★ Esperantista Brusela Grupo ★

URĜA PETO : Rekonstruo de bazlernejo en Sarawe (TZ)

Karaj samideanoj,

Suba terura novaĝo atingis min hieraŭ.
Bonvolu legi ĉion sube.

Pripensante ke ni ĉiuj volas tuj helpi "ripari" kio estas "riparebla", kaj tiel konsoli ankaŭ tiujn, kiuj "perdis" karulinojn, , mi trasendas al vi tiujn mesaĝojn.
Ankaŭ tio estas tasko de sekretario.

Mi Esperas ke vi rondsendos tiun retmesaĝojn, al viaj membroj kaj konatuloj.
Tiel plivastigi "Espero" inter ni, estos denove pruvo ke ni subtenas unu la alian mondvaste.

Esperante
N Nicky Janssen
sekretario de FELvzw

Por kronologie legi la ĉ-subajn sinsekvajn mesaĝojn bonvolu, kiel en retpoŝtmesaĝo, legi ilin de malsupre supren.

Van: "Manfred Westermayer"
Verzonden: Vrijdag 10 november 2017 19:58:07
Onderwerp: AVE / URĜA-PETO rekonstrui Sarawe-lernejo<:B>

Karaj geamikoj,

Bonvolu legi ĉi-sube la informon de Mramba pri akcidento je lernejo pro uragano -
mortis 2 lernantinoj kaj 6 estis vunditaj.
Mramba petas subteni la rekonstruon de la detruita bazlernejo.

Mi pretas transdoni viajn subtenojn por la vunditaj knabinoj, kaj rekonstruo de la bazlernejo;
mi esperas ke ankau la Tanzania ŝtato subtenas ĝin.

AVE (mi) kolektas monon por la projekto knabina-gastigejo (ankoraŭ mankas po 200 euro por 11 duoblaj litoj.
Samtempe mi transpagas ankaŭ por la rekonstruo de la bazlernejo Sarawe meze de Decembro;

Vi povas transpagi rekte al Bart, kiu transpagos entute (ĉar la bank-kostoj al Tanzanio estas altaj):
Konto de Bart Demeyere:
IBAN : BE28 6101 6725 0020
BIC: deutbebe

Bondezirojn,
amike, manfred

Am 08.11.2017 um 07:03 schrieb Annie Grente:

Mi ne havas vortojn...
Kiel eblas sendi monon? Ĉu iu en Eŭropo povus kolekti ĝin?...

Annie

From: Simba Mramba
Sent: Wednesday, November 8, 2017 5:11:27 AM
Subject: URĜA-PETO

Kara Estimataj samideanoj,
Unue mi pardonpetas pro tiu ne atendita mesaĝon kiu celas al la urĝa donac-peton por subteni la re-konstruadon de klas-ĉambro de la baza lernejo en Sarawe vilaĝo 6km-oj for de mia vilaĝo,

Antaŭ hieraŭ postagmeze estis pluveto en tio vilaĝo, subite alvenis granda ventego kiu frapis la muron kaj forpuŝis la muregon eksteren de la klas-ĉambro kiun falis sur 8 lernantinoj de 8-11 jaroj kiuj estis dumtempe starante apud la muro ekstere protektante ilin de la pluvo kaj la murego kovris ilin,kaj tio perdis la vivojn de du lernantinojn, aliaj 6 knabinoj estis savitaj kaj senditaj tuj al la hospitalo por kuracado, kie ili daŭre ricevas la kuracadon san-statuso daŭras bone.

Hieraŭ okazis la enteriĝo de la du knabinoj de 8 kaj 10 jaraĝaj.

Do la gepatroj de Sarawe vilaĝo petis mian helpon pere de la organizo Mazingira helpi por rekonstruado de la klas-ĉambro por ebligi gelernantoj re-uzi la klason por studi,

La buĝeto por renovigi la tutan klas-ĉambron estas ĉirkaŭ 5.500 Eŭroj, pro tio mi decidis sendi ĉi tiun mesaĝon al vi por peti viajn urĝajn mon-donacojn laŭ via emo por subteni la rekonstruadon.

Kun koramikaj salutoj
Mramba Simba Nyamkinda