★ Esperantista Brusela Grupo ★

Notre objectif est de promouvoir l'espéranto et sa culture à Bruxelles.

PRELEGO-DEBATO de Prof. D-ro Duncan CHARTERS

Kial Prezidento Donald TRUMP?

Venu partopreni la tre interesan prelegon-debaton de Prof. D-ro Duncan CHARTERS en nia kunvenejo Casablanca 2 en de KC De Pianofabriek. Ĉiuj informoj sur la afiŝo.

Bonvolu musklaki por pligrandigi la afiŝon kaj elŝuti ĝin.

KIAL PREZIDENTO DONALD TRUMP?

De la perspektivo de brito loĝanta duonjarcenton en Usono, okazis profundaj sociaj ŝanĝoj en la lando. En la kuniĝo de reagoj al tiuj ŝanĝoj povas troviĝi ŝlosiloj por klarigi la neaŭtaŭvideblan kaj surprizan elekton de netradicia gvidanto por la venontaj kvar jaroj.

Vivresumo de Prof. D-ro Duncan CHARTERS

Duncan Charters profesie instruas la hispanan lingvon, kulturon kaj literaturon, kaj ankaŭ instruisEsperanton dum multaj jaroj, interalie en la usona NASK-programo kaj en Greziljono.

Li estis prezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono kaj de la Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj. Brito, li magistriĝis pri la franca kaj hispana lingvoj ĉe la Universitato de Cambridge kie li aktivis pri Esperanto kaj redaktis la revuon “Kial Ne?” de la Junularo Esperantista Brita. Post elmigro al Usono li doktoriĝis pri la hispana lingvo, kulturo, literaturo, historio kaj pedagogio ĉe la Universitato de Indiana. Li krome servis kiel prezidanto de AAIE (Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto) kaj de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (nun Esperanto-USA). De 1974 li estas profesoro pri lingvoj kaj kulturoj, kaj katedra profesoro pri humanismaj studoj, ĉe la universitata Kolegio Principia en Elsah (Ilinojso).

Duncan Charters esploras pri lingvoinstruado inkluzive la historion de la instruado de Esperanto. Li kontribuis multfoje pri pedagogiaj temoj por la instruado de Esperanto en konferencoj kaj revuoj. Li servas kiel nacia program-aprezisto de ACTFL-CAEP por universitataj programoj celantaj eduki novajn lingvoinstruistojn. Li loĝas en historie registrita domo en Elsah kun sia kolegino kaj edzino Cecily Lee, kiu ankaŭ partoprenas en Esperanto-agado. Li estas membro de la Akademio de Esperanto.

ZamFesto 2015

Ni rizervis je sabato la 12an de Decembro 2015 por nia Zam-Festo (± 11:30-18:00) la Salonon Zabriskie Point kiu situas ĉe la etaĝo - 1 (kun lifto) de la KC De Pianofabriek,Rue du Fort 35 Fortstraat - 1060 Bruxelles-Brussel

Je 250m de la tramstacio «Parvis de Saint-Gilles/Sint-Gillisvoorplein» : tramoj 3, 4 kaj 51.

Ĉi-jare post nia kutima bonega bufedo ni havos distran programon kun interalie la fama kantisto Getch Gaëtano kiu kantos siajn kantojn jam tradukitajn en Esperanton, Laŭrenzo kaj sia gitaro, Samy ĉe piano, skeĉoj, kantoj, tombolo, ktp…

Se vi havas premio(j)n por la tombolo, bonvolu alporti ĝin/ilin. Notu ankaŭ ke la libroservo de FEL kiel kutime ĉeestos, dank'al Gerd kaj Nicky. Do, se vi volas antaŭmendi aferojn kaj kolekti ilin en Bruselo? Jen bona okazo !

Visite du cœur historique de LIÈGE

Centro de Lieĝo

Dimanche 14 Septembre 2014
APE et le groupe espérantiste de Liège
vous invite à visiter

Le cœur historique de LIÈGE

Guidage grâce à des espérantistes locaux
Rendez-vous à 11 heures,
à l'entrée du Palais des Princes-Évêques
Visite remarquable en cette Journée du Patrimoine !
Pause déjeuner dans un restaurant agréable.

Inscription désirée

Plus d'informations ?
Contactez Catherine Royaux
• par téléphone, +32 (0)10 451 921 ou
• par message, cat.royaux(@)netcourrier.com

Agadoj en Majo, Junio kaj …

la 28an de Majo :
Prelego de Valère Doumont pri "Kion proponi ene de Esperanto-movado al adoleskantoj?"
Ekde unu jaro kaj duono, kelkaj adoleskantoj kuniĝas regule por skoltumi. 15 partoprenantoj, pli ol 10 semajnfinoj kaj unu tutsemajna tendumado...

Kristin Tytgat kun polara urso en UK Islando

Valère Doumont rakontos al vi iliajn aventurojn kaj respondos al viaj demandoj.

la 11an de Junio :
Prelego de Kristin TYTGAT pri “Vintra naĝado: ĉu nur por ursoj?”
“Mi estas membro de la naĝ- kaj sportklubo “Polaraj ursoj de Deurne” kiu celas progresigi la vintran naĝadon en la naturo.
Ni naĝas en ekologia naĝbaseno en la parko Boekenberg en Antverpeno.
Se vi volas scii kial ni faras tion, mi tre kore invitas vin al mia prelego.”

la 25an de Junio je la 18a30 :
Sezonfina vespermanĝo ĉe « Kriti»,
greka restoracio sur la ĉarma placo de Betlehemo.
Tramo 81-83 Haltejo : Bethléhem aŭ 11 minutoj piede de la Suda stacidomo. Parkejo vespere senpaga.
KRITI Chaussée de Forest 112 Vorstlaan - 1060 Bruselo
En la karto ankaŭ obteneblaj estas vegetaraj pladoj.
Se oni antaŭmendas ankaŭ veganaj pladoj estas haveblaj : interalie vegana Musako
Bonvolu nepre aliĝi ĉe Nikolao kaj sciigi vian pladotipan preferon.

Dum la monato Julio:
Kiel kutime nun de kelkaj jaroj, la kunvenoj daŭrigos en Julio nur kiel babilrondo.
la 10an de Septembro :
Unua kurso/kunveno de la nova sezono. Novuloj, bonvolu kontakti nin antaŭ ol veni.


GRAVA NOTO :
La personoj kiuj ne jam estas sur la listo por eniri nian klubejon kaj kiuj volas partopreni tiun prelegon, nepre devas komuniki al Nikolao ( nikolao ĉe esperantobruselo.org ) siajn nomon, ŝtatanecon kaj n-ron de identigilo plej laste lundon vespere.

Nikolao
Prezidanto

L'espéranto, langue d'avenir ? Sean O'Riain en «La Fonderie»

Dimanĉon, la 27an de Aprilo 2014 je la 15a horo

Kadre de Ekspozicio pri « Vies de zinc » (Vivoj de zinko) en « La Fonderie », pri portretoj de laborintoj kaj entreprenobildoj kiu okazos de la 31 de Januaro ĝis la 25a de Majo 2014,
Sean O'Rian, Prezidanto de EEU, faros prelegon pri Esperanto kaj ties tiama uzo en Neŭtrala Moresto.La ideo de komuna lingvo restas aktuala, interalie en Eŭropa Unio kun ĝiaj 24 ofialaj lingvoj. Kio pri Esperanto hodiaŭ ?

EBGa FESTO la 1an de Marto 2014

EBGa-Festo (2).jpg

Por pli da detaloj pri nia EBGa Festo bonvolu musklaki la bildon ĉi dekstre

EBG malĝojas anonci la forpason de Hélène FALK-BRACKE

Kun bedaŭro, ni eksciis pri la ĵusa forpaso de nia samideanino el Bruselo

Hélène Falk-Bracke

Se vi deziras akompani ŝin por ŝia lasta vojaĝo,
la kremacio okazos merkredon la 10an de Julio je la 9a
en la Kremaciejo de Uccle-Ukkel.

Ni sincere kondolencas al la familianoj.

La klubanoj de EBG

Eskapadoj en Bruselo kaj Esperanto-Kafejo

Vizito bierfarejo + Esperanto-Kafejo

La 2an de Februaro 2013

Je la 12:45 Bierfarejo CANTILLON - Gheudestraat, 56 — 1070 Bruselo
Ekde 16:30 Esperant-Kafejo : Taverno Greenwich - 7 Kartuizerstraat — 1000 Bruselo

Zam-Festo à Bruxelles le 15 décembre

Pour notre Zam-Festo, nous avons réservé pour le 15 décembre (± 11h30 -18hoo).

Bonne quiche de chez Kamilou

la Cafétaria "Kamilou"

qui propose un large éventail de délicieux plats biologiques ou issus de produits du commerce équitable.
Elle se situe à l'intérieur de
Mondo-B (Maison pour le développement durable)
à 300 m de la station de metro Porte de Namur.

Cafétaria Kamilou

Rue d'Edimbourg 26
1050 Bruxelles

Nous accueillerons la fameuse chanteuse NIKOLIN, qui sera accompagné par Laŭrenzo et sa guitare.

Si vous avez un ou plusieurs lots pour notre tombola, apportez-le(s). D'avance merci!

Réunions et cours à partir du 12 septembre

Déjà la fin des vacances.
Et donc, dès le 12 septembre , nous reprendrons nos réunions et cours hebdomadaires.

Comme d'habitude, ils auront lieux chaque mercredi de 18h30 à 20h00 au premier étage du Bâtiment de la Commission Européenne, Rue Van Maerlant 2 (au coin de la rue Belliard), à 1000 Bruxelles
http://goo.gl/maps/geize

Vous trouverez les dates des réunions/cours (sur fond rouge) et conférences (sur fond bleu) dans le menu de gauche. Cliquez sur le texte pour obtenir plus d'infos.

Syndiquer le contenu