★ Esperantista Brusela Grupo ★

FEL Forumo

Inhoud syndiceren
Rektaj informoj de Esperanto-forum
Bijgewerkt: 23 min 46 sec geleden

Mediteranea Esperanto-Semajno 14-21 marto 2026 Val d'Esquières

ma, 15 sep 2025 20:28
Unusemajna Esperanto-staĝo por ĝui la printempon ĉe la mediteranea marbordo en Hotelo Miléade - Les Issambres - Francio de 14a ĝis la 21a de marto 2026.

Retpaĝo kun aliĝilo: https://provenco.esperanto-france.org/2026-03-14-21-Mediteranea-312
Eventa Servo: https://eventaservo.org/e/c4923c
Hotelo: https://www.mileade.com/destinations/mer/les-issambres-val-desquieres/
Kontakto: provence.esperanto@laposte.net

Informilo sube.

Zamenhoffesto 2025 Antverpeno

zo, 14 sep 2025 6:21

ZAMENHOFFESTO okazos en Antverpeno je sabato 13-a de decembro 2025
10:00 - 18:00 (aŭ pli poste...) en Stuivenberg-hospitalo.

Ĉi-jare antverpena klubo La Verda Stelo organizas la tutbelgian Zamenhoffeston. En restaŭrita hospitala salono el 1880, ni flegos vin per bona manĝo, koncerto de Kajto, libroservo kaj vasta ebleco babili kun la aliaj.

En la vespero, por tiuj kiuj volas/povas, ni translokiĝos al nia propra apuda sidejo por pliaj surprizoj kaj etoso!

Kotizo ĝis 13-a de novembro estas € 55 (infanoj ĝis 12j la duono), poste +5€.

Aliĝu ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be (kun nomo, nombro, manĝo vianda/vegetara/vegana);

Aliĝo validas post ĝiro al BE60 9792 1479 3670, nome de La Verda Stelo, Antwerpen

VENU VENU por unika okazaĵo en unika loko !!

Aldonaj informoj venos je https://eventaservo.org/e/LVS-13dec25

LEA, Peer: Prelego

ma, 1 sep 2025 21:21
Ni organizos belegan prelegon. Temo anoncota.

LEA, Peer: Limburga Tago

ma, 1 sep 2025 21:20
La Limburga Tago okazos en Hechtel.
Ni biciklos / promenos ne en la arbaro, sed super la arbaro.

LEA, Peer: Skrablo

ma, 1 sep 2025 21:17
Ni denove ludos la faman ludon skrablon en Esperanto.

LEA, Peer: Ekskurso al Bruselo

ma, 1 sep 2025 21:16
Ni planas viziti la Belgan ĉefurbon. Espereble ni renkontiĝos tie kun Esperantioj ...

LEA, Peer: Filmo

ma, 1 sep 2025 21:13
Ni spektos filmon (subtitolitan) en Esperanto

LEA, Peer: Kvizo

zo, 31 aug 2025 9:58
Ni ludos kvizon pri unikaĵoj, faritan de An Olijslagers

Esperanto kaj Merkatiko

za, 30 aug 2025 20:12

Dum kelkaj jaroj en la gazeto “La Ondo de Esperanto” estis publikigataj artikoloj de Dennis Keefe pri la temo “Esperanto kaj merkatiko”. Entute aperis 14 artikoloj. Ĉiu artikoloj estas legeblaj en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.

Vidu la liston de la publikigitaj artikoloj ĉe https://sezonoj.ru/2025/08/keefe-12/ kaj legu ilin.

Klub-kunveno Kalmthout

wo, 27 aug 2025 21:11
La 18-an de septembro


Dum maksimume dek minutoj  ĉiu partumanto rakontos ion pri sia ferio aŭ pri ajna alia evento. Kutimaj horo (15 h 30) kaj ejo (Heide City, Heidestatiestraat 33, Heide-Kalmthout).

Kluba kunveno Kalmthout

wo, 27 aug 2025 21:04
La 18-an de septembro[/t]


   Dum maksimume dek minutoj  ĉiu partumanto rakontos ion pri sia ferio aŭ pri ajna alia evento. Kutimaj horo (15 h 30) kaj ejo (Heide City, Heidestatiestraat 33, Heide-Kalmthout).

Honderden oude Vlaamse kranten digitaal beschikbaar

di, 26 aug 2025 19:51
Vanaf nu zijn honderden oude Vlaamse kranten digitaal beschikbaar en doorzoekbaar op https://hetarchief.be/met-de-neus-in-de-kranten. Dat is nog maar een deel van wat er ooit gepubliceerd is, maar het biedt toch al vele bijkomende mogelijkheden voor onderzoek naar de geschiedenis van Esperanto in Vlaanderen.

Het zoeksysteem is niet eenvoudig, maar na een kwartier sukkelen begin je toch je weg te vinden. Een idee voor een clubactiviteit? De tekstherkenning is ook niet perfect, hoe ouder hoe minder goed, maar mijn ervaring is toch dat gemiddeld 80-90 % van de gezochte woorden zo gevonden wordt. De gevonden tekst wordt aan de rechterkant van het scherm getoond. Dat is doorlopende tekst, die je eerst in een tekstverwerker wat moet bijwerken om een vlot leesbaar resultaat te krijgen.

Ik heb een test gedaan met zoeken naar 'Esperanto' in kranten van voor 1900. Resultaat: vier vermeldingen in één krant (Gazette van Gent). Twee resultaten waren fout: wat getoond werd was de beurskoers van het aandeel Espérance. De andere twee waren wel interessant.

Paul Kempeneers 1935-2025

za, 23 aug 2025 18:25
Op 20 augustus 2025 overleed dr. Paul Kempeneers in Tienen.

Nu is hij in de regio Tienen vooral bekend als taalkundige, maar als student en aan het begin van zijn beroepsleven was hij ook een vooraanstaand esperantist. (https://eo.wikipedia.org/wiki/Paul_T._C._Kempeneers)

Een uitgebreid artikel verscheen in de regionale editie van Het Nieuwsblad op 22 augustus. Ook de regionale televisie bracht hem in herinnering. (https://www.robtv.be/nieuws/filoloog-en-schrijver-paul-kempeneers-89-uit-tienen-overleden-203156).

En la revuo de Esperanto-Numismaktika Revuo (ENA, 2020-, http://frali.bplaced.net/ena/ena202003.pdf) aperis longa artikolo.

De afscheidsceremonie zal plaatsvinden in de aula van het uitvaartcentrum Rummens te Tienen, op DINSDAG 26 AUGUSTUS 2025 om 11.30.

Novaj retaj kursoj

za, 23 aug 2025 18:07

En septembro, ni lanĉos novajn retajn trimonatajn Esperanto-kursojn por komencantoj (A1) ĝis progresintoj (C1). Vi trovos la liston ĉi tie: https://kursaro.net

Atentu, ke la informoj en la retejo estas en la angla, sed la kursoj mem okazos en Esperanto, krom tiuj por komencantoj.

Du el ili estas por tutkomencantoj. Ni havas ankaŭ konversacian kurson kun Peter Weide (denaska parolanto de Esperanto!) dimanĉe kaj kvizo-kurson bazitan sur la fama libro Robinsono Kruso kun Dennis Keefe, Esperantisto de la jaro 2011!

Por enskribiĝi, simple plenskribu la formularon en la paĝo de la kurso, kiu interesas vin.

Aliĝu nun: https://www.kursaro.net/en/index.html

Vi rajtas partopreni en pluraj kursoj samtempe, sed enskribiĝu nur se vi vere planas ĉeesti regule ĉar la nombro de partoprenantoj estas limigita al ĉirkaŭ 15.

Se vi konas iujn, kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj ŝatus lerni ĝin, estus granda helpo, se vi sciigus al ili pri niaj novaj kursoj por komencantoj.

Het Internationaal Esperanto-Archief

di, 19 aug 2025 10:23
Zie https://archiefpunt.be/archief-in-de-kijker/het-internationaal-esperanto-archief

Zo hoor je het ook eens van een ander...

... en hieraan heeft IEspA meegeschreven (in het kader van een proceduro om Esperanto te laten erkennen als immaterieel cultureel erfgoed):
https://immaterieelerfgoed.be/nl/erfgoederen/esperanto-in-vlaanderen-en-de-internationale-congressen

www.iespa.eu - info@iespa.eu

Re: Forpasis Lucien Giloteaux

di, 24 jun 2025 21:35
Nur nun mi malkovris ke estas kvar generacioj esperantistaj en la familio. La filino Nicole Else, kiu nun loĝas kaj aktivas en Aŭstralio, rakontas pri la familio dum preskaŭ unuhoran podkaston: https://podkasta.net/player.php?id=310&podcast=laboren&page=1&num=44 .

Jen la enkonduko de la podkasto:


La historio de ŝia familio komenciĝis en 1920. Ne, fakte jam antaŭe. Ŝiaj geavoj naskiĝis fine de la 19a jarcento en Prusujo, nuna Germanio. Kion Nicole scias, estas ke Walter von Waldowski, ŝia avo jam instruis Esperanton en 1920, kie li renkontis inter siaj studentoj Margarethe, kiu naskiĝis 2 jarojn post la apero de la unua libro… Kaj ŝi iĝis lia edzino. Kune ili havis tri filinojn: Margaret, Lilli kaj Heidi. Kaj unu el ili iĝis la panjo de Nicole.
La gepatroj de Nicole, Lilli kaj Lucien renkontiĝis dank’ al Esperanto. Teknike, Nicole ne estas denaskulo, ne de siaj gepatroj lernis la lingvon, sed tamen Ŝi asertas, ke ŝi ne memoras tempon sen kapabli paroli Esperanton. Kiom interesa situacio tio estas, ĉu ne?

Ĉu estas personoj en Flandrio kiuj korespondas kun Nicole Else?

Roland Rotsaert

Internacia tago/semajno de arkivoj

ma, 9 jun 2025 10:38
Hodiaŭ estas Internacia Tago de Arkivoj. Jen iom da legaĵo pri ĝi:

- https://esperantio.net/heko/internacia-semajno-pri-arhxivoj-kio-restos-de-ni

- https://www.liberafolio.org/2025/06/09/kiu-respondecas-pri-esperantaj-arhivoj/

Roland Rotsaert, Internacia Esperanto-Arkivo, www.iespa.eu

Re: Drie generaties Witteryck in Brugge

zo, 8 jun 2025 16:42
Fotoj de la prezento de la libro estas je https://drive.google.com/drive/folders/1C4pMU7wjsvHafluPKwVbctIOl2dHgWks?usp=drive_link

De la Wiiteryck-albumo (sen rilato kun la libro) kiun Internacia Esperanto-Arkivo antaŭ nelonge akiris, Albert Claesen faris version in Word en kiu la bildoj kaj klarigaj tekstoj kune, do pli komforte, videblas. Serĉu ĝin je https://vikiflandrio.alcl.be/ | Personoj | Witteryck.

Roland Rotsaert  www.iespa.eu

Kial oni enamiĝas kaj amas,

do, 5 jun 2025 19:40
Sekvavendrede ni bonvenigos Luigi Fraccaroli-n.
 
Li skribas:
 
"Kial oni enamiĝas kaj amas, eble, homoj pridiskutis ekde de la prakomenco. Tion, kio estas para amo inter homoj, esploris filozofoj dum jarmiloj. Sed – kiel oni enamiĝas? Kio okazas en nia cerbo kaj en nia korpo, kiam ni amas alian homon?
Tiu prelego klopodas doni skizan ideon pri la biokemiaj ŝanĝoj okazantaj en ni dum enamiĝo, dum amo kaj dum amoro." ?