★ Esperantista Brusela Grupo ★

Respondi al komento

TUTBELGA ZAMFESTO 2017 EN BRUSELO

Portugala banderolo

Karaj amikoj, EBG, la Klubo de Bruselo invitas vin partopreni sian Belgan Zamfeston kiu okazos sabaton la 16an de Decembro 2017 (± 11:30-17:00) en la Salono Zabriskie Point kiu situas ĉe la etaĝo —1 (atingebla per lifto) de la KC De Pianofabriek.

Je 250m de la tramstacio «Parvis de Saint-Gilles/Sint-Gillisvoorplein» : tramoj 3, 4 kaj 51.
Vidu la mapon
https://www.google.com/maps/d/edit?mid=zL2Z1nddADDE.klA_gVqxwO4E&usp=sha...
De Pianofabriek, Rue du Fort 35 Fortstraat - 1060 Bruxelles-Brussel
La ĉijara Zamfesto temos pri Potugalio, gastigonta lando de la venonta Universala Kongreso de Esperanto kiu okazos en Lisbono.
La klubo de Bruselo bonvenigos vin per portugala aperitivo kiu estos sekvata de bona portugala manĝo (supo, varmaj pladoj kaj deserto) (20,00 €).
Poste ni havos distran programon kun interalie impona Grupo de tradiciaj dancistoj, prelego pri la tre sukcesa somertendumejo de la Verdaj Skoltoj, tombolo, ktp…
Bonvolu prefere vesti vin kun koloroj rilataj al tiuj de Portugalio t.e. verdo-ruĝo aŭ tipe Portugalaj vestaĵoj.
Se vi havas premio(j)n por la tombolo, bonvolu alporti ĝin/ilin.

Notu ankaŭ ke la libroservo de FEL kiel kutime ĉeestos. Do, se vi volas antaŭmendi aferojn kaj kolekti ilin en Bruselo, aŭ vidi libron ? Jen bona okazo !
Iru sur la retpaĝon www.retbutiko.net (aŭ sendu mesaĝon al butiko@fel.esperanto.be ) kaj metu la volatan libron en la korbon. Skribu ĉe la fino de la mendo: “peto konsiderinda : ZAMFESTO”.


LA ALIĜA PERIODO ESTAS NUN FERMATA


Ni ja esperas vidi vin dum tiu ZAMFESTO.
Ĝis baldaŭ
La EBGa teamo

Respondu

La enhavo de ĉi tiu kampo restos privata kaj ne montriĝos publike.
CAPTCHA
Tiu demando celas testi ĉu vi ja estas homa vizitanto kaj malhelpi aŭtomatan spaman submeton.