LA SAGO 137...

Kluba kunveno Kalmthout

FEL Forumo - Wed, 27 Dec 2023 16:41
Ni invitas vin partumi la jenan kunvenon en la “Heide City” de Heide-Kalmthout, Heidestatiestraat, kiel kutime ĉiun trian ĵaudon de la monato, inter la 15a 30 – 17a horoj :


18 januaro 2024 : Kasverslag en jaarverslag 2023 en verkiezing nieuw bestuur. Kiel kutime en januaro la kunveno estos dediĉata al la financa raporto kaj al la ĝenerala Erikeja raporto pri la antaŭa jaro. Sekvos la elekto de la estraro por 2024.Rob Ebenau rakontos kaj prezentos bildojn pri sia ĉeesto dum la Universala Esperanto-Kongreso de aŭgusto 2023 en Torino (Italujo). Nicky Janssen kontribuas pri la finjara 2023 Esperanto-renkontiĝo “Luminesk” kiu estas okazinta en la germana ŝlimej-insulo (waddeneiland) Nordeney.

49 Angers

Sat-Amikaro - Wed, 27 Dec 2023 15:50

Espéranto-angers :

Contact : Laurent Vignaud
Tel : 09 52 29 33 25

44 Herbignac

Sat-Amikaro - Wed, 27 Dec 2023 15:48

Contact : Jean-Yves Santerre
Tel : 02 40 88 96 98
Courriel : jys.mys@club.fr

44 Ancenis-Liré

Sat-Amikaro - Wed, 27 Dec 2023 15:47

Contact : Augustin BARTEAU
Tel : 02 40 09 02 39
Courriel : barteaugustin@laposte.net

Akademio de Esperanto: prelegoj de la 14a kaj 15a de decembro 2023

FEL Forumo - Sat, 23 Dec 2023 7:33
Ĉu vi ne sukcesis rekte rigardi la prelegojn de la akademianoj? Ondo de Esperanto prezentas resumojn de la prelegoj kaj ligilon al la retejo de la Akademio, kie ili estas daŭre spekteblaj.

Esperantocursussen per Zoom voor niveaus A1 tot C1

FEL Forumo - Wed, 20 Dec 2023 16:17
De Londense Esperantoclub start in januari 2024 een nieuwe reeks Esperantocursussen via Zoom, voor verschillende niveaus, vanaf beginners, en op verschillende dagen en uren (telkens een uur, eenmaal per week, groepen van maximum 15 personen).

Bekijk de details op https://londonaesperantoklubo.com/online-esperanto-courses.html .

Invito al du kvinmonataj retaj kursoj

FEL Forumo - Mon, 18 Dec 2023 10:24


Jagelona Universitato invitas al du Esperanto-kursoj: 1. Lingva precizeco 2. Verkado de tekstoj - gvidotaj vive, en Interreto

Studu Esperanton ĉiusemajne, kun aliaj esperantistoj, loĝantaj en diversaj landoj. La Jagelona Universitato en Krakovo, Pollando, proponas al esperantistoj de la tuta mondo du novajn kursojn gvidotajn vive, en Interreto.


kurso 1: Praktika kurso: lingva precizeco, kun speciala atento al la malfacilaj gramatikaĵoj.


kurso 2: Kurso por verkistoj, ĵurnalistoj, aŭtoroj de blogoj kaj aliaj verkantoj.

Informoj: mmajerczak@gmail.com - https://bit.ly/37MIYye

Notre "Zam-Festo" le 17 Décembre 2023 à Paris

Sat-Amikaro - Sun, 10 Dec 2023 20:05

Notre habituelle "Zam-Festo" aura lieu au siège parisien de l'association, Dimanche 17 Décembre 2023 ; voir le programme en espéranto : https://sat-amikaro.org/nia-zam-festo-je-dimancxo-17-decembro?lang=eo

Regarder le petit film : Zam-Festo 2023 por écran de petite taille, Zam-Festo 2023.

Leteroj: Infana memoraĵo

Monato - Thu, 11 Apr 2019 7:43

Leteroj: Sen antaŭjuĝo

Monato - Thu, 11 Apr 2019 7:43
Syndicate content