★ Esperantista Brusela Grupo ★

Prelego de Kristin TYTGAT pri Interkultura Komunikado

Merkredon la 6an de Novembro

je la 18a30 en nia kunvenejo.

Kristin Tytgat

“Ĉu mi bone komprenas vin?”

Konsiloj por klare kaj efike komuniki en Esperanto

Sukcese komuniki kun ĉiuj esperantistoj de la mondo ne estas facila tasko, eĉ se ni ĉiuj parolas komunan lingvon.

Ĉar la alia persono en la konversacio eble venas el por vi tute ne konata kulturo, li aù ŝi povas reagi strange al via mesaĝo kaj povas kompreni vin en tute alia maniero.

Dum mia prezento mi uzos iujn konkretajn ekzemplojn kaj provos trovi kelkajn ĝeneralajn konsilojn, kiuj helpos pli klare kaj efike komuniki.

Kristin Tytgat

GRAVA NOTO :
La personoj kiuj ne jam estas sur la listo por eniri nian klubejo kaj kiuj volas partopreni iun tiean agadon (kiel kunvenon, kurson, prelegon, …) nepre devas komuniki al Nikolao ( nikolao ĉe esperantobruselo.org ) siajn nomon, ŝtatanecon kaj n-ron de identigilo plej laste la antaŭan dimanĉon antaŭ la okazaĵo.

Nikolao