★ Esperantista Brusela Grupo ★

Zamenhoffesto 2019 en Antverpeno

Zamenhoffesto 2019 en Antverpeno

​en la sidejo de Flandra Esperanto Ligo kaj Esperanto Antwerpen La Verda Stelo
Lange Beeldekensstraat 169, 2060 Antwerpen

TUTLANDA ZAMENHOFFESTO en ANTVERPENO​

kun postfesto
Grupo La Verda Stelo el Antverpeno kore bonvenigos vin al la tutbelgia Zamenhoffesto por kune babili, manĝi, eluzi la tutan FEL-libroservon, trinki, kaj ĝui kulturan programon.La Festo okazos en kaj ĉe la sidejo de FEL en Lange Beeldekensstraat 169, Antwerpen, ekde la 10a horo matene ĝis la 18a horo vespere. Kaj poste eblos iom plu festi en la klubejo ĝis .... Ni ankoraŭ ne scias.

Posttagmeze kantos por ni kantistino el Italio
Chiara Raggi en koncerto "Blua Horizonto"

Chiara Raggi estas Itala kantverkistino, aŭtoro, gitaristo kaj komponisto. Ŝi naskiĝis la 30-an de novembro 1981 en Rimini.

Chiara studis muzikon en Supera Instituto pri Muziko "Giovanni Lettimi" de Rimini kaj daŭrigis en Konservatorio de Torino "Giuseppe Verdi". Ŝi fariĝis finalisto ĉe la Nacia Premio Bianca d'Aponte 2018 por la kantaŭtoro.
Ŝi instruas la kantoverkadon en la “Scuola Holden” en Torino.

Por registri siajn tri albumojn en la itala lingvo: Molo 22 (2009), Disordine (2015) kaj Lacrimento (2017) ŝi kunlaboris kun brazilaj kaj usonaj muzikistoj.

Amikeco kun Paola Nigrelli estis la ponto pr lerni Esperanton. Dank’ al tradukoj de Renato Corsetti kaj Gianfranco Molle ŝi faris sian unuan koncerton en Esperanto dum 85-a Nacia Itala Esperanto Kongreso en San Marino en 2018. En 2019 ŝi lanĉis sian unuan albumon en esperanto “Blua horizonto”.
Revuo Kontakto (numero 291 marto 2019) publikigis vastan intervjuon kun ŝi.

Nuntempe Kjara estas regule invitata por prezenti la koncerton en Esperantujo. Unu de tiaj okazoj por konatiĝi kun ŝi estos ŝia vizito al Antverpeno por koncerti dum nia Tutbelgia Zamenhoffesto 2019.

Musklaku sur la jenaj ligiloj por la Aliĝilo kaj la detala programo.