★ Esperantista Brusela Grupo ★

Eskapadoj en Bruselo kaj Esperanto-Kafejo

Vizito bierfarejo + Esperanto-Kafejo

La 2an de Februaro 2013

Je la 12:45 Bierfarejo CANTILLON - Gheudestraat, 56 — 1070 Bruselo
Ekde 16:30 Esperant-Kafejo : Taverno Greenwich - 7 Kartuizerstraat — 1000 Bruselo

Tiu lambic bierfarejo (kiu apartenas al la familio Van-Roy – Cantillon) ekfunkciis en 1900 kaj estas ankoraŭ aktiva nun.
Mi proponas al vi tiun viziton por esti kune . Tio estas bona okazo por paroli en Esperanto en ne kutima medio.
Ni havos franclingvan gvidon kaj Angelos faros la tradukon en Esperanton. Mil dankojn al li.

La prezo dependos de la nombro de partoprenantoj (kiu devas esti de minimume 12 personoj) :

po 7,5 €/p por grupo de min. 12 personoj
po 6 €/p por grupo de min. 15 personoj
po 5 €/p por grupo ekde 18 personoj

La prezo inkluzivas gustumadon de Geŭzon

Bonvolu aliĝi ĉe Michel Laitat (EBG) mlaitat@yahoo.fr aŭ telefone al n-ro : 0486 96 92 14
antaŭ la 26 de Januaro (ni devas komuniki la nombron de personoj).

Esperanto-Kafejo ekde 16:30

Taverno Greenwich
7 Kartuizerstraat — 1000 Bruselo
(piedire je 200m de la Borso)

Informoj sur la retejo : http://cafe-eo-bxl.weebly.com/
aŭ telefone vespere ĉe 0478 382 981(Nikolao).

Miŝel