★ Esperantista Brusela Grupo ★

Pri gramatikaj kategorioj kaj verbaj voĉoj

Multe da konfuzo estiĝas en prilingvaj diskutoj pro tio, ke oni ne sufiĉe zorge distingas inter semantikaj kaj propre gramatikaj kategorioj.

Semantikaj kategorioj estas tiuj, kiuj koncernas la sencon de vortoj. La nocioj, ekzemple, de "konkretaj" kaj "abstraktaj" substantivoj estas semantika kategorio - "tablo" estas konkreta kaj "kapablo" abstrakta vorto, sed kaj laŭ fleksio kaj laŭ uzo en frazo ili kondutas tute same.

Gramatikaj kategorioj estas tiuj, kiuj koncernas gramatikon (en vasta senco), t.e. morfologion (la diversajn formojn, sub kiuj vorto povas aperi en frazo) kaj sintakson (la manieron, laŭ kiu oni apudmetas vorton por konstrui frazojn). La diversaj "deklinacioj" kaj "konjugacioj" de la latina estas kategorioj pure morfologiaj : ke videre apartenas al la unua kaj dicere al la tria konjugacio grave influas ilian fleksion (mi vidas/os estas latine video/videbo, dum mi diras/os estas dico/dicam), sed la senco de la verboj de la dua konjugacio havas absolute nenion komunan, kio distingus ilin disde tiuj de la tria. Same, en la germana estas prepozicioj (ekz. bei = ĉe), kiuj postulas ĉiam post si dativon, kaj aliaj prepozicioj (ekz. um = ĉirkaŭ), kiuj postulas ĉiam post si akuzativon, kaj nenio senca distingas unu klason disde l'alia.

Tre ofte, tamen - kaj ĝuste el tio fontas la konfuzo - gramatikaj kategorioj paralelas, pli aŭ malpli fidele, semantikajn kategoriojn. Sekso kaj genro estas klasika ekzemplo. Sekso estas semantika kategorio [verdire, sekso estas ja biologia kategorio, kiom koncernas vivajn estaĵon; sed kiom koncernas nomojn de vivaj estaĵoj, do vortojn, ĝi estas kategorio semantika] : viro kaj taŭro estas virseksaj vortoj en Esperanto, same kiel vir kaj taurus latine, Mann kaj Stier germane, kaj ĝenerale iliaj ekvivalentoj en ĉiuj lingvoj kie ekzistas precizaj ekvivalentoj [ĉar en la franca kaj angla, ekzemple, ne ekzistas preciza ekvivalento por la vorto viro, kaj oni uzas por ĝi vorton (homme, man)signifantan ankaŭ homo!]; simile, virino kaj bovino, mulier kaj vacca, Frau kaj Kuh estas in-seksaj vortoj en la respektivaj lingvoj; kaj muso, rozo, tablokapablo estas vortoj senseksaj, la du unuaj ĉar ili egale signifas ambaŭseksajn estaĵojn (mi fakte ne scias, ĉu rozoj havas sekson, sed certe ekzistas floroj portantaj samtempe kaj virajn kaj inajn seks-organojn (stamenojn kaj pistilon), kaj ekzistas floroj havantaj nur unu el la du), la du lastaj ĉar ili nomas aferojn, al kiuj la kategorio sekso ne aplikeblas. -- Aliflanke, en multaj lingvoj ĉiuj substantivoj estas divitataj en du aŭ tri gramatikajn klasojn, tradicie nomatajn genroj, kiuj iom, sed ne tute, paralelas la dividon laŭ sekso : la plej multaj virseksaj substantivoj estas ankaŭ virgenraj [sed estas esceptoj, kiel estafette (stafeto) aŭ sentinelle (gardostaranto) en la franca] kaj la plej multaj in-seksaj substantivoj estas in-genraj, sed aŭ tute ne ekzistas tria (neŭtra) genro, kaj la senseksajn substantivojn oni enklasigas arbitre en unu el la du sekshavajn genrojn, aŭ jes ekzistas neŭtra genro, sed ĝi inkluzivas ankaŭ vortojn laŭsence sekshavajn (germane Weib = virino), dum multegaj senseksaj vortoj apartenas al al vira aŭ ina genro (belan ekzemplon refoje donas la germana, kie Löffel (kulero) estas virgenra, Gabel (forketo) ingenra kaj Messer (tranĉilo) neŭtra!). Propradire, genro estas gramatika kategorio, difinebla -- kaj difinenda -- tute sen mencio de la senco de substantivoj : substantivo estas virgenra/ingenra/neŭtra se ĝi estas antaŭata de virgenra/ingenra/neŭtra artikolo, se ĝi postulas virgenran/ingenran/neŭtran formon de akompana adjektivo, se ĝi estas anstataŭenda per virgenraj/ingenraj/neŭtraj pronomoj, ktp. -- Kompreneble, ĉio ĉantaŭsupozigas la ekziston de apartaj diversgenraj formoj de artikoloj, adjektivoj, pronomoj, verboj [kiel i.a. en la rusa kaj hebrea] ktp. Se tiaj ne ekzistas (ekz. en la hungara), ankaŭ genro ne ekzistas (dum ja ĉiu lingvo havas rimedojn por esprimi sekson!). En Esperanto (kaj en la angla) gramatika genro ekzistas, sed apenaŭ : ĝia sola manifestiĝo estas tio, ĉu difinitan substantivon oni anstataŭu per li, ŝiĝi. Kaj feliĉe, kaj en Esperanto kaj en la angla genro paralelas al sekso, kun hezitoj koncerne vortojn signifantajn ambaŭ seksojn (homo, infano) aŭ senseksajn (dio, anĝelo) konsciajn estaĵojn, kiujn la (de neniu sekvata) logika solvo estus konsideri neŭtraj.

Alia gramatika kategorio tre strikte, tamen ne tute nedisigeble, ligita kun paralela semantika kategorio estas tiu de nombro. Principe, nenio povus esti pli simpla : singularo se temas pri unu afero, pluralo se temas pri pluraj. Tamen, tre ofte renkontiĝas en naciaj lingvoj vortoj laŭforme pluralaj, kaj tamen signifantaj unu solan aferon : trouserspants (=pantalono) en la angla, ciseaux (=tondilo) en la franca, Χριστούγεννα (=Kristnasko) en la (moderna) greka... kaj inverse, en la hungara, la duopaj korpopartoj kaj vestaĵoj estas esprimataj per singularaj substantivoj (t.e. miaj okuloj estas szemem, forme paralela al könyvem=mia libro, kaj ne al könyveim=miaj libroj). Kaj iom pli subtile, la anglaj singularaj substantivoj information kaj advice signifas informoj kaj konsiloj...

Simila estas la rilato inter tempo kaj tensoj. Tempo estas unu el la dimensioj de la realo, dividata de nia konscio en pasintecon, nuntempon kaj estontecon; tenso estas gramatika kategorio, unu el la parametroj, por tiel diri, de verba fleksio, pli (en Esperanto) aŭ malpli (en aliaj lingvoj, kie ekz. prezenco tute normale esprimas ankaŭ estontecon)strikte ligita kun la esprimata tempo, sed ankaŭ kun aliaj aferoj, kiel ekz. aspekto.

VOĈO KAJ DIATEZO ĈE VERBOJ

Niaj tradiciaj gramatikaj konceptoj kaj terminoj venas de la antikvaj grekoj, kiuj unuaj sisteme esploris sian lingvon. La antikva greka verbo nombris tre multajn formojn, kiujn nepris ordigi laŭ ia sistemo. La antikvaj gramatikistoj listigis sep parametrojn, laŭ kiuj oni povis enklasigi la formaron : konjugacio (συζυγία), voĉo (φωνή), diatezo (διάθεσις), modo (έγκλισις), tenso (χρόνος), nombro (αριθμός) kaj persono (πρόσωπον). La kvar lastaj signifis la samon, kiel en nuntempa Esperanto, kvankam estis pli da tempoj (sep), modoj (ses, se kunkalkuli infinitivon kaj participon), kaj eĉ nombroj (tri - ekzistis aparta nombro uzebla, kvankam ne deviga, kiam temis pri du aferoj, kaj ĉefe pri natura duopo - ambaŭ manoj, ambaŭ okuloj ktp.). Konjugacio estis kategorio pure morfologia, sen ia ajn semantika elemento, kaj ni ne bezonas okupiĝi pri ĝi ĉi tie. Restas la intime ligitaj nocioj voĉo kaj diatezo, kies distingo kaj interrilato povas prilumi ankaŭ aspektojn de la gramatiko de Esperanto.

Voĉo estis -- kaj ankoraŭ nun estas, en la moderna greka lingvo -- kategorio morfologia. Ekzistas verboj, kies vortara formo (tradicie en la greka, la unuapersona singulara formo de indikativa prezenco, do la formo signifanta mi -as) finiĝas per -ω, kaj ekzistas verboj, kies vortara formo finiĝas per -μαι; la tutan klason de la unuaj oni nomas aktiva voĉo, kaj tiun de la duaj, pasiva voĉo.
Jen ekzemplo de ambaŭ :


mi iras βαίνω mi akceptas δέχομαι
mi iradis έβαινον mi akceptadis εδεχόμην
mi estas irinta    βέβηκα     mi estas akceptinta    δέδεγμαι    
iru! βαίνε akceptu! δέχου
iri βαίνειν akcepti δέχεσθαι
iranta βαίνων akceptanta δεχόμενος

Estis konscie elektitaj ĉi-supre verboj, havantaj formojn de nur po unu voĉo. La plej multaj verboj tamen havas formojn de ambaŭ voĉoj.
Jen ekzemplo :


mi malligas λύω mi estas malligata λύομαι
mi malligadis έλυον mi estis malligata ελυόμην
mi estas malliginta λέλυκα     mi estas malligita λέλυμαι    
malligu! λύε estu malligata! λύου
malligi λύειν esti malligata λύεσθαι
malliganta λύων malligata λυόμενος

Temas do refoje pri la plej ofta kazo : gramatika kategorio iel - sed ne strikte - ligita kunsemantika kategorio. Iuj verboj estas konjugaciataj nur laŭ la aktiva voĉo, aliaj nur laŭ la pasiva, sen ia klara senco-distingo disde la unuaj -- estis eĉ ne malmultaj verboj kun aktiv-voĉa prezenco kaj pasiv-voĉa futuro, kiel λαμβάνω,preni, fut. λήψομαι -- SED plimulto havis formojn de ambaŭ voĉoj, kaj tiam estis ja senco-distingo inter la du, nome ke la ago esprimata de la pasiv-voĉaj formoj iel (re)venas al la gramatika subjekto.

Fakte, la eblaj nuancoj kovris multe pli vastan kampon ol kredigus la supra tabelo. Pasivaj formoj de verbo havanta ankaŭ aktivajn povis signifi agon faratan de la subjekto al si mem (=la esperanta refleksivo; λύομαι = mi malligas min), aŭ agon faratan de iu aŭ io alia al la gramatika subjekto (vera pasivo; λύομαι =oni malligas min, mi estas malligata), aŭ agon faratan de la subjekto favore al si mem, aŭ faratan per granda fortostreĉo, aŭ... - kaj ofte, ni modernuloj tute ne povas senti la penso-nuancon, kiu igis la aktikvan aŭtoron elekti unu aŭ la alian voĉon.

Ĉar ankaŭ la latina konis ion tre similan, kvankam kun malpli da subtilaĵoj, (amo = mi amas, amor = mi estas amata), la termino voĉo (aktiva/pasiva) eniris ankaŭ la latinan gramatikon, kaj tra ĝi tiun de la modernaj eŭropaj lingvoj, kiuj tamen verajn voĉojn, en la senco de aparta sistemo de verboformoj, plejparte ne havas. Kontraste, oni kutime (mis)nomas konjugacioj la sep diversajn formo-sistemojn (qal, pi‘el, hif‘il ktp.) de la hebrea verbo, kiuj fakte estas voĉoj, ĉar kvankam multaj verboj sekvas nur unu el ili, tamen ne malmultaj havas formojn en pluraj “konjugacioj”, kies sencoj distingiĝas ĝuste kiel en la greka; ekz. labaŝ = surmeti (vestaĵon), hilbiŝlibbeŝ = vesti, hitlabeŝ = sin vesti, nilbaŝ = esti surhavata.

Apud voĉo, greka gramatiko konas ankaŭ verban kategorion diatezo. Laŭ la tradicia difino, diatezo estas la rilato inter la gramatika subjekto kaj la ago esprimata de la verbo, kaj oni distingas kvar diatezojn :

  • diatezo aktiva, kiam la subjekto aŭ faras la agon al iu aŭ io alia (malligi (azenon), lavi (vestaĵon) ktp. -- do niaj verboj transitivaj), aŭ simple faras agon memstaran (kuri, plori ktp. - verboj netransitivaj)
  • diatezo meza (ankaŭ nomata en fakĵargono mediala), kiam la subjekto faras la agon al aŭ por si mem (do ne nur niaj refleksivaj verboj, kiel sin malligi aŭ sin lavi, sed ankaŭ ekz. aĉeti por si (varon) aŭ konstruigi por si
    (domon),
  • diatezo pasiva, kiam la subjekto nur submetiĝas al la ago (esti malligata, lavata... (de iu alia), sed ankaŭ malsekiĝi (pro pluvo), solviĝi (kiel salo en akvon) k.s.)
  • diatezo neŭtra, kiam la verbo esprimas ne agon, sed staton de la subjekto (ekz. dormi).

Oni bone komprenu, ke en ĉio ĉi temas pri simplaj (unuvortaj) verboformoj, eĉ se por traduki ilin en Esperanton oni foje bezonas plurvortan esprimon. "Mi malligas min" en la klasika greka estas simple λύομαι, kaj ankaŭ "mi estas malligata" (de aliaj) estas λύομαι.

Laŭ tiu difino, do, temas pri kategorio semantika, koncernanta la sencon de la verbo, kaj oni povas miri pri ĝia kunlistiĝo kune kun la ceteraj "parametroj" de la verb-sistemo.Formo kiel γέγραπται = "ĝi estas skribita" estas analizebla laŭ siaj dimensioj kiel tria persono, singulara nombro, perfekta tenso, indikativa modo, pasiva voĉo de la verbo γράφω (=skribi), kaj tiuj dimensioj necesas kaj sufiĉas por komplete ĝin difini. Kion do faras en gramatiko la (ĝusta) aserto, ke la formo estas pasiv-diateza? Plia ekzemplo : καθεύδω kaj κοιμώμαι ambaŭ signifas "dormi", verbo neŭtra-diateza; por kompreni la respektivajn formojn, oni devas scii, ke la unua estas aktiv-voĉa kaj la dua pasiv-voĉa -- sed al nenio gramatika utilas scii ilian (neŭtran) diatezon!

La respondo kuŝas en la subtilaĵoj de la tensoj, kiujn ni ĝis nun ne menciis - futuro kaj aoristo (=preterito). Tie, la formo dependas de la diatezo : kvankam,kiel dirite, λύομαι signifas kaj "mi malligas min" kaj "oni min malligas", tamen future "mi malligos min" estas λύσομαι kaj "oni malligos min" λυθήσομαι; simile, "mi malligis min" estas ελυσάμην, kaj "oni malligis min, mi estis malligita" ελύθην. Do, la distingo inter meza kaj pasiva diatezo tamen esprimiĝas morfologie - kaj pro tio eniras gramatikon, kuntrenante post si ankaŭ la nur semantikajn konceptojn de aktiva kaj neŭtra diatezo.

Kaj ĝi eniras gramatikon sub falsa identeco, ĉar la kompleta bildo estas multe pli komplika. Ekzistas ekzemple verbo ιώμαι (do verbo pasiv-voĉa), signifanta "resanigi" aŭ "resaniĝi"; en la unua senco, la futuro kaj aoristo estas ιάσομαι/ιασάμην (laŭ la ĵus citita modelo λύσομαι/ελυσάμην), dum en la dua senco oni diras ιαθήσομαι/ιάθην (laŭ la ĵus citita modelo λυθήσομαι/ελύθην). Tio signifas, ke la unuajn formojn oni karakterizos kiel futuro/aoristo mez-diateza (mediala), dum laŭ la senco ĝi ja estas aktiv-diateza! Estintus pli honeste diri, ke en la klasika greka ekzistas tri voĉoj, aktiva, meza kaj pasiva, el kiuj la du lastaj havas identajn formojn krom en futuro kaj aoristo, kaj ke la rilato inter tiuj voĉoj kaj la semantika nocio de aktiva, meza kaj pasiva diatezoj similas la rilaton inter
genro kaj sekso : verboj kun aktiva senco estas plej ofte (ne ĉiam!) aktiv-voĉaj, kaj iliaj mez- aŭ pasiv-voĉaj formoj esprimas kutime (ne ĉiam!) la respondan mez- aŭ pasiv-diatezan sencon, dum neŭtra-diatezaj verboj povas aparteni al kiu ajn el la tri voĉoj, same kiel vir- aŭ in-seksaj estaĵoj estas (kutime, sed ne ĉiam) nomataj per vir- aŭ in-genraj substantivoj, dum senseksaj estaĵoj povas esti nomataj per substantivoj de kiu ajn genro.

KIEL ĈIO ĈI RILATAS AL ESPERANTO?

Laŭ Plena Analiza Gramatiko, la voĉoj estas la diversaj formoj, per kiuj oni esprimas la rilaton inter la ago kaj la subjekto, laŭ tio, ĉu la ago estas prezentata kiel plenumata de ĝi aŭ suferata de ĝi, aŭ kaŭzata de ĝi, aŭ reaganta sur ĝin (§ 93) -- do morfologia trajto ("formoj") esprimanta semantikan kategorion ("rilaton inter la ago kaj la subjekto", do diatezon).

Konforme al tiu difino, PAG plue asertas (§ 97) ke "voĉoj ekzistas kvar", nome aktiva, pasiva, faktitiva kaj mediala, kaj notas, ke kontraste al la aktiva, kiu "konsistigas en Esperanto la plej rektan, plej naturan manieron por esprimi la agadon, kaj estas la bazo de la ceteraj voĉoj", tiuj ĉi "esprimiĝas diversmaniere: la pasivo uzas kompleksajn formojn, konsistantajn el pasiva participo kaj helpverbo; la faktitivo kaj la medialo uzas simplajn formojn kun sufiksoido" (respektive, -ig- kaj -iĝ-, kvankam PAG parolas ankaŭ pri "analiza faktitivo", t.e. la fraz-konstruo igi ~i, aŭ eĉ -- en la lingvouzo de Zamenhof, verŝajne sub influo de la germana -- lasi ~i).

Nu, nenio devigas uzi gramatikajn terminojn en Esperanto kun precize la sama senco kiun ili havas en la greka, la latina aŭ la franca; se tamen resti fidela al la tradiciaj signifoj de la terminoj, tiam pli ĝuste ŝajnas diri, ke en Esperanto ekzistas nur du voĉoj (aktiva kaj pasiva), sed nur ĉe participoj : ja ĉiuj verboj estas same konjugaciataj, sed skriba/i/ota estas la pasiv-voĉaj formoj respondaj al la aktiv-voĉaj formoj skriba/i/onta, same kiel en la greka λυόμενος aŭ λελυμένος respondas al λύων aŭ λελυκώς. Ĉe finitivaj modoj, kaj ankaŭ ĉe infinitivo, voĉoj ne vere ekzistas; la "kompleksaj pasivaj verboformoj" estas simple kombinoj de esti kun pasivaj participoj, kaj la formoj alskribataj en PAG al la du aliaj "voĉoj" estas nenio alia ol derivitaj verboj. Cetere, kiel prave notas PAG (§ 103), "faktitivaj" verboj povas mem havi pasivon ("la arbo estis faligita"); jam tio montras, ke oni ne povas meti la du "voĉojn" sur la saman nivelon.

Ankaŭ la uzo de "medialo" por la -iĝ-formo estas kritikebla, ĉar origine, kiel jam indikite, tiu termino signifis ĝuste verbojn kie la subjekto agas al aŭ por
si mem, dum la -iĝ-formoj esprimas ĝuste submetiĝon de la subjekto al ago kvazaŭ spontane okazanta.

Iom simila demando povus metiĝi pri aspekto : ĉu ekplori estas aparta (derivita) verbo, aŭ nur formo (komenc-aspekta) de la verbo plori?
La respondo estas parte afero de difino, aŭ eĉ de gusto; ŝajnas tamen pli simple agnoski tiajn formojn kiel apartajn verbojn, prefere ol aldoni al la verb-kategorioj komencan (finan, momentan, daŭran ktp) aspekton, esprimatan per tiu aŭ alia prefikso aŭ sufikso. -- Kompreneble, gramatiko ja devas zorge analizi kaj klarigi la sencon kaj uzadon de tiel gravaj morfemoj kiel -iĝ- aŭ ek-; sed tio okazu en la ĉapitro "vortfarado", ne sub "morfologio". Eble ĝuste tial la aŭtoroj de PAG enkondukis la nocion "sinetio"...

Angelos TSIRIMOKOS, Bruselo