★ Esperantista Brusela Grupo ★

Reply to comment

Nia Biblioteko

BIBLIOTEKO


LA ŜRANKO ENTENAS NUN LA TUTAĴON DE NIAJ LIBROJ

Dum multaj jaroj, la plej granda parto de nia biblioteko estis entombigita en Skotlandstrato, ĉe membro nia, ĉar ni ne disponis pri adekvata loko. Kiam la bienposedanto vendis sian domon, komence de 2004, tri bonvoluloj disdividis la kolektitajn librojn en 2O kartonoj kiuj trovis portempan rifuĝejon ĉe diversaj membroj. Ne eblis kunpreni la totalon de la libroj; la selekto okazis surloke, laŭ la intereso, kaj la konservostato de la libroj. Nune, la totalo estas en nia klubŝranko - sed la manko de spaco estas tia, ke multaj tradukitaj romanoj kaj legaĵoj estas enpakitaj en kartonaj skatoloj.

Kompreneble, ĉiu libro ricevis numeron kaj estis enskribita en liston. Sed tiuj numeroj ne gravas por la prunteprenantoj, ĉar la surbreta klasifikado estas laŭ temoj. Ideale estus se oni enkomputiligus la libroliston en formo traserĉebla laŭ verkisto, tradukinto, titolo, temo, enirdato, prezo, ktp. sed tio ĉi estas jam unua paŝo. Cetere, la listo de la libroj kun indiko de la surbreta klasifiko troveblas gluita sur la pordo en la ŝranko.



Daŭro de la pruntebleco = normale unu monato

Klasifiko laŭ temoj :

ART = libroj pri artoj BIO = biografioj CDR = cdrom
DRAM = teatraĵoj FIL = filozofio HUM = humuro
INF = infanoj KANT = kantoj KAS = kasedo
LEG = prozo, libroj.* LER = lernolibroj LNG = lingvo Eo
LUD = ludoj MOV = movado Eo PAC = paco
POEZ = poezio POL = politiko REL = religio
SCI = scienco VOR = vortaroj** BLD = Bildstrio

 *  Originalaj legaĵoj ne estas kune kun la tradukitaj
** Vortaroj ne prunteblaj sed konsulteblaj surloke

Pri la libroj antaŭaj listo prepariĝas. Ili ne ampleksas 1523 numerojn / ja multaj malaperis

 

RIMARKO : la libroj por infanoj estas ege bonaj por komencantoj pro iliaj vortprovizoj

NUM. TITOLO AŬTORO RIMARKOJ KAT.
1524 Leksikaj ekskursoj n°1 Christiane de Vleminck k Emile Van Damme LEG
1525 Raportoj el Japanio HORI Yasuo LEG
1526 La liturgio de l'foiro : Jorge CAMACHO MOV
1527 De vilaĝo al ĉefurbo Gbeglo KOFFI aŭtobiografio de akademiano BIO LEG
1528 Sen eliro : La respektema P. ( Huis clos : La P respectueuse) Jean-Paul SARTRE elfrancigis BERNARD DRAM
1529 Sinjoro Jokasto kaj aliaj noveloj Guy de MAUPASSAN (trad Guy LUEZ) LEG
1530 Unua amo Ivan TURGENIEV el Rusa Literaturo LEG
1531 Maksimoj de LA ROCHEFOUCAULD elfrancigis Gaston WARINGHIEN FIL
1532 Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA : Gvidlibro LER
1533 La krabo kiu ludis kun la maro Rudyard KIPLING trad. Istvan INF
1534 Kvizkartaro nivelo 1 : 130 kartoj LUD
1535 Kvizkartaro nivelo 2 : kartoj LUD
1536 Amparolo novelaro Istvan NEMERE originala LEG
1537 Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapiĉ BRLIĈ- MAZURANIĈ BIO LEG
1539 Gerda malaperis Claude PIRON LER LEG
1540 Gerda malaperis Claude PIRON vortlisto : woordenlijst LER LEG
1541 Parlons Esperanto Jacques JOGUIN lingvistika priskribo LNG
1542 La tria Testamento - la eterna mondbildo MARTINUS REL
1543 Ludu kun ni El. VILISICS- FORMAGGIO vendita al Hélène Falk (600 BF) LUD
1544 Serĉi Panjon libroj kun bildoj por infanoj ĉina eldono INF
1545 Granda Panda vizitis nian hejmon ĉina eldono INF
1546 Ĉasado kun avĉjo ĉina eldono INF
1547 Papilia Fonto : popolaj rakontoj ĉina eldono INF
1548 Oranĝa Ombrelo : mikronoveloj el Ĉinio ĉina eldono INF
1549 Ĉu rakonti novele Johan VALANO (Claude PIRON) 11 mallongaj krimromanoj LEG
1550 La septaga murdenigmo C. GATES originale skribita en Esperanto LEG
1551 Kurso en 12 lecionoj de E-a Asocio de Lausanne (kartono) 2 -3 : vidbendoj LER
1554 Falĉita kiel fojno Sten JOHANSSON LEG
1555 Denaska kongresano kaj aliaj noveloj Sten JOHANSSON LEG
1556 Serĉu kaj vi trovos Istvan NEMERE LEG
1557 Rakontoj pri Afanti = Nasredin, heroo de la Ujgura popolo ĉina eldono INF
1558 Anekdotoj pri famaj homoj Eduard TVAROZEK LEG
1559 Aforismoj ordigitaj laŭ temoj Eduard TVAROZEK LEG
1560 Fantaziaĵoj kaj kantoj por infanoj Jon Rommesmo KANT
1561 LONDONO KANTAS Londona Esperanta Koruso(kartono) KANT
1562 Fabloj LA FONTAINE elfrancigis Lucien THEVENIN POEZ
1563 Aniaro Harrĝ MARTINSON trad. William AULD POEZ
1564 Servo 2.000 forigita
1565 La ŝtona Urbo Anna LÖWENSTEIN originala romano LEG
1566 Se auskultas la animo Guido GEZELLE elflandrigis Hector VERMUYTEN POEZ
1567 Facetoj de Esperanto William AULD POEZ
1568 Tereza Desqueyroux François MAURIAC elfr. Gérard LABASTHE LEG
1569 Brazila antologio poezia VALDOMIRO Lorenz POEZ
1570 Dum vi estis kun ni Istvan NEMERE LEG
1571 Surklifa Serĝo ELGO originala krimromano LEG
1572 Pesi elefanton ĉina eldono INF
1573 La paneo kaj aliaj noveloj Serĝo ELGO originala LEG
1574 La bato Lena KARPUNINA diversaj noveloj LEG
1575 Leksikaj Ekskursoj n°2 Ch. de Vleminck k Emile Van Damme LER
1576 A la rencontre de l'Espéranto Claude PIRON prelego, Namur 200 KAS
1577 Amnoveloj en rusa literaturo Ĉehov- Bunin - Nabokov LEG
1578 De tajgo al minareto J. GIBCZYNSKA laŭ Ada SIKORSKA DRAM
1579 Karmen kaj aliaj rakontoj Prosper MERIMEE trad. Sam MEYER) LEG
1580 Okuloj Marjorie BOULTON (originale Esperanto) LEG
1581 Annie kaj Montmartre Raymond SCHWARTZ (originala Esperanto) LEG
1582 Kruko kaj Baniko el Bervalo Louis BEAUCAIRE (originala Esperanto) HUM
1583 Ĉu li bremsis sufiĉe? Johan VALANO (Cl. PIRON) krimromano LEG
1584 La serĉado de la perfekta lingvo Umberto ECO LNG
1585 Esperanto sen mitoj Ziko SIKOSEK originala MOV LNG
1586 Paĉjo, kio estas racismo? Tahar Ben Jelloun PAC
1587 Taglibro Anna FRANCK BIO
1588 Plena kolekto de noveloj de LUSIN LEG
1589 Tartarin de Taraskono Alphonse DAUDET LEG
1590 La danĝera Lingvo Ulrich LINS MOV
1591 La bona lingvo Claude PIRON LNG
1592 Konsolo de la Filozofio BOETHIUS(Boecio) trad : A. GOODHEIR FIL
1593 Grand dictionnaire Eo-Français G. WARINGHIEN VOR
1594 Woordenboek NL/Eo + Eo/NL A. MIDDELKOOP VOR
1595 La verda raketo Jean FORGE HUM LEG
1596 Cisko kaj Vinjo - la bruselaj buboj Vandersteen Bob & Bobette BLD
1597 Historio de la mondolingvo E. DRESEN LNG
1598 Vivo de GANDHI Edmond PRIVAT BIO
1599 Historio de la lingvo ESPERANTO Edmond PRIVAT BIO
1600 Vivo de LANTI E. BORSBOOM BIO
1601 ZAMENHOF Marjorie BOULTON duoblaĵo vidu 833 BIO
1602 La Nova Realismo Bruno VOGELMAN FIL
1603 Hetajro dancas Eli URBANOVA originala LEG
1604 Ŝercoj : la dua cento E. TVAROZEK HUM LEG
1605 Litovio dum jarcentoj Petras ĈELIAŬSKAS HIST LEG
1606 UEA inter 1970 kaj 1980 PERSPEKTIVO studgrup-premio Miyoshi MOV
1607 Janusz Korczak SZLAZAKOWA BIO
1608 Maigret hezitas G. SIMENON (trad. D. LUEZ) LEG
1609 Maigret kaj la maljuna Damo G. SIMENON (trad. D. LUEZ) LEG
1610 Zamenhof ou la langue internationale Bildstrio BLD
1611 Simplaj Floroj Ramina V. Dalsem KANT
1612 Ŝercoj : la unua cento E. TVAROZEK HUM LEG
1613 Bona rido Axel A. HELM HUM
1614 Historio de SAT I921-I952 MOV
1615 Eltiraĵoj de gazetartikoloj pri Esperanto en ARĤIVOJ
1617 Dokumentoj pri UK-I96O en Bruselo en ARĤIVOJ
1619 Le Printemps en automne Julio BAGHY trad. de n° 202 LEG
1620 Vojaĝo en Esperanto-lando Boris KOLKER UEA 2002 - 2a eld LEG LER
1621 RETORIKO Ivo LAPENNA LNG
1622 Liza kaj Paŭlo Reto ROSSETTI son-kasedo + libreto LER KAS
1623 Leslie STEVENS CDRom CDR
1624 Eveil aux langues en chansons + texte
1625 Chansons en 25 langues dont l'espéranto Min. de l'Enfance KANT
1626 Malatentema virino Ĝuan INF
1627 Ĉasado kun avĉjo Gaŭ FUHING ĉina eldono INF
1628 Gvidlibro kaj promenadoj tra Bruselo Hélène FALK ART
1629 La Flandraj Proverboj de Pieter BRUEGEL Hélène FALK analizo de la pentraĵo ART
1630 La Batalo inter Fasto kaj Karnavalo de Pieter BRUEGEL Hélène FALK analizo de la pentraĵo ART
1631 Tinĉjo en Tibeto HERGÉ bildstrio - trad. Hervé GONIN BLD
1632 SATURNO Jorge CAMACHO dulingvaj poemoj (Eo + hispana) POEZ
1633 CELAKANTOJ Jorge CAMACHO dulingvaj poemoj (Eo + hispana) POEZ
1634 NI KUNVENU pastro J. ZIELONKA Eldonejo pola REL
1635 SANKTA KAZIMIRO Pranas BIO REL
1636 Per Kanto al Esperanto Ĵ. Ĵ. TOMASZEWSKI KANT
1637 Floroj sen kompar Margaret HILL/ William AULD Britaj popolkantoj KANT
1638 Ŝtormo Ĉe landlimo Fremdlingva eldonejo Pekino INF
1639 Kies naztuko? INF
1640 Mi estu patrino INF
1641 Matematiko por gelernantoj P. kaj L. ARNAUDOV(a) SCI
1642 Senĝenaj dialogoj Alberto FERNANDEZ SCI
1643 Struvelpetro Heinrich HOFFMAN trad. J. D. APPLEBAUM INF
1644 Fundamenta KRESTOMATIO de ESPERANTO L. L. Zamenhof, red. LEG
1645 Leksikaj ekskursoj- n°3 Christ. De Vleminck k Em. Van Damme LNG
1646 1907-2007 EBG Centjara Hélène FALK-BRACKE Eldono ĉe la aŭtoro EBG
1647 Concise Encyclopedia of the original Literature of Esperanto 1887-2007 Geoffrey SUTTON Eldono Mondial New York MOV
1648 Etimologia Vortaro de Eo Vol. 1 A-D Elbe VILBORG Eldono Societo Esperanto Malmö 1989 LNG
1649 Etimologia Vortaro de Eo Vol. 2 E-Ĵ Eldono Societo Esperanto Malmö 1989 LNG
1650 Etimologia Vortaro de Eo Vol. 3 K-M Elbe VILBORG Eldono Societo Esperanto Malmö 1989 LNG
1651 Etimologia Vortaro de Eo Vol. 4 N-R Elbe VILBORG Eldono Societo Esperanto Malmö 1989 LNG
1652 Etimologia Vortaro de Eo Vol. 5 S-Z Elbe VILBORG Eldono Societo Esperanto Malmö 1989 LNG
1653 L'espéranto par la méthode directe Stano MARČEK Eldono S. MARČEK Traduko D. LUEZ LER
1654 Ĉio komenciĝis ĉe la verda. Eo/Pola Zbigniew ROMANIUKO, Tomasz WIŚNIEWSKI Eldono Łódź 2009 LEG BIO
1655 Vortaro Esperanta-Angla-Pola.1a Parto Edward KOZYRA Malborg 2009 + minifrazaro VOR
1656 Vortaro Esperanta-Angla-Pola. 2a Parto Edward KOZYRA Malborg 2009 sen minifrazaro VOR
1657 L'espéranto de A à Z André CHERPILLOD Edit. Blanchetière 2009 LNG MOV
1658 Les outils grammaticaux de l'espéranto André CHERPILLOD Edit. Blanchetière 2009 LNG
1659 Une Langue naturelle, démocratique, mondiale, c'est ce qu'il faut à l'Europe André CHERPILLOD Edit. Blanchetière 2007 MOV LNG
1660 Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri homa vivo kaj loĝado Ilona KOUTNY PRODRUK 2005-Poznan VOR
1661 HOMARANO : La vivo, verkoj kaj ideoj de dro L. L. Zamenhof (2009) Aleks KORĴENKOV Sezonoj kaj Litova Esperanta Asocio 2009 BIO
1662 La infanoj en la arboj Gudrun PAUSEWANG Traduko Nora CARAGEA Maribor : Inter-Kulturo, 1995 INF
1663 Kuniberto kaj Kilevamba Gudrun PAUSEWANG Traduko Nora CARAGEA Maribor : Inter-Kulturo, 2001 INF
1664 Avinjo Peter HÄRTLING Traduko Nora CARAGEA Esperanto, 2000 INF
1665 La Avo en la ĉareto Gudrun PAUSEWANG Traduko Nora CARAGEA Frankfurto-sur-Majno : Caragea, 1999 INF
1666

Pacrakontoj

Gudrun PAUSEWANG Traduko Nora CARAGEA Frankfurto-sur-Majno : Caragea, 2009 INF
1667 Fabloj kaj fabeloj Georg SCHINDLER Traduko Nora CARAGEA Frankfurto-sur-Majno : Caragea, 2002 INF
1668 Nokta gardisto / Nije sve što oči vide Šimun Šito Ćorić Zagreb, studeni 2008 POEZ
1669 Poemaro de burglandaj kroatoj / Pjesništvo gradišćanskih hrvata Diversaj Aŭtoroj Zagreb, 2006 POEZ
1670 Poezio de molizaj kroatoj / Pjesništvo moliških hrvata Diversaj Aŭtoroj Zagreb, 2007 POEZ
1671 Poezio kaj prozo de la rumanaj kroatoj / Pjesme i proza rumunskih hrvata Diversaj Aŭtoroj Zagreb, studeni 2008 POEZ
1672 Flugi kun Kakatuoj Trevor STEELE FEL-Antverpeno 2010 LEG ROM
1698 La memoraĵoj de Julia Agripina Anna LÔWENSTEIN FEL-Antverpeno 2021 LEG
1699 700 Limerikoj Hannes LARSSON Kava-Pech 2020 POEZ

 

Kelkaj komentoj :

Ni proponas : LEGAĴOJN ĈIUNIVELAJN : de komencantoj ĝis spertuloj :

  • libroj de Ŝercoj mallongaj aŭ iomete maldecaj (BEAUCAIRE)
  • librojn por infanoj : Winnie-La-Puh- etc (bela ĉina kolekto)
  • bild-rakontojn (Tinĉjo - Asteriks)
  • multaj krimroman(et)ojn - originalajn (Johan VALANO (verknomo de Claude PIRON) : kolekto «Ĉu»), Serĉo ELGO (verknomo de Georges LAGRANGE), ktp … aŭ tradukitajn : SIMENON, LEBLANC,…
  • plurajn librojn de la fama humuristo Raymond SCHWARTZ
  • «Kredu min, Sinjorino» de Reto ROSSETTI : Humurplenaj aventuroj de itala vendisto en Skotlando li vendas plej diversajn varojn laŭ oportuneco por sin vivteni
  • De tajgo al minaretoj : el la taglibro de pola 11-a jarulino dum la dua mondmilito. La aŭtorino Ada SIKORSKA-FIGUIERA fariĝis elstara esperantisto,
  • Mi vizitis grandan urbon de Gbeglo KOFFI : kontakto de vilaĝano kunmoderneco
  • Pluraj tradukaĵoj de rusaj verkistoj : noveloj de Turgeniev, Ĉehov, Gogol, Puŝkin. . .

La ŝtona urbo de Anna Löwenstein estas laŭ mi la plej valoraoriginala libro de nia biblioteko ĉar temas pri la britaj Celtoj kaj Romio, tiu historia romano neniam eksmodiĝos.
Ni ne forgesos : «La Verda Koro», en kiu, dum la unua mondmilito, Julio BAGHY, hungara militkaptito en fora Siberio, instruas esperanton al homoj, kio ajn estu ilia partio.
Pledoj por paco estas la ĉefa temo de liaj postaj verkoj.

Ne forgesu ke oni povas konsulti surloke vortarojn kaj aliajn gravajn gramatik-librojn, kiuj ne estas prunteblaj

Maksimoj de La Rochefoucault, tradukinto : Gaston Waringhien- (FI 1531)
Réédition en 1986 du seul livre bilingue : Français-Espéranto édité en 1935 par Félix ALCAN dans sa célèbre collection bilingue de Grands Classiques grecs et latins.
Livre idéal pour celui qui a déjà acquis une bonne connaissance de l'espéranto et désire sinitier à la traduction. Il pourra consulter ainsi la traduction d'un grand maître et comparer .

Multaj aŭd- kaj vid. kasedoj pri diversaj temoj
En la kategorio lerniloj : Liza kaj Paŭlo : aŭdkasedo kaj ilustrita libro laŭ mi, Majstra leciono por komencanto, ĝi atingas aŭd- kaj vid-sensojn
Leksikaj ekskursoj : 1-a, 2-a, 3a volumo -verkitaj de nia antaŭa prezidanto Emile Van Damme kaj de la antaŭa sekretariino Christiane De Vlemink.

Ili arigas en ĉiu ekskurso vortojn, frazojn, ekzemplojn, ludojn kiel krucvortenigmo aŭ ŝarado. Seriozeco neniam teda kaj humuro ! Plej bona maniero akiri vortprovizon kaj dirmanieron ĉirkaŭ temo. Libro ege utila antaŭ por prepari priteman debaton.

Libroj pri Esperanto : La danĝera lingvo, l'homme qui a défié Babel, Le défi des Langues, Mallongaj libroj kun argumentoj favoraj al Esperanto, diversaj biografioj de Zamenhof kaj aliaj elstaruloj de la lingvo aŭ de la movado (Lanti, Privat, Hodler …)

Estas ankaŭ libroj pri sciencoj, filozofio, milito, paco, artoj eĉ gvidlibro pri Bruselo : 10 promenadoj tra diversaj historiaj kvartaloj de nia urbo (aĉetebla).

Ni ne forgesu : poezioj, teatraĵoj, eĉ la unua fundamenta krestomatio en kiu Zamenhof arigas la plej famajn tekstojn : originalaĵoj kaj tradukaĵoj, kiuj aperis antaŭ 1903

Parlons esperanto Jacques JOGUIN. ( LNG n°1541) Voici une grammaire détaillée de l'espéranto pour celui qui possède parfaitement le français et nest pas rebuté par les termes techniques de linguistique. Le livre possède aussi un volet historique et culturel de l'espéranto. Préfaces de Renée TRIOLLE et Georges LAGRANGE.

Pri krimromanoj : mi rimarkis ke kondiĉe ke la agado interesas vin, krimromano estas bona legaĵo por perfektigi la konon de fremda lingvo

Rakontoj pri Afanti : (INF n°1557) Afanti, alinomate NASRUEDIN estas heroo de la popola UJGUR, parenca kun la Turkoj. Tiel, li iĝis tiel populara en Ĉinio kiel en la turka imperio. Ni povas kompari lin kun Til EJLENSPIEGEL.

Kasedo Londono kantas (KANT kasedo n°1561) Londona Esperanta koruso. 20 ege konataj kantoj kun paroloj por akompani kantajn vesperojn. La kvalito estas iele iome sed John WELLS solkantas Klementin

Konsolo de la Filozofio Boethius (Boecio). Dum la mezepoko, tiu libro estis la plej legata latina libro kaj la plej tradukita. Temas pri la pripensoj de homo kiu vivas sian lastan nokton ĉar akuzata pri ŝtatperfido(523). Estas skribite aŭ proze aŭ verse. La tutaĵo ampleksas 139 paĝojn. Ĉiun eron, oni povas legi aparte.

Kurso en 12 lecionoj de la E. Asocio de Lausanne - Bendoj prunteblaj po unu dum 2 semajnoj ĉiu dauras 25 minutoj kaj finiĝas per lata distra parto : prezento de Mazi en Gondolando sceno el La diktatoro en kiu oni vidas ŝildojn en Esperanto, iom pri la Kongreso en Tampere (Finnlando-1995,) ktp
Tiu libro estas vere leginda kaj legenda kaj havenda en persona biblioteko
Ne forgesu ke oni povas konsulti surloke vortarojn kaj aliajn gravajn gramatik-librojn, kiuj ne estas prunteblaj

Kelkaj libroj legindaj :
VOJAĜO en ESPERANTO-LANDO.
Tiu libro estas vere leginda kaj legenda kaj havenda en persona biblioteko. Mi konsilas ke vi prunteprenu ĝin dum du semajnoj por juĝi pri la enhavo kaj ĉu vi povus facile legi ĝin, ĉar la literoj estas malgrandaj. Tra tekstoj gradigitaj, vi scios ĉion pri la lingvo kaj pri la movado (historio verkistoj,eminentuloj, ktp). ( 279 paĝoj) n°1680.

BARBRA kaj ERIKO
Certe, de vi mem, vi ne prunteprenus tiun leteran romaneton : dudeko da leteroj skribitaj en la jaroj 193. . . inter sveda junulino kaj aŭstra junulo. Sed tra tiuj leteroj, la verkistoj Alois SCHNEIDER kaj Magda CARLSSON vivigas la socian fonon de tiu malkvieta,,minacanta jardeko;. Ankaŭ la kutimoj kaj la pejzaĝoj estas bele priskribataj, sen forgesi la pasia stilo de Eriko kaj la deteniĝemo de Barbra. . . la finon, vi mem imagu. . . Surrealisme estas ke la eldonisto estas la japana esperanta librokooperativo ! (4O paĝoj) n°10

TRI NOVELOJ de A. S. PUŜKIN - tradukisto : Dro Andreas Fiŝer.
Denove, malloga koverto kaj flaviĝinta teksto. Temas pri eldono de Ferdinand Hirt & Sohn Leipzig I923 (6I paĝoj) n°1041
La Pikreĝino : bone konata titolo sed malfama noveleto. Laŭ mi la malplej interesa.

La Pafo : rakonto pri pasia homo, kiu devas sin revenŝi sed ne kapablas mortigi iun memvole
La Neĝa blovado : Laŭ mia kono, la dua traduko de tiu novelo, fama tra la Esperantistaro ĉar la traduko de Grabowski, en I888 estis la unua tradukita novelo. Interese kompari la du tradukaĵojn Tiu de Fiŝer sendube superas tiun de Grabowski : 35 jaroj pasis inter la du.
La tri noveloj okazas en medio de junaj rusaj oficiroj dum la unuaj jardekoj de la I9a jarcento.

Noto de Nikolao :
Mi lasis la tekston kaj komentojn ĉi-supre kiuj estis redaktitaj de nia kara Hélène FALK kiu forlasis nin antaŭ nelonge, en Julio 2013. Ŝi dum kelkatempe sperte zorgis pri nia biblioteko.

Dankon al vi Hélène.

Reply

The content of this field is kept private and will not be shown publicly.
CAPTCHA
This question is for testing whether you are a human visitor and to prevent automated spam submissions.