★ Esperantista Brusela Grupo ★

Reageer op reactie

Amarilio Hevia de Carvalho ĉe la Verda Stelo

Amarilio Hevia de Carvalho

Informo el la Verda Stelo

La 13an de Julio, je la 20a horo
Amarilio Hevia de Carvalho, 79-jara brazila ekscentrulo prezentos monologon pri Tiradentes, fidoplena martiro, en la Esperanto-centro, Frankrijklei 140, 2000 Antwerpen. Amarilio jam sukcese prezentis la teatraĵon en plej diversaj lokoj en Brazilo en la portugala kaj en Esperanto. Li ankaŭ prezentos ĝin dum la Universala Kongreso en Hanojo.
La prezentado en Antwerpen estas la nura en nia regiono! Ne maltrafu tiun unikan eblecon. Detalojn pri la prezentado vi trovos en la ĉi kuna aldonaĵo.
La prezentado estas senpaga. Sed ni metos pelvon por libervolaj donacoj por kontribui al la vojaĝkostoj de la artisto.
Se vi antaŭmendas (tel. 0032 (0)3 234 34 00) vi povos manĝi en la klubejo je la 18:30 kaj jam konatiĝi kun la aktoro.
Bonvolu diskonigi tion al la membroj de via klubo kaj al konataj samideanoj.

La estraro de La Verda Stelo.

Reageren

CAPTCHA
Deze vraag is bedoeld om te testen of u een menselijke bezoeker bent en om geautomatiseerde spam-inzendingen te voorkomen.