★ Esperantista Brusela Grupo ★

FEL Forumo

Inhalt abgleichen
Rektaj informoj de Esperanto-forum
Aktualisiert: vor 6 Stunden 57 Minuten

Die Bienen und das Unsichtbare

Mo, 15 Nov 2021 11:48
PREMIITA VERKISTO:  ESPERANTISTO.

Clemens J. Setz, konata kaj renoma aŭstra verkisto, pasintjare publikigis libron "Die Bienen und das Unsichtbare" (La abeloj kaj la nevideblo), libro pri planlingva literaturo, triono pri Esperanto; ĝi enhavas dekon da poemoj, kutime en tri versioj, originalo, traduko laŭvorta kaj poezia.

Li ĵus ricevis la ŝajne plej gravan germanan literaturan premion, Büchner-Preis, en valoro de 50 000 eŭroj.

Okaze de la transdono li laŭtlegis el sia verkaro kaj li inkluzivis du poemojn en Esperanto, de Auld kaj Baghy.
https://youtu.be/4nIBNbENrgk?t=47m10s
Minuto 47:10 - 51:22 proksimume.

Li aparte diris enkonduke, ke li uzas la ĉeeston de la premio juĝantaro por prezenti al ili poemojn en Esperanto.

25.11: Reta seminario pri naciaj lingvoj en supera edukado kaj scienco

So, 14 Nov 2021 19:51

Duan fojon ĉi-jare Norvega Esperantista Ligo invitas al reta seminario. Ĵaŭdon la 25-an de novembro inter 20:00 kaj 21:30 ni prezentos interesan temon por komuna diskutado kaj kleriĝo: Kiun rolon havas (kaj havu) la naciaj lingvoj en supera edukado kaj scienco? Ĉu ili iĝas marĝena aldonaĵo aŭ nura administra suplemento al esence angla­lingvaj studprogramoj kaj scienca publikigado? Aŭ ĉu kontraŭe ili restas gravaj, kaj la angla ilin nur komplementas en specifaj uzokampoj? Kaj ĉu tio ĉi entute estas problemo?

Enkondukos Bård Hekland, komentos pluraj niaj membroj surbaze de propraj spertoj kiel universitataj aŭ esplorinstitutaj dungitoj.

La seminario okazos per Zoom. Aliĝu per retpoŝta mesaĝo al oficejo@esperanto.no plej laste merkredon la 24-an de novembro. Vi ricevos retpoŝte la ligilon al la aranĝo.

Fjodor Dostojevskij naskiĝis antaŭ 200 jaroj

Fr, 12 Nov 2021 8:53
Okaze de la ducenta naskiĝdatreveno de Fjodor Dostojevskij la eldonejo “Sezonoj” (Kaliningrado, Ruslando) je la jubilea tago (la 11an de novembro) publikigis “Kvin rakontojn” de Dostojevskij en tradukoj de Grigorij Arosev kaj Aleksander Korĵenkov. La nova bitlibro estas senpage elŝutebla (laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”) en la virtuala biblioteko de Sezonoj. Legu pli en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2021/11/dostojevskij-2/

Ĉu vi deziras legi pli kaj/aŭ ĉu vi preferas legi paperan libron? Ankaŭ la retbutiko de Flandra Esperanto-Ligo ofertas libron de li:  http://retbutiko.be/eo/ero/bnok&cart_id=6926419.2660

Tel-Aviva klubo 15.11: hibrida kunveno pri klimato

Fr, 12 Nov 2021 8:40

La venontan lundon (15/11, 18:00-20:00) la Tel-Aviva klubo renkontiĝos en la nova sidejo de ELI en Alon-turo. Kiel la pasinta kunveno (vidu sube), la kunveno estos HIBRIDA, eksterlandanoj (kaj ekster-telavivanoj) estas bonvenaj partopreni per Zoom (https://huji.zoom.us/j/7508982919, 16:00-18:00 UTC). Amri rakontos pri la KLIMATO-KRIZO kaj la UN-klimato-pinto-kunveno en Britio pri kiu li verkis raporton aperonta en la decembra n-ro de Esperanto.
La pasintan lundon ni kunvenis en WIZO kaj vidis fotojn de Dubai. Partoprenis ĉ. 20 s-anoj, el ili 11 fizike kaj la ceteraj per Zoom. La estontaj kunvenoj okazos laŭ la sama ritmo, en WIZO kaj Alon ALTERNE. Membroj (kaj gastoj) estas bonvenaj PROPONI PROGRAMOJN kaj por la klubkunvenoj kaj por la Zamenhofa Vespero, okazonta marde la 14/12.[size=78%] [/size]

Vizitu la centran oficejon!

Mi, 10 Nov 2021 13:29
Ĉu vi baldaŭ iros al Roterdamo? Estus bele (kaj granda helpo al la fina venko!), se vi povus kunporti kelkajn librojn de FEL al la Centra Oficejo de UEA. La tiea oficisto Ionel per virtuala brakumo akceptos vin kaj regalos pri per kafo!

Por pliaj detaloj kontaktu nian oficistinon Nataŝa (admin@fel.esperanto.be aŭ 03 234 34 00).

31.10: Origamo kaj Esperanto

So, 31 Okt 2021 7:30

IREA (Irana Esperanto-Asocio) okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?
Dimanĉo 31-a de oktobro, 2021, 18:00 – 19:30 Etc/UTC
19:00 – 20:30 Eŭropo/Andoro
ligilo por la virtuala ateliero de origamio: https://us02web.zoom.us/j/85400237948
Kunven-identigilo (Meeting ID): 854 0023 7948
Pasvorto (Password): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj

Vidu ankaŭ https://eventaservo.org/e/081ea9

Zamenhofvespero

So, 31 Okt 2021 7:20
Libera konversacio kaj ludoj, kaj, kiel kutime en decembro, senpagaj kafo kaj torto.https://esperanto3000.be/programo/vesperoj3000.html#venontaj

Konferenco de la Akademio 14-15.12.2021

Mi, 27 Okt 2021 15:47

Okaze  de  la  Zamenhof-festo,  Akademianoj  prezentos  per  Zoom  konferencon  pri  diversaj
temoj interesantaj kaj la Akademion kaj la ĝeneralan publikon, inaŭgurante novan kontakton
inter nia Institucio kaj la Esperantistaro. Ĝi okazos: 

Mardon, 14an de decembro, 13a – 14a20 UTC (14a – 15a20 laŭ mezeŭropa horo)
 
                Probal Dasgupta: Ebloj kaj malebloj en la emfaza ripetado de afiksoj Esperantaj
                Sergio Pokrovskij: Maltrafoj (Kiojn mi volis sed ne sukcesis fari en la Akademio)
                Javier Alcalde: Socia historio de Esperanto. Kial? Kiel? Kien?
                Grant Goodall: Schleyer kaj Zamenhof kiel lingvokreantoj: 
                substantiva morfologio en Volapük kaj Esperanto
 
Merkredon, 15an de decembro, 13a – 14a40 UTC (14a – 15a40 laŭ mezeŭropa horo)
 
                François Lo Jacomo: Ĉu modernigi la Akademion?
                Aleksandro Shlafer: Kiel la Akademio kontribuu al Vikipedio?
                Cyril R. Brosch: La Konsultejo de la Akademio
                Bertilo Wennergren: La nun okazanta revizio de PIV
                Carlo Minnaja: Proklamo de la Laŭro de la Akademio 2021.
                 
La konferenco estos spektebla per Zoom:  https://us06web.zoom.us/j/83523650485
ID de la kunsido: 835 2365 0485

Kluba kunveno Kalmthout

Mi, 27 Okt 2021 14:51
Peter Ebenau, broer van onze vice-voorzitter,  vertaalt één van de detectiveromans van de Nederlandse schrijver Appie Baantjer (1923-2010). Samen zullen we één bladzijde helpen in het Esperanto overbrengen. Kune ni iomete helpos Petron, esperantigante paĝon el krimromano de populara nederlanda verkisto.

Pri la eŭro kaj iomete pri Esperanto en Canvas

Mi, 27 Okt 2021 10:50
Kiu hieraŭ ne vidis la programon „De afspraak” (Canvas) en kiu oni parolis pri Germain Pirlot, kaj pri lia propono alinomigi la ekuon al eŭro, povas spekti ĝin per la programeto „VRT NU”. Serĉu pri „De afspraak, Do 26/10”.

LEA, Peer: Virina movado en Afriko

Do, 21 Okt 2021 18:56


Alexandrine Omba el Kinŝasa rakontos nin pri la porvirina agado en Afriko.
[/size]Ni certe devas apogi tion.

'La Konko' organizos tutbelgan Zanmenhoffeston en Oostende, 11.12.2021

Mi, 20 Okt 2021 14:57

Ĉiuj belgaj Esperantokluboj kune festos la tradician Zamenhoffeston en Ostendo.
Vidu detalojn kaj aliĝilon je https://eventaservo.org/e/zamfesto2021

Re: Klaipéda 9-17 julio 2022: Baltaj Esperanto-Tagoj (BET-56))

Do, 14 Okt 2021 6:15
Ĵus La Balta Ondo aperigis longan artikolon pri la havenorbo Klajpedo: https://sezonoj.ru/2021/10/bet-103/

Meertaligheid en internationale ontsluiting van erfgoeddata

Di, 12 Okt 2021 9:13
Heel veel erfgoedcollecties verdienen internationale uitstraling, maar zijn op dit moment enkel in het Nederlands ontsloten. Hoe maak je gedigitaliseerde collecties goed vindbaar voor internationale collega’s, onderzoekers, verzamelaars of bezoekers? Bieden machinevertalingen of thesauri kwalitatieve oplossingen? Aan welke vereisten moeten systemen voldoen om meertaligheid te ondersteunen?

Een studiedag over dit thema vindt op dinsdag 26 oktober plaats in het Grootseminarie Brugge. Inschrijven kan tot en met 18 oktober.

Info en programma: https://erfgoedbrugge.be/studiedag-grenzeloos-digitaal/
Inschrijven: https://inschrijven.brugge.be/nl/41873885-9ae4-48e2-bff1-d471c6dc115d?queueid=6165342dbab07

Ĝemelaj urboj: Brescia kaj Darmstadt

Mo, 11 Okt 2021 6:19

Ne forgesu la inviton partopreni je mardo, la 12a de oktobro, al ZOOM-evento de Itala Esperanto-Federacio pri la ĝemelurbaj rilatoj.
Rakontos al vi siajn spertojn Luigi Fraccaroli, prezidanto de IEF kaj ĉefaganto de la ĝemelurbaj rilatoj inter Brescia kaj Darmstadt, Debora Rossetti, sekretario de la Roma grupo, kunorganizanto de la monataj rendevuoj inter Romo, Parizo kaj... Marc Giraud, prezidanto de la Pariza grupo kaj kunorganizanto de la monataj rendevuoj inter Parizo, Romo kaj... Detlef  Haussner, motoro de la esperantistoj en Darmstadt kaj... ĉu vi konas la ĝemelojn de via urbo? Ĉu vi emas aktivi?
Venu kaj demandu. Jen la ligilo:

21:00 Roma horo (19:00 UTC)
ZOOM-ligilo
https://us02web.zoom.us/j/84465800827?pwd=RERicjhDUmNqTW03ZTloL3QvVENLZz09
ID riunione: 844 6580 0827
Passcode: 943302

Kan jij wenskaarten gebruiken?

Mi, 6 Okt 2021 9:11
Hey!

We kaarten graag een nieuwe actie aan waarmee je de Vlaamse Esperantobond kan steunen. Via  www.trooper.be/vlaamseesperantobond/wenskaarten kan je vanaf nu tot en met 11 november pakketjes wenskaarten kopen. Jij betaalt € 9 per pakket van 5 kaarten en enveloppes en je steunt er FEL mee. De kaartjes werden gemaakt door Iris Van Robays, zij is bekend van Quarantiny en De Kwinkslagerij in De Standaard.

Groetjes en alvast bedankt voor de steun!

PS: Vertel dit gerust door aan vrienden en familie, we kunnen de steun goed gebruiken.