★ Esperantista Brusela Grupo ★

Répondre au commentaire

Sezonfina Vespermanĝo 2022. Mendoj ĝis 23a Junio

Saluton geamikoj,

Post du jaroj sen sezonfina vespermanĝo, finfine ĉi jare ni denove povas organizi ĝin.
Ĉu vi estas EBGano aŭ ne, egalas, ĉiuj esperantistoj estas bonvenaj kun ties kunul(in)o.
Jen bona okazo por revidi nin unu la alian post tiu damna periodo de KoViMo.

La sezonfina manĝo 2022 okazos mardon la 28an de Junio 2022 je la 18a00 horo.

Ni elektis fruan horon ĉar kelkaj personoj ne ŝatas reveturi hejmen kiam malheliĝas. Plie se la vetero sufiĉe belas, ni povos profiti agrablan vesperon ĉe la teraso, se ne interne.

Restoracio KRITI

Ĉe la greka Restoracio « KRITI » kiun ni jam vizitis en 2014.

• Place de Bethléem - Bethléemplein •
( Chaussée de Forest 112 Vorst steenweg )
1060 St-Gilles/St-Gillis.

Je 800 metroj de la Suda stacidomo.
Plej prokimaj haltejoj
« Bethléem » (tramo 81) je 100 m,
« Suède » (tramoj 81 & 82, busoj 48, 49 & 50) je 600m.

Bonvolu nepre mendi via(j)n loko(j)n plej laste
ĵaŭdon la 23an de Junio ĉe nikolao@esperantobruselo.org

Intertempe ankaŭ ne forgesu la venontajn prelegojn en salono Casablanca 2
(2a etaĝo) ĉe de Pianofabriek, Rue du Fort 35 Fortstraat, 1060 St-Gilles/St-Gillis.

• Mardon la 14an de Junio (18a30) :
Prelego de Kristin Tytgat pri Belarusio

• Mardon la 21an de Junio (18a30) :
Prelego de Bernard-Regis Larue pri « Portugala kaj Mediteranea kartografio en la 16a jc » (5)

Ĝis baldaŭ espereble
Nikolao

Répondre

CAPTCHA
Cette question à pour but de vérifier que vous êtes bien un visiteur humain et de prévenir la soumission automatiser de spam.