★ Esperantista Brusela Grupo ★

FEL Forumo

Syndiquer le contenu
Rektaj informoj de Esperanto-forum
Mis à jour : il y a 2 heures 38 min

Re: Oktober: een drukke erfgoedmaand

mer, 26 août 2026 12:38
Het programma van Leve immaterieel erfgoed! op zaterdag 17 oktober staat op https://werkplaatsimmaterieelerfgoed.cmail20.com/t/j-e-yhlhwdk-hihrvykly-yh/





New Studies on Esperanto, Internationalism and Global Languages

sam, 22 août 2026 14:36
Lastatempe abundas longaj artikoloj pri Esperanto en anglalingvaj gazetoj kaj revuoj. Jen lastaj trovajoj:
https://academic.oup.com/ehr/article/140/607/1486/8471508?login=false
kaj
https://www.uib.no/en/foremployees/178683/momentum-delegate-marcus-colla

Vanaf september: wekelijkse online Esperanto-cursussen

ven, 21 août 2026 6:44
In september starten opnieuw wekelijkse online Esperanto-cursussen voor verschillende niveaus (één uur per week gedurende drie maanden, groepen van maximum 15 personen). Detailinformatie in meerdere talen (niet in het Nederlands) staat op https://www.kursaro.net/en/index.html.

Het is een initiatief van de Londense Esperantoclub en de voertaal is Engels, behalve één cursus voor beginners die volledig in het Esperanto gegeven wordt. Lesgevers zijn bekende figuren uit de Esperantowereld, o.m. Anna Löwenstein en Dennis Keefe.

Re: Graz, UK 2026

mar, 4 août 2026 13:17
La ĉiutaga kongresa kuriero estas elŝutebla je uk.esperanto.net/2026/kuriero

400000 nederlandlingvaj frazoj tradukitaj al Esperanto

sam, 1 août 2026 6:14

En la populara retejo Tatoeba nun aldoniĝis la 400000a nederlandlingva frazo. Por vidi la frazkolekton kaj por vidi tuj la tradukon en Esperanto, iru al

https://tatoeba.org/eo/sentences/show_all_in/nld/epo

Tatoeba aŭ Projekto Tatoeba, kies nomo devenas de la japana lingvo kaj signifas "ekzemple", estas kunlabora projekto celanta kolekti multajn frazojn tradukitajn en diversajn lingvojn.

La retejo kolektis ankaŭ multajn frazojn el Monato, kun traduko al diversaj lingvoj, speciale kun aktuala enhavo.


De Haan, BNLK 2026

mer, 29 juill. 2026 13:51
Beneluksa Kongreso ĉe la Belga maro.

Graz, UK 2026

mer, 29 juill. 2026 13:45
111-a UK en Graz

Longa artikolo pri UK en The Guardian

mar, 28 juill. 2026 10:50
Okaze de la UK hodiaŭ aperis longa artikolo pri Esperanto en gazeto The Guardian, tamen kun iom stranga titolo "Nudists, peaciks and freeloading travellers: the people keeping the Esperanto dream alive".

Legu ĝin je  https://www.theguardian.com/news/ng-interactive/2026/jul/28/nudists-peaceniks-freeloading-travellers-esperanto

Ankaŭ interesa artikolo (malnova):   https://www.theguardian.com/news/2018/jul/27/english-language-global-dominance

Interesa artikolo pri Esperanto en angla lingvo

ven, 17 juill. 2026 14:27
Oni atentigis min pri interesa artikolo en angla lingvo, ĵus verkita de juna ĵurnalistino Anna Lavrukhina: https://www.trillmag.com/culture/esperanto-culture-a-union-for-humanity/. Ĝi bone informas pri ĉiuj aspektoj de Esperanto. Leginda kaj distribuinda teksto por personoj kiuj komprenas la anglan!

Mi sube aldonas pdf-version.

Roland Rotsaert

PS: Ĉu la Griza Leono kiu reagis povus esti Leo De Cooman?

La malbona reputacio de Monato

ven, 17 juill. 2026 7:01

Ni ricevis la sciigon, ke la abonantoj de la bita versio de Monato, kiuj havas retadreson ĉe Hotmail aŭ ĉe Outlook ne ricevis informon pri la apero de la aŭgusta-septembra numero. La klarigo estis „blocked for bad reputation”.

Nu, la abonantoj kompreneble ne devas atendi apartan sciigon de Monato kaj simple povas preni sian numeron ĉiun 15an de la monato de la Monato-servilo. Ni tamen rekomendas al tiuj abonantoj akiri retadreson ĉe fidinda retperanto, ekzemple ĉe la eŭropa Proton (mail.proton.me) kaj forlasi sian malnovan adreson kun malbona reputacio.

Tabulludoj

dim, 12 juill. 2026 4:38
Saluton homoj,
Jen bona dumtaga evento ĉi-merkrede la 15an de julio en Lange Beeldekensstraat 169 Antwerpen inter la 13a kaj la 17a horo.
Ankaŭ por viaj ne-Esperantistaj amikoj, infanoj, genevoj kaj genepoj.

 
[Nederlands: onderaan]  Ni ludu (klasikan) tabulludon denove, sen ekranoj. Sentu vin libera alporti vian plej ŝatatan tabulludon. Ni ankaŭ havas kelkajn ludojn en stoko. Infanoj sub 12 jaroj estas bonvenaj sub superrigardo. (Ni ne estas infanĝardeno. ) Simple vizitu nin inter la 13a kaj la 17a horo, kiam ajn vi deziras. Ankaŭ ne-esperantistoj bonvenas - la posttagmezo estas malfermita al ĉiuj!
 ________________________________________________________________________
  Laten we nog eens een (klassiek) bordspel spelen, zonder schermpjes. Breng gerust je favoriete gezelschapsspel mee. We hebben ook enkele spellen in voorraad. Kinderen onder de 12 jaar zijn welkom onder begeleiding. (We zijn geen kinderopvang. ) Kom gewoon langs tussen 13 en 17 uur, wanneer het past. Er kan gespeeld worden in het Nederlands of het Esperanto.

LA SVISAJ ESPERANTO-TAGOJ

jeu, 9 juill. 2026 4:53

La urbo La Chaux-de-Fonds fariĝos en 2027 la Unua Svisa Kultura Ĉefurbo. Okaze de tio la Estraro de Svisa Esperanto-Societo (SES) decidis organizi 4-tagan internacian kunvenon:

LA SVISAJ ESPERANTO-TAGOJ

Por pliaj informoj: https://eventaservo.org/e/550036

La Estraro de SES antaŭĝojas akcepti vin en la ĵurasa urbo La Chaux-de-Fonds en majo 2027.


Elkore salutas


Mireille Grosjean, kun-prezidanto de SES