★ Esperantista Brusela Grupo ★

Grekaj vortoj en Esperanto

GREKAJ VORTOJ EN ESPERANTO


Fine de 2002 Mireille Corobu metis en interreta forumo demandon, kiu ofte leviĝas, kiam oni prezentas Esperanton al grekoj, nome ĉu en ĝia vortprovizo troviĝas grekaj vortoj, kaj kiom multaj. La respondo al la unua parto estas klare jesa - oni pensu nur pri «kaj»; al la dua parto tamen oni ne povas respondi per simpla cifero, eĉ proksimuma, kaj el la sekvanta analizo evidentiĝos kial ne :


1. Ekzistas en Esperanto amasego da vortoj kiujn kreis modernaj (t.e. renesancaj kaj postaj) kleruloj, ĉu en la de ili uzata ĝis antaŭ 150 jaroj latina, ĉu en la modernaj fontlingvoj de Esperanto mem (t.e. en la franca, germana, angla ktp.) surbaze de grekaj radikoj, sed kiuj ne jam ekzistis en la greka (kvankam ili plej ofte estis poste alprenitaj ankaŭ en ĝin). Mi pensas pri vortoj kiel "termometro" (el la grekaj θερμός = varma kaj μέτρον = mezurilo), "mikrobo" (gr. μικρός = malgranda + βίος = vivo), gramofono (gr. γραμμή = linio + φωνή = voĉo) k.s. Kreado de tiaj vortoj daŭras ĝis nun, kvankam plej ofte surbaze de vorteroj jam uzataj en la internacia scienc-teknika terminaro: ekz. pri la vortoj "magnetoskopo" aŭ "falokratio" oni povas argumenti ke ili estis faritaj ne rekte el la grekaj vortoj μαγνήτης = magneto kaj σκοπέω = rigardi, aŭ φαλλός = faluso kaj κράτος = regpotenco, sed el la jam antaŭe pruntitaj vortoj "magneto" kaj "faluso" kaj el la internacie konataj vorteroj "skop-" (de teleskopo, mikroskopo k.s.) kaj "krati-" (de "demokratio", "aristokratio" k.s.).

La "ekstera" limo de tiu vortoklaso estas iom malpreciza: ja preskaŭ ĉiuj tiaj vortoj estas enlaseblaj en Esperanton konforme al la "dekkvina regulo". En la komuna (nefaka) lingvo sentiĝas ia rezistemo kontraŭ tiu inundo: neniu diras "oftalmologo", kie simpla "okulisto" sufiĉas. Sed ĉu iu diras "renisto" anstataŭ "nefrologo"? Kaj kion fari pri "otorinolaringologo" - ĉu "nazorelgorĝisto"? (Skribinte tion, mi tuj ekaŭdis voĉon en la kapo dirantan «kial ne?»). En la faka lingvo, la inundo de grekdevenaj terminoj ŝajnas neevitebla; ankaŭ tiuj naciaj lingvoj, kiel la germana aŭ la nederlanda, kiuj komence provis rezisti, dirante ekzemple "Sauerstoff" aŭ "Wasserstoff" anstataŭ oksigeno kaj hidrogeno, tamen cedis antaŭ "Oxyd" aŭ "Hydrogenation"...

Se kalkuli ĉiujn tiujn vortojn kiel "devenantajn el la greka", tiam la procento de grekdevenaj vortoj en Esperanto certe montriĝos tre granda. Estas tamen diferenco inter la "grekeco" de vorto kiel "hidrogeno" (cetere misformita; ĝi devintus esti "hidrogono", kio ja signifas "akvo-naskanto", dum "hidrogeno" signifas laŭvorte "naskita el akvo"; sed Lavoisier ne scipovis la grekan ĝis tia nivelo de subtileco, kaj ŝarĝis la francan per tuta familio da simile misformitaj vortoj, "pathogène", "cancérigène", "électrogène", k.s.) kaj de vorto kiel "kaj"...


2. Duan klason da grekdevenaj vortoj konsistigas tiuj, kiujn la latina aŭ la modernaj fontlingvoj de Esperanto prunteprenis el la greka, kie ili jam ekzistis, ĉu en la sama senco, ĉu en senco pli vasta aŭ pli "komunuza". Mi pensas pri vortoj kiel "liro" (=la muzikinstrumento, el kiu devenas - jam en la greka - la adjektivo "lirika"), "poeto" ("poemo", "poezio"...), "dramo", "teatro", "filozof(i)o", "geometr(i)o", "kubo" (origine signifanta "ĵetkubo", sed akirinta jam en la greka sian geometrian sencon), "sfero" (origine = "pilko"), "akso" (origine ""akso de rado") k.s.

Ene de ĉi tiu klaso oni povas distingi subklasojn:

a. Vortoj esprimantaj specife grekajn nociojn : ciklopo, centaŭro, muzo, draĥmo, obolo, hekatombo...

b. Vortoj konscie kreitaj (aŭ konscie prenitaj el la popola lingvo kaj ekuzitaj en specifa scienca aŭ filozofia senco) de grekaj pensuloj, kaj poste enprenitaj en la latinan, kaj (tra ĝi kaj la modernaj fontlingvoj) en speranton. Temas ĉefe pri terminoj filozofiaj, filologiaj, astronomiaj aŭ geometriaj : harmonio, fenomeno, hipostazo - epiteto, perifrazo, idilio - eklipso, planedo, kometo - centro, poligono, parabolo...

[Parenteze pri ĉi lasta vorto: en la modernaj eŭropaj lingvoj ĝi estas uzata en du sencoj ŝajne tute senrilataj, nome (1) religi-instrua fablo, de Jesuo mem aŭ laŭ lia modelo, kaj (2) speco de koniko (el kio venas la senco verŝajne plej ofta en la nuntempa ĉiutaga franca, t.e. "satelita anteno"; mi povas imagi junan kateĥizaton demandanta la pastron ĉu Jesuo predikis televide!). La origina senco de la greka vorto estis "apudmeto", "komparo", el kio venas tute nature la religia senco; la geometria senco klarigeblas el tio, ke se oni difinas koordinatojn laŭ la granda akso de koniko kaj la tanĝanto je ties pinto, ĉe parabolo y*y egalas a*x, dum ĉe elipso aŭ hiperbolo (greke ="manko" resp. "troo", kp. la retorikan sencon de la samaj vortoj) ĝi estas malpli resp. pli granda. Cetere, ankaŭ "parolo" devenas - tra la franca - de la sama greka vorto!]


c. Vortoj komunuzaj, enprenitaj de la greka en la latinan kaj tra ĝi kaj la modernaj fontlingvoj en Esperanton, kune kun la koncerna nocio : leono, disko, horo, aero(!), eĥo, purpura, muziko, tragedio/tragika, komedio/komika, heroo, teatro, dramo...


d. Vortoj esprimantaj specife kristanajn nociojn kaj transprenitaj de la aliaj eŭropaj lingvoj kune kun kristanismo : evangelio, eklezio (origine ="asembleo"), anĝelo, bapti, apostolo, episkopo (origine ="superrigardanto" - la dua elemento estas la sama kiel en "teleskopo"), martiro (origine ="atestanto"), eŭkaristio (origine ="dankesprimo"), monaĥo (origine ="solulo"), ortodoksa (origine ="ĝustopinia"), katolika (origine ="universala"), herezo ... kaj kompreneble, ankaŭ la vorto "Kristo" mem (origine ="ŝmirito, sanktoleŭmito").


3. Ekzistas kelkaj - malmultaj - vortoj de hindeŭropa deveno, kiuj pro tio (kaj ne pro reciproka prunto) aperas kaj en la greka kaj en la latina, germana aŭ rusa/pola, tiel ke oni ne povas diri el kiu unopa lingvo ili estis prenitaj en Esperanton. La plej evidenta ekzemplo estas la numeraloj : ĉu "du", "tri", "ok" kaj "dek" devenas de la grekaj "δύο, τρία, οκτώ, δέκα", aŭ de la latinaj "duo, tria, octo, decem" - se ne mencii ankaŭ la rusan "три"? Demando stulta, se tiel metita : Zamenhof evidente profitis tiun antaŭekzistantan similecon, kaj elektis siajn formojn konforme al ĝi. Same okazas pri "nun", trovebla samforme en la greka, sed ankaŭ en la latina (nunc) kaj en la germana (nun); pri "mi", trovebla en tre simila formo en verŝajne ĉiuj hindeŭropaj lingvoj; pri "en", trovebla samforme (νυν) en la greka, sed ankaŭ en la franca, kaj en tre simila formo ("in") en la latina, angla kaj germana; pri "patro", identa ("πατήρ, pater") kaj en la greka kaj en la latina; pri "dekstra", kiun Zamenhof evidente prenis el la latina "dexter", sed kiu ekzistas en la greka en la formoj δεξιός kaj (arĥaisme kaj malofte) δεξιτερός; pri "plata", parenca al la greka πλατύς (= larĝa); pri "bovo", parenca al la greka βους (kaj, nekredeble, al la germana "Kuh" = angla "cow" - sed tio estas alia rakonto...), sed fakte prenita el la samfamilia latina "bos", gen. "bovis"; kaj pri pluraj aliaj.


4. Krom tiuj klasoj da vortoj grekdevenaj sed (eŭrope) "internaciaj", ekzistas ankaŭ kelkaj radikoj verŝajne pruntitaj rekte el la greka, sed ili estas tre malmultaj. Sen vortaro ĉemane (mi verkis ĉi tion dum ferio en somerumejo), mi povas tuj pensi pri jenaj :

  • kaj [identa forme kaj sence en la klasika greka]
  • osto [greke οστέον/οστούν]
  • hepato [greke ήπαρ, genitivo ήπατος, kun komenca (ekde 1982 ne plu skribata, kaj de 2000 jaroj ne plu prononcata) h; "hepatito" estas internacia vorto, sed laŭ mia scio, nur en la greka oni nomas la organon per tiu sama radiko]
  • histo [greke ιστός, same kun komenca h; ankaŭ ĉi-kaze, derivaĵoj (histologio, histamino) ekzistas internacie, sed la radikvorto mem ne estas uzata ekster la greka]
  • mjelo [greke μυελός, kiu signifas kaj "spina cerbo" kaj "ostocerbo", laŭ la lingvouzo rekomendata de Zamenhof sed tro kontraŭa al lingvokutimoj de modernuloj, por kiuj "cerbo" estas unualoke organo de pensado, kaj nur akcesore manĝebla molaĵo ene de la kranio]
  • orta [greka adjektivo, origine signifanta "rekte staranta", sed uzata en geometrio en la senco de "orta angulo"; derivaĵoj (fr. orthogonal, orthonormal) ekzistas internacie, sed la radikvorto mem estas uzata en tiu senco nur en la greka kaj en Esperanto, kie ĝi oportune solvas la problemon de la dusenca franca "droit", angla "right" ktp.]
  • eposo [ankaŭ ĉi-kaze, derivaĵoj abundas internacie, sed la radikvorto mem estas malmulte uzata ekster la greka]
  • etoso [greke ήθος = moro - "etiko" devenas de ĝi - sed mi ne scias kiu lanĉis ĝin en Esperanto, kie ĝi tre prosperis en senco, kiun en aliaj lingvoj oni esprimas per metafora uzo de "atmosfero"]
  • iĥtiokolo [greke ιχθυόκολλα = fiŝgluo - kie Zamenhof trovis tiun vorton, mi ne scias, sed ĝi estas Fundamenta]
  • pri [la prepozicio; ekzistas samsona prepozicio en la rusa, sed la senco de la esperanta "pri" pli kongruas kun la greka περί = "ĉirkaŭ, koncerne". Male, nura hazardo estas la koincido de "po" kun unu el la sencoj de la greka από; tiu ĉi uzo de από ne estas antikva, kaj Zamenhof certe ne sciis pri ĝi, dum la rusa prepozicio по havas ankaŭ tiun sencon.]
  • -id- [la prefikso; ekzistas forme kaj sence identa sufikso en la greka; "Nereidoj", ekzemple, estis en mitologio la filinoj de Nereo, "Atreidoj" la filoj kaj prafiloj de Atreo, ktp.]
  • -ej- [la prefikso; ekzistas forme kaj sence identa sufikso en la greka, ekz. Ασκληπιείον = "kultejo de Asklepios, dio de kuracarto", aŭ Μαυσωλείον = "monumenta tombo de Maŭsolos, tirano de Halikarnaso", kaj metafore, ĉia maŭzoleo; tamen oni ne forgesu pri la samsignifa germana sufikso -ei, kiel en la vortoj Putzerei aŭ Konditorei.]

Oni povus mencii ankaŭ la sufiksojn -ist-, -ism-, -eg- kaj -er-; sed la du unuaj, kvankam sendube grekdevenaj, estas tute internaciaj, kaj koncerne la du aliajn mi forte dubas pri ilia rilato konjektata de Stamatiadis) kun la grekaj vortoj μέγας (=granda) kaj μέρος (=parto). Se paroli pri sufiksoj, la plurala -j estas sendube inspiritaj el la greka, ĉar -oj kaj -aj estas tre oftaj pluralaj finaĵoj en tiu lingvo (αι καλαί κόραι = la belaj knabinoj, οι αγαθοί άνθρωποι = la bonaj homoj). -n estas ankaŭ tre ofta akuzativa (singulara) finaĵo (την καλήν κόρην = la belan knabinon, τον αγαθόν άνθρωπον = la bonan homon), sed ĝian elekton en Esperanto sendube influis apoge ankaŭ ĝia ekzisto en la germana ("den guten Kameraden" k.s.). Kontraŭe, la participaj -nt- kaj -t- partenas al klaso 3 : ili troveblas kaj en la greka, kaj en la latina, kaj en la germana.


5. Laste, oni povas mencii la nemalmultajn proprajn nomojn grekdevenajn - ne nur la strikte grekajn, kiel Ateno, Sparto, Homero, Platono (kiuj tamen estas esenca parto de la lingvo - kp. "spartaj vivkondiĉoj", "platona amo" k.s.), sed ankaŭ aliajn, pri kiuj oni ne tuj suspektus grekan originon : Eŭropo, Azio, ("Afriko", male, estas latindevena), Egipt(uj)o, Etiop(i)o, Libio - Andreo, Petro (sed ne "Paŭlo", latindevena), Georgo, Timoteo, Agata, Dorotea, Eŭlalia...


Kiom da grekdevenaj vortoj enestas do en Esperanto? Nu, multegaj, se kunkalkuli ankaŭ la modernajn internaciajn kreaĵojn, kiel "magnetoskopo" aŭ "skizofrena"; se tamen oni limigas sin al tiuj vortoj, kiujn Esperanto certe ĉerpis rekte kaj ne tra la aliaj fontlingvoj el la greka, tre malmultaj (inter la Fundamentaj vortoj, verŝajne nur "kaj", "osto", "hepato" kaj, iom surprize, "iĥtiokolo").


Ni aldonu kvazaŭŝerce, ke grekdevenaj vortoj tiel abundas en la vortaroj de okcidenteŭropaj lingvoj, ke oni povas kunmeti tutajn paragrafojn per nur tiaj vortoj (plus, kompreneble, artikoloj, prepozicioj kaj similaj "gramatikaj" vortoj el la koncerna lingvo). En Esperanto, pro nia rezistemo al la inundo de "internaciaj" vortoj, tio estus iom malpli facila, sed amuzajn ekzemplojn oni povas trovi angalingve en http://users.hol.gr/~posi/zolotas.htm
(alparolo de Xenophon Zolotas, tiama Mastro de la Centra Banko de Greklando, antaŭ la Internacia Mona Fonduso), kaj franclingve en la libro "Langues sans Frontières" de Georges Kersaudy.

Angelos TSIRIMOKOS, julio 2003