★ Esperantista Brusela Grupo ★

La kursoj kaj kunvenoj rekomenciĝos la 14an de Septembro 2021

Atentu ekde tiu ĉi sezono la kursoj kaj kunvenoj okazos ĉiujn mardojn vespere, de la 18:30 ĝis la 20:00.


La kurso por komencantoj denove okazos virtuale
per la programo Zoom kiu estas libere elŝutebla tie https://zoom.us/. La kursanoj ricevos ligilon por konektiĝi.
NB : La programo ekzistas por komputiloj, tabulkomputiloj kaj kaj saĝtelefonoj (Apple aŭ Android)

Male la paroligaj klub-kunvenoj / prelegoj re-okazos fizike mardon vespere je la 18:30 horo en la salono Casablanca de la Komunuma Centro « De Pianofabriek », Rue du fort 35 Fortstraat, 1060 St-Gilles/St-Gillis (vidu planon), je piedira distanco de la subtera tram-stacio « Parvis de St-Gilles/St-Gillisvoorplein », ĉiun mardon ekster la feriaj periodoj.

Kiam?


La unua kurssesio por komencantoj komenciĝas ĉijare
mardon la 14an de Septembro 2021 ĝis la 18a de Januaro 2022,
la dua de la 25a de Januaro 2022 ĝis la 30a de Majo 2022, sed ĉiam ja eblas aliĝi en kuro.
Do, ne hezitu!

Kiel?


Por anonci vian venon aŭ havi pli da informoj, bonvolu kontakti Françoise Pellegrin retpoŝte: fransuaz –ĉe– esperantobruselo.org

Kiom?


20 €/25 € per kurssesio (um-15 kursoj).