★ Esperantista Brusela Grupo ★

Reply to comment

Ekzercetoj

Pri la vorto MEM

La vorto mem devenas ja de la franca samsona vorto même, sed havas malpli vastan signif- kaj uzo-kampon. La franca 'même' estas tradukenda Esperanten laŭ tri malsamaj manieroj :

1) per mem, kiam oni insistas pri la koncernata persono aŭ afero, ekz.

    Mi mem devas ĉion plenumi = Je dois tout faire moi-même

    La ambasadoron akceptis la reĝo mem [kaj ne iu ministro]

2) per , kiam oni insistas pri la realeco de malfacile kredebla fakto, aŭ pri ekstrema kazo, ekz.

    Senkulpuloj estis batitaj, malliberigitaj, eĉ mortpafitaj = Des innocents ont été battus, emprisonnés, voire même fusillés

    Même un ange ne peut contenter tout le monde = Eĉ anĝelo ne povas ĉiujn kontentigi

3) per sam-, kiam temas pri iu aŭ io ne distingebla de iu aŭ io alia, ekz.

    Vous me donnerez la même boisson = Donu al mi la saman trinkaĵon

Jen ekzerco por testi vian komprenon pri tiu demando. Kompletigu la vakan lokon per mem, eĉ aŭ ĝusta formo de sam-!

  1. Li volas mem decidi.
  2. Ŝi ne scipovas la rusan, ne unu vorton.
  3. La filo similas la patron: li havas saman nazon, samajn okulojn.
  4. Tio estas komprenebla per si mem.
  5. Ni strebas al la sama celo.
  6. plej ruza vulpo en kaptilon falas.
  7. li ne kapablas tion | tion li ne kapablas.
  8. Mi amas lin kiel min mem.
  9. se ni volus nun halti, ni ne povus.

Por kontroli vian respondon, trenu vian muson super la koncerna vaka loko!
                  (H.F.)


Pri la vortoj PLI - PLU - PLUS


La vortoj pli/plu/plus devenas ja de la franca kaj latina 'plus', sed havas malsamajn kaj ne konfuzendajn signif- kaj zo-kampojn.

1) pli esprimas kvanton aŭ gradon superan al alia: plilongigi = allonger

2) plu esprimas ne-ĉeson, daŭradon en tempo au spaco: pludaŭrigi = prolonger

3) plus estas uzata por adicii: du plus du egalas kvar.

Jen ekzerco por testi vian komprenon pri tiuj vortoj. Kompletigu la vakan lokon per pliplu!

  1. Lakto estas pli nutra ol akvo. Akvo estas malpli nutra ol lakto.
  2. Iru ankoraŭ unu paŝon plu.
  3. Se vi legus plu, vi komprenus pli.
  4. etc. = ktp. = kaj tiel plu.
  5. Iru pli rapide!
  6. Ne iru pluen!
  7. Restas 10 personoj, ne pli.
  8. Mi volas pli scii pri li.
  9. Hodiaŭ aliĝis unu plia lernanto.
  10. Mi petos de vi plian monon.
  11. Li donis al ŝi mantelon, kaj plie monon.
  12. Ĉu eblas pluvalidigi [=proroger] mian pasporton?
  13. Li neniam plu faros tion.
  14. Mi plue silentos pri tio.
  15. Li pluigis la laboradon.

Por kontroli vian respondon, trenu vian muson super la koncerna vaka loko!
                  (H.F.)


KIU? KIO? Ekzerco pri la ĝusta uzo de korelativoj


Eĉ spertaj esperantistoj foje konfuziĝas pri la ĝusta uzo de korelativoj, precipe de la o- kaj u- serioj. Pri tiu konfuzo kulpas ankaŭ certaj lernolibroj, kiuj asertas oni uzu ekz. la vorton 'kiu' se temas pri personoj kaj la vorton 'kio' se temas pri aferoj (aĵoj). Tio estas ĝusta NUR kiam korelativoj estas uzataj absolute:

Kion vi vidas? = Que voyez-vous?/Wat ziet U?
- sed -
Kiun vi vidas? = Qui voyez-vous?/Wie ziet U?

Aliflanke, se substantivo estas esprimata aŭ eĉ nur subkomprenata, oni nepre uzu u-korelativon; o-korelativo estu uzata nur en kazoj tute nedifinitaj, aŭ por reprezenti tutan frazon. Kaj kompreneble, oni ĉiam atentu la ĝustan kazon!

Jen ekzerco aperinta en la oktobra "Aktuala", por testi vian komprenon pri tiu demando. Kompletigu la korelativojn en la sekvantaj frazoj per la ĝusta finaĵo!

  1. Kiu el la du libroj estas pli facila?
  2. Ekzistas buso, kiu traveturas la tutan urbon.
  3. Mi ŝancis loĝi ĉe privatulo, kio estas multe malpli kosta ol en hotelo.
  4. Mi ŝancis loĝi ĉe privatulo, kion mi preferas kiam eblas.
  5. Ni konatiĝis kun grupo da japanoj, kiu(j)n ni jam vidis antaŭe.
  6. Ne kredu ĉion, kio estas skribita en gazetoj.
  7. La hundo, kiun la knabo batis, bojis laŭte.
  8. Kie estas la leteroj, kiujn mi skribis?
  9. Mi vizitis mian amikon, kiu ĵus edziĝis.
  10. Ne ĉio, kion li diras, estas mensogo.
  11. Tiun ĉi lingvon mi jam scipovas, sed tiun alian mi nur komprenetas.
  12. Kiun diskon vi volas aŭskulti?
  13. Kion ludas la violonisto?
  14. Kio turmentas min estas jena demando:
  15. Mi revidis malnovan amikon, kiun mi multe estimas.
  16. Kion vi preferus, ĉu kukon aŭ glaciaĵon?

Por kontroli vian respondon, trenu vian muson super la koncerna korelativo!
                  (H.F.)


Alia fonto de konfuzo estas la plursignifa kaj plurfunkcia franca vorto "que", tro simila al la esperanta subjunkcio "ke". Jen traduk-ekzerco por franclingvanoj:

  1. Mi scias [que] ke vi estas amiko fidela.
  2. La homo [que] kiun mi renkontis...
  3. [Que] Kion vi deziras?
  4. Pli lerta [que] ol Petro
  5. Same laborema [que] kiel Paŭlo

Kaj jen kelkaj specife francaj frazturnoj kun "que", tradukendaj laŭ la senco :

  • Je n'ai qu'un frère      Mi havas nur unu fraton
  • Que de monde!      Kiom da homoj!
  • Il ne fait que rire      Li nur ridadas
  • Que ne l'aviez-vous dit plus tôt?     Kial vi ne diris [tion] pli frue?
    • Hélène FALK, Bruselo

Reply

The content of this field is kept private and will not be shown publicly.
CAPTCHA
This question is for testing whether you are a human visitor and to prevent automated spam submissions.