★ Esperantista Brusela Grupo ★

Ora Jubileo de la Brusela Grupo 1907-1957

EBG Historia skizo 1907 - 1957

Historio de EBG. Fonto :
Historia Skizo de Esperantista Brusela Grupo : 1907 - 1957. Verkita de Elly STAES, arkivistino, « Je memoro de mia Patrino ». Okaze de la Ora Jubileo 1907 - 1957. Paĝoj 3 ĝis 21.

~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~
~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~ ~
La simbolon ~ mi, nun en 2007, uzas por aldoni klarigojn al iuj franclingvaj nomoj de la originala teksto. (F. S.)

= = = = = = = = = = = == = = = = =
Historia skizo
de
Esperantista Brusela Grupo :
1907 - 1957
= = = = = = = = = = = = = = = = = =

steloVerda EBG-070131 ebg-070131-sekve 1907

« Ni anoncas kun plezuro la tre baldaŭan fondon
de brusela esperantista grupo,
ekstere la sekcio de poliglota klubo.
Tiun decidon energie prenis kelkaj fervoraj samideanoj.
Ĝenerala kunsido
de ĉiuj bruselaj kaj antaŭubaj esperantistoj
okazos baldaŭ,
kie oni alprenos regularon
kaj formos la komitaton.
 »

Tiu novaĵo aperis en « Belga Sonorilo » de 20-01-1907,
(revuo jam fondita antaŭ ses jaroj).
Ĝi ne nur interesis la legantojn sed ankaŭ la lernintojn kiuj en
« L’Extension de l’Ecole Normale de la ville de Bruxelles »
(~ franclingve, rilatas al lernejo kie oni preparis knabojn fariĝi instruistoj)
en « Le Cercle Polyglotte » (~ franclingve, Poliglota klubo)
en Laeken, en Saint-Gilles, en Ixelles,
(~ franclingve, nomoj de tri "kvartaloj" de la Bruselo-Regiono)
en kolegio Saint-Louis
(~ franclingve, por Sankta Ludoviko, nomo de katolika lernejo por knaboj de 12 ĝis 18 jaraĝaj. Nun ekzistas Instituto, ne kolegio ! Ligo franclingve)
sekvis la kursojn de
Edmond kaj Lucien Blanjean, Frans Verbank,
Fraŭlino Lecointe, Abato Richardson.

Tiu grava kunveno okazis dimanĉon la 10-an de februaron 1907 en la salonego de « La Louve » Granda Placo.
(~ La Louve : franclingve « la lupino » nomo de iu domo de la Granda Placo de Bruselo, pro ŝildo rilate al naskiĝo de itala urbo Romo)

Lucien Blanjean, la sindonema profesoro bonvenigis pli ol 150 ĉeestantojn, krome J. Jamin legis la ricevitajn aliĝojn, inter alie tiujn de Senatano Lafontaine, kapitano Lefevre, inĝeniero Wolfs, profesoro Abato Richarson.
Siavice Chalon legis la proponotan fondan regularon, post kelkaj klarigoj, ĝi estis aprobata.
Antaŭ ol disiri Sro Blanjean salutis la nomon de la genia elpensinto Doktoro Zamenhof kaj de komandanto Lemaire, la nelacigebla propagandisto en Belgujo.

La sekvanta kunveno estis fiksita samloke je 24-an de februaro.
Tiam la regularo kaj la titolo « Pioniro » estas akceptitaj kaj aprobitaj.

Tuj poste, la 27-an de februaro la administracia komitato de la grupo stariĝis sian estraron jene :

Prezidanto :           S-ro Lucien Blanjean.
Vic-prezidantino : F-ino Louise Hoffmann.
Vic-prezidanto :   S-ro Leŭtenanto M. Cardinal.
Sekretario :           S-ro Octave Chalon.
Dua sekretario :   F-ino Deluyck.
Kasisto :             S-ro Luis Vandersleyen.
Bibliotekisto :     S-ro Solot.

La fonda regularo estos sendata al Belga Ligo Esperantisto.
F-ino Guillaume kaj S-ro Chalon iĝos delegitoj de B.L.E (Belga Ligo Esperantisto).
La grupkunvenoj okazos ĉiu merkrede en « La Louve » Granda Placo.

Belga Ligo en komitata kunsido de 07-04-1907
akceptis la aliĝon de
"Pioniro Esperantista Brusela Grupo".

Dum la jaro okazas kun "Semanto" de Laeken vizito al blindulinstituto de Woluwé-Saint-Lambert, kie Frato Izidoro instruas Esperanton, siavice "Pioniro" akceptas eksterlandajn gastojn.
(~ Laeken, Woluwé-Saint-Lambert : nomoj de du "kvartaloj" de la Bruselo-Regiono)

Okaze de la kursfino, la 7-an de Julio, la gelernantoj aranĝas simpatian manifestacion honore al Profesoro Blanjean, kaj ĉiuj pripensas la kongreson de Kembriĝo, ĉar 17 el ili ĝin partoprenos.

Plie, dank'al klopodado de Komandanto Lefevre,
la Milita Ministro delegacias
Leŭtenanton
Cardinal al
la tria Esperanto-Kongreso.
Tiu fakto estis certe notinda, ĉar oni legas en la "Esperanto-Dokumentaro", sesa kajero, paĝo 27 :

S-ro Leŭtenanto Cardinal, oficiala reprezentanto de Belga Registaro, salutas Doktoron Zamenhof, la Kongreson, la tutan Esperantistaron. Li diras ke la fakto ke la Belga Registaro oficiale sendis lin estas tre grava por nia afero.

Dum somero oni ekskursas amike en la arbaro, dum aŭtuno estas la vico de kursoj kaj paroladoj.

steloVerda EBG-070131 ebg-070131-sekve 1908 - 1909

Por komenci la jaron nova ejo estas inaŭgurata laŭ Brusela Kutimo, per intima vespermanĝo, ĝi tiel feste kaj entuziasme disvolviĝas, ke oni decidas ĝin rekomenci ĉiun trian monaton.

La 03-05-1908 okazas la ĉiujara grupa kunveno dum kiu sekretario Chalon legas la raporton pri la unua vivjaro de la grupo, "kiu kunigas pli ol 150 membroj". Tiu kompleta kaj modela raporto rikoltas la aplaŭdojn de la multnombra ĉeestantaro.

Jam en Januaro 1908, la lingvaj demandoj disigintaj la esperantistojn igas D-ron Zamenhof prepari cirkuleron.
Kvankam la laboro daŭrigas en la "Pioniro"
tiu ĉi en Majo 1908 voĉdonas gravajn decidojn
kaj en Majo 1909 estas jam proponata
ŝanĝi la unuan artikolon de la "Fonda Regularo".
Nekunigante la du trionojn de la voĉdonoj,
la propono estas forĵetata
kaj la komitato decidas eksiĝi.

La 6-an de Julio antaŭ la elekto de la nova komitato,
Abato Richardson deklaras,
ke la fidelaj "Fundamentistoj" ne prezentos kandidatojn,
kaj ne partoprenos la voĉdonon.
La elekto okazas kaj pruvas ke fakte
la plej granda parto de la "Pioniro" iĝis Idista.

Tamen la fideluloj perdas nek tempon, nek kuraĝon,
nova Esperantista Societo fondiĝas sub nomo "Nova Pioniro",
ĝi kunigas 40 anojn kaj elektas sian komitaton :
Prezidanto          Berger,
Vic-prezidanto   Verbanck,
Sekretario          Blaise,
Kasistino F-ino Tontor.

Baldaŭ tiuj fervoraj esperantistoj
por akcenti sian econ
prenas la nomon de
"Esperanta Pioniro".

Estas al tiu Esperanta Pioniro, ke D-ro Zamenhof sendis la 17-07-1909 tre kuraĝigan leteron.

La novstarigita grupo aliĝinta kiel libera grupo al "Cercle Polyglotte" (~ Poliglota klubo) kunvenas en ties sidejo, rue de Ravenstein (~ nomo de strato, franclingve), ĉiun sabaton.

La kursgvidanto estas S-ro Blaise,
la grupo jam korespondas kun pli ol 20 eksterlandaj societoj.

En Decembro 1909,
samideanoj Chalon kaj Guillaume proponas
nome de la Pioniro
ŝanĝon de la regularo de la Belga Ligo.
La rompo inter Pioniro kaj Belga Ligo efektiviĝas,
kaj dum la sama ĝenerala kunsido estas akceptata
"Esperanta Pioniro de Bruselo".

steloVerda EBG-070131 ebg-070131-sekve 1910

Okazas la 19-02-1910 la jara ĝenerala kunveno ;
la prezidanto Berger estas anstataŭata de S-ro Sandron
kaj la Vic-prezidanto Verbanck, de S-ino Maria Moreau kaj S-ro Mertens.

La grupo ankaŭ starigas sian definitivan regularon
kaj alprenas oficiale la nomon de
"Esperantista Brusela Grupo".
La grupkunvenoj okazas ĉiun merkredon por la novuloj
kaj ĉiun sabaton por la aliaj membroj.

Ne nur la "Pioniro" sed ankaŭ la diversaj bruselaj grupoj
"Semanto", "La Zamenhof", "Ixella" kaj "Koekelberga"
estas tre vunditaj de la idista Skismo.

Do, inspirataj de nia nacia devizo "Unueco estas forteco"
ili sin arigas, sub nomo: "Federacio de Bruselaj Grupoj",
kies prezidanto estas universitata profesoro James Van Drunen,
kaj kies sidejo situas en Institut Bibliographique, 3bis, rue de la Régence
(~ franclingve, nomoj de instituto kaj strato).

En la kadro de la Tutmonda Ekspozicio de 1910 de Bruselo,
Belga Ligo okazigas Esperantistan Semajnon de la 12a ĝis la 16a de Julio.
Tuta programo estas prilaborata.
Gastigadaranĝoj preparataj pere de la Organiza Komitato,
kies sekretario estas Abato Richardson de la Brusela Grupo Esperantista.
Samtempe estas starigita
dank'al apogo de S-ro Otlet kaj Senatano Lafontaine,
Esperanto fako en la internacia muzeo.
(~ laŭ oficiala loka informo, la internacia muzeo ekestis en 1920, vidu 1926)

steloVerda EBG-070131 ebg-070131-sekve 1911

La kursojn de S-ro Mathieux (diplomita pri profesora kapableco en 1910)
kaj la finon de la laborjaro de la grupo "Antaŭen"
oni festas la 28-05-1911 en ĉeesto de Fraŭlino Moreau kaj Sinjoro Mertens,
gevic-prezidantoj de Esperantista Brusela Grupo.

Dum tiu sama jaro 1911 S-ro Mathieux ĉeestas la 3an de Junio,
kiel delegito de "Brusela Federacio",
la trian Belgan Kongreson de Charleroi (~ urbo sude de Bruselo),
kaj ankaŭ la kunsidojn de Belga Ligo.

Aliparte, Abato Richardson iĝas komitatano de la "Agad-komitato" en Belga Ligo.

En Aŭtuno, S-ro Mathieux rekomencas siajn kursojn.
Inter la gelernantoj sin trovas F-ino Jennen,
kiu tuj komprenis la gravecon de la movado,
kaj ni ja scias, ke ŝi ĝin servis fidele ĝis morto.

steloVerda EBG-070131 ebg-070131-sekve 1913

Jam en 1913,
F-ino Jennen okupas la postenon de
sekretariino de Brusela Federacio
kaj gvidas kurson pere de kiu
ŝi instruas kaj varbas F-inon Obozinski,
same fidela esperantistino.

= = = = = =
= = = = = =
= = = = = =

1914-1918

Ve! Okazas la Unua Mondmilito kaj tuta movado por pluraj jaroj dormetas.

= = = = = =
= = = = = =
= = = = = =

steloVerda EBG-070131 ebg-070131-sekve 1920

Tamen en 1920 la Federacio de Bruselaj Grupoj ĉiam sub prezidanteco de James Van Drunen kaj sekretarieco de F-ino Jennen konfidas al la grupo "Antaŭen" la organizon de la unua postmilita kongreso ; tio estas la 9-a Belga Kongreso.
Ĝi okazas en Saint-Gilles (~ "kvartalo" de Bruselo-Regiono) sub prezidanteco de S-ro Cogen, kun ĉeesto de Profesoro Van Drunen kaj D-ro Paul Otlet, kaj dank'al la nelacigeblaj klopodoj de F-ino Jennen kaj S-ro Mathieux.
La tagordo estas gravega, ĉar temas pri la reorganizado de la laboro post la dummilita paŭzo.

Tre interesa estas la inaŭguro de la Esperanta Ekspozicio en la lernejo kie oni preparas knabojn fariĝi instruistoj (~ "Ecole Normale", Bulevardo Lemonnier, nun nomita "Ecole Normale Charles Buls").

Mankas al tiu kongreso nek oficiala akcepto fare de la urbestraro, nek frata festeno, nek arta festo al kiu partoprenis kiel aŭtoroj : S-ro Cogen, S-ro Somerling, F-ino Colyn.

Eksterlandaj kaj belgaj esperantistoj kune promenadas lundon al Tervueren (~ bela loko sude de Bruselo) por fini verde tiun verdan feston.

steloVerda EBG-070131 ebg-070131-sekve 1921 ?

Je la fino de Januaro, "Esperanto Tago", kiu igis S-ro Schoofs viziti Bruselan Grupon kun granda karavano de junaj samideanoj estis granda sukceso.

steloVerda EBG-070131 ebg-070131-sekve 1922

La Federacio de Bruselaj Grupoj sendas, kiel delegitoj, al la liga Kunveno de 1922 : F-inon Jennen kaj S-ron Haine.

F-ino Jennen akceptas la postenon de Prezidantino de la Grupo "Antaŭen".
En Januaro oni organizas feston honere de F-ino Jennen, S-roj Baëz kaj Mathieux.

Tamen krom la kutimaj kaj surlokaj agadoj, F-ino Jennen prelegas en urbo Jodoigne, ĉe la Ligo por Virin-rajtoj, kaj ŝi akceptas intervjuon de "La Dernière Heure" (~ franclingva ĉiutaga gazeto).

Oni bone povas imagi, ke tia forta personeco vivigas la grupon, altiras adeptojn kaj instigas entuziasmajn helpantojn.

steloVerda EBG-070131 ebg-070131-sekve 1925

Inter ili estis D-ro Kempeneers.

steloVerda EBG-070131 ebg-070131-sekve 1926

Estas je tiu epoko, ke la komitato de la grupo "Antaŭen" antaŭvidas en Aprilo 1926 kaj efektivigas en Majo, la restarigon de Brusela Esperantista sekcio de "Foyer Intellectuel" de Saint-Gilles (~ "kvartalo" de Bruselo-Regiono).
La komitato konsistas el :
F-ino Jennen         prezidantino,
S-ro Mathieux       vic-prezidanto,
F-ino Obozinski     sekretariino,
S-ro Baëz             kasisto-bibliotekisto,
S-ro Somerling     kursgvidanto.

Tamen en Oktobro prezidantino kaj vic-prezidanto rezignas
kaj D-ro Kempeneers iĝas prezidanto.

D-ro Kempeneers prelegas franclingve kaj sukcesplene en "Palais Mondial" okaze de la inaŭguro de la restarigita Esperanto-Fako, kiun ni danku al S-roj Mathieux kaj Huysmans.
(~Palais Mondial = Monda Palaco, konstruaĵoj sur loko rilate al kvindek-jaraĝa de sendependo de Belgio. En 1920 ĝis nekonata jaro, estis internacia muzeo je la gloro de unueco kaj frateco en la mondo. Ligoj franclingvaj 1 kaj 2)

steloVerda EBG-070131 ebg-070131-sekve 1927

Tialoke en Januaro 1927 S-ro Edmond Privat prelegas pri Esperanto kaj oni denove povas viziti la Esperanto-Fakon.
Dum tiu jaro niaj gemembroj gvidas ekster nia propra grupo kvar kursojn, kaj por plenumi libro-demandon, Belga Instituto havas deponejon en strato Lebeau.

Ni notu ankaŭ dum tiu jaro
kurson faratan de S-ro Bas en
"Radio Belgique"
(~ belga franclingva radio, franclingva ligo ĉi tie).

steloVerda EBG-070131 ebg-070131-sekve 1928

Nia entuziasmo pri la prelego de S-ro Privat ne estas tute elĉerpata kiam ni antaŭvidas alian viziton interesan.

Krestanoff, malnova Bulgara samideano, ĉirkaŭvojaĝante Eŭropon sin anoncas ĉe ni.
Sekve de klopodoj de D-ro Kempeneers pere de S-ro Brihay,
intervjuon estas en la tiama "Radio Belgique" aranĝata.

La 10-an de Decembro, S-ro Krestanoff kaj la anoncisto interbabilas antaŭ la mikrofono, oni pritraktas la temon "Bulgarujo", sed tamen S-ro Krestanoff havas la okazon paroli pri la utileco de Esperanto kaj ankaŭ alparoli la esperantistajn geaŭskultantojn en Esperanto.

Parolanta pri tiu eksterlanda gasto, ni ne forgesu ke dum tiu aŭtuno okazas ekzamenoj pri profesora kapableco, ke D-ro Kempeneers ilin partoprenas kaj ke S-ro Schoofs venas en Bruselon por tiun diplomon doni dum festo kun balo, kiu okazis kun sukceso.

Kursoj estas farataj en "Radio Belgique" de D-ro Kempeneers kaj S-ro Mathieux.

steloVerda EBG-070131 ebg-070131-sekve 1929-1932

La laboro inter la limoj de la grupo kun siaj kutimaj prelegoj, kunvenoj, kursoj ne sufiĉas al nia agema prezidanto D-ro Kempeneers.

Kurso gvidata de S-ro Brehay ĉe la ĝendarmoj (~ naciaj policistoj) estas la rezulto de la prelego, kiu en tiu medio faris S-ro Kempeneers.
Plie li ankoraŭ prelegas en "Radio Belgique" okaze de la Zamenhofa festo.

Esta ankaŭ je tiu epoko ke S-ro Bas de nia grupo gvidas kursojn en Laeken, Braine-L'Alleud kaj Aalst.
(~ unu kvartalo de Bruselo-Regiono kaj du urboj)

Dank'al sindonemaj komitatanoj la programo estas alloga, la kunvenoj fidele ĉeestataj, la kursoj plensukcese sekvataj; tiele ke ni plenfide antaŭvidas la organizadon de la 22-a Belga Kongreso.

steloVerda EBG-070131 ebg-070131-sekve 1933

En tiu jaro 1933 nian grupon prezidas F-ino Jennen, kiu komisias la organizadon de la 22-a Belga Kongreso al gesinjoroj Obozinski, Vander Biest kaj Castel, kiuj senlace kaj sukcesplene tion efektivigas.

Jam dum la libertagorda kunveno de la 3-a de Junio oni konscias pri la graveco de la temo pritraktota dum tiu ĉi kongreso, nome la "Interkonsento de Ĝenevo", kiu okazis de la 20-a la 22-a de Majo.

La dimanĉon post la Diservo en Instituto Sankta-Louis kun la rimarkinda prediko de Abato De Cort, la gekongresanoj sin direktas al la 1-a Glora Tombo, flordemeton oni fidas al Leoneke Schoofs.

Sekvas la oficiala akcepto en la Urbodomo.
Skabeno Wauwermans kaj S-ro Schoofs interŝanĝas dezirojn kaj dankojn.
Rapide oni vizitas kelkajn salonojn en la belega Urbodomo, tuj poste disvolviĝas la jarkunveno.
Krom la kutimaj jarraportoj, oni priparolas la "plano-n" de Ĝenevo, kiun Prezidanto Schoofs klarigas.
Ĝi estas aplaŭde akceptata.

En "Le Cygne" (~ franclingva nomo de domo de la Granda Placo de Bruselo) okazas ne nur tiu jarkunveno sed ankaŭ la agrabla festeno kaj vespere la festo kiu kunigas poezion, muzikon, teatraĵon arte prezentataj fare de anoj de diverslokaj grupoj.

La lundon oni ĝuas libere de la somera vetero de Linkebeek (~ loko apud Bruselo) ĝis fond'Roy
(~ verŝajne ferme fond'Roy = farmobieno de la 19a jarcento en kvartalo Uccle de Bruselo-Regiono)
por fini piedpromenante tra la belega arbaro de Soignes.

Post la kongreso la laboro kutime rekomenciĝas kaj dum aŭtuno du kursoj, unu de F-ino Obozinski, alia de S-ro De Boeck, preparas la kongresontojn.

steloVerda EBG-070131 ebg-070131-sekve 1934

Konsternige komencas tiu jaro 1934 kiam nin trafas dum lunda kunveno la novaĵo pri la neatendita morto de la prezidanto de Belga Ligo.
La servoj kaj agadoj daŭraj kaj multnombraj, kiujn li faris al ni, ĉiuj incitis al ni plej profunda dankemo.
Ĉiuj el la bruselaj esperantistoj, kiuj kapablis sin liberigi ĉeestis la enterigon dum kiu ili emociplene rememorigas la kongreson antaŭ kelkaj monatoj de S-ro Schoofs tiel brile gvidata en Bruselo.

steloVerda EBG-070131 ebg-070131-sekve 1935

Dum la daŭro de la Internacia Ekspozicio, ni sukcesis praktike helpi multajn eksterlandajn vizitantojn, tutspeciale unu el ili trafita de akcidento, kiun ni vizitas en hospitalo kaj helpas envagonigi por la rehejmigo.

Ankaŭ por ni mem, belgoj el diversaj urboj, ni organizas dimanĉtagan viziton al la ekspozicio kun lunĉo kaj gvidata vizito al la arta sekcio.

D-ro Kempeneers akceptis la prezidantecon de Belga Ligo, Brusela Grupo lin elektas kiel prezidanton pro honoro kaj nun li laboras kiel komitatano de U.E.A.
Aliflanke F-ino Jennen iĝas prezidantino ĉar jam de kelkaj monatoj D-ro Vander Biest forlasis prezidantecon kaŭze de malsano.

La 13-an de Marto li forlasas la vivon.
Nia dua prezidanto pro honoro postlasas bildon de klera artista delikata animo, de nobla karaktero, de esperantisto kora kaj fidela.

steloVerda EBG-070131 ebg-070131-sekve 1936

Por ĉiam disvastigi nian agadkampon, la grupo komisias al entuziasma Jurgen Jacobsohn la taskon prilabori la junularon.
Li tiajn mediojn fruktodone prospektas, kiam okazas la "Internacia Konferenco de la Junularo por la Paco", kunvenante en Bruselo 29-an de Februaro kaj la 1-an de Marto 1936.
Ni ĉeestas kvarope la debatojn.

Dank'al klopodoj de S-ro Jacobsohn oni adoptas rezolucion kies fina frazo temas jene :
           "la konferenco deziras ke
           disvastigu kono kaj praktiko de Esperanto
           inter la junuloj kaj iliaj riprezentantoj
           por ke dum la proksima kongreso
           ĉiuj sin sentu egalrajtaj kaj
           en atmosfero de tutplena neŭtraleco".

steloVerda EBG-070131 ebg-070131-sekve 1937-1939

Ni translokigas al nova ejo en "Albert 1er"
(~ nomo de iama hotelo apud la Norda Stacidomo)
kie ni havas la eblecon disvolvigi multajn aktivecojn.

Ne nur okazas la ordinaraj kunvenoj,
la elementa kurso de F-ino Obozinski
kaj la perfektiga de S-ro Vander Stempel,
sed krome Ĉe-kurso de S-ino Haudebinne aŭ de S-ro Van der Hecht,
antaŭ kaj post la ordinara kunsido funkcias
sekcioj de danco kaj ŝakludo, gvidataj de Sro Gordin,
de gimnastiko gvidata de S-ino Friedmann,
kaj S-ro Oleffe estras la teatran sekcion.

Artaj kaj belegaj festoj nin kunigas, foje honore de F-ino Jennen, poste por ges-roj Kempeneers, Obozinski kaj F-ino Staes kune.

Tamen ekster nia kunvenejo disvolviĝas aktivecoj :
Advokato Robert varbas interalie la "Radio-Rondojn"
sekve de kio F-ino Jennen parolas dum Februaro 1939 en "Radio scolaire" (~ franclingva lerneja radio),
siaflanke Dro Kempeneers interrilatas kun la skabeno de Ixelles (~ kvartalo de Bruselo-Regiono) kaj la Direktoro de ties komerca lernejo, kaj ankaŭ en Ixelles, F-ino Jennen prelegis.

= = = = = =
= = = = = =
= = = = = =

1940

Tiuj multaj kaj diversaj agadoj certigas al ni la sukceson de la nacia kongreso kiun L.K.K. sub prezidanteco de Dro Maes preparas por Pentekosto 1940.

La antaŭa tago de ĝia malfermo, la unuaj bomboj trafis Bruselon.
Memkompreneble ne plu temas pri kongreso.

Post kelkaj semajnoj kiam plej parte de la fuĝintoj rehejmiĝis ni decidas regule rekontiĝi.
Kunvenoj esperantaj estas malpermesataj, do ni kune promenadas ĉiun duan semajnon dimanĉposttagmeze irante tra la arbaro aŭ kamparo en la ĉirkaŭaĵo de Bruselo.
Tiamaniere ni firme konservas inter esperantistoj la ligilon por restarigi la postmilitan laboron.

= = = = = =
= = = = = =
= = = = = =

steloVerda EBG-070131 ebg-070131-sekve 1944

La 19-an de Septembro, komitatkunveno okazas ĉe S-inoj Staes, kie oni decidas tuj restarigi la ĉiusemajnajn kunvenojn, kaj la diversajn grupagadojn.

Nia antaŭmilita ejo "Albert ler" ne estas disponebla.
Ni do elektas "Beau Séjour" (~ franclingve Bela Restado), avenuo Longchamps, kie ni kelkfoje ripozis dum niaj militpromenadoj. Tamen ĝi estas tro malproksima, la vintro alvenas kaj ni vivas ankoraŭ en mallumo.

S-ro Castel malkovras "La Du Skalopoj-n" en rue au Beurre (~ strato), kiun ni inaŭguras la 6-an de Novembro.

Esperantistaj anglaj soldatoj
kiuj libertempas en Bruselo
nin ofte vizitas.
Niaj kunvenoj arigas multajn entuziasmajn ĉeestantojn.

Jam la 17-an de Decembro okazas kunsido kun la aliaj Bruselaj grupoj, celante kunlaboron por la reklamo.
La kurso ankaŭ rekomencas, ĝi okazas en la librovendejo de F-ino Kestens, kie nia biblioteko estis lokata dum la milito.

steloVerda EBG-070131 ebg-070131-sekve 1945

La unuaj postmilitaj balotoj nur okazas en Februaro 1946.
Oni faras multajn projektojn, inter ili unu pri radio-kurso.

Je la fino de la jaro, duboj ne plu estas permesataj, kaj ni dolorige konscias pri niaj perdoj.
Gesinjoroj Jacobsohn, S-ino Friedmann, samideanoj Oberrotman kaj Opal, D-ro Gordin, malaperis en militmalliberejoj.

steloVerda EBG-070131 ebg-070131-sekve 1946-1947

Inter la projektoj tuj faritaj post la milito estas tio de Kongresoj.
Tamen ni pli kaj pli konscias ke ĝi ne sukcesus pro manko de vojaĝ- kaj loĝ-ebleco.
Ni do faras inter ni "Esperanta Tago".

Ni ankaŭ profitas de ia dimanĉo por viziti grupe la Muzeon pri belaj artoj, kie dum kelkaj semajnoj lokigas pentraĵo "l'Agneau Mystique" survoje al Gento.
S-ro Dumont nin faras kleran, belegan paroladon, kiu samtempte ke ĝi nin instruas kaj plaĉas, kaŭzas sensacion inter la multegaj vizitantoj tien arigataj.
Ni ne imagis, ke estis la lasta servo, kiun faris al ni S-ro Dumont, post kelkaj monatoj de kruelaj suferoj li mortas. Iam poste, ni vizitas lian tombon lokitan en "Honora Bedo".

La grupanoj pli kaj pli konsciantaj pri la longdaŭraj kaj grandegaj servoj de F-ino Jennen ŝin prezentas la titolon de Honor-Prezidantino, kaj tiun festas en "Les Métiers" intime sed tutkore.

La esperantaj kursoj, dum la lernejjaro septembro 1946 - junio1947
por la unua fojo enviciĝas en la serioj de oficialaj kursoj por plenkreskuloj okazintaj en brusela lernejo.

La diplom-disdonon prezidas S-ro Catteau, skabeno por publika instruo.
Li mencias la esperantan kurson, kaj ĝian utilecon dum sia parolado.

Estas de tiu sama jaro, ke datumas la parolata ĵurnalo. Ĝi aperas la unuan lundon de ĉiu monato, ĝin redaktas la diversaj grupanoj, libere elektante sian temon.
Ĝin juĝas la aŭskultantaro, alijuĝante poentojn, ĝin rekompensas la gajnitaj poentoj unufojo po jaro.
La du laŭreatoj, kiuj akiras la plej grandan nombron da poentoj dum la jaro ricevas ĉekon por libro-aĉeto.

Ankaŭ ricevas premion la plej fidela ĉeestanto de la jaro.

Tiu parolata ĵurnalo estas bonega eltrovo, ĝi funkcias je ĉies kontentigo.
Plie, dum tiu aŭtuno, la Jarfesteno estas restarigata, kaj la unua oni dediĉas al la sindonema F-ino Obozinski.
Tiamaniere, jaro post jaro, estas festataj gesamideanoj :
Mathieux, Plyson, Kempeneers, Elly Staes, Castel, Vander Stempel, Kestens, Everaert.
Tiun festenon ne nur ĉeestas la Bruselanoj sed multnombre niaj Antverpenaj amikoj ĝin vizitas.

steloVerda EBG-070131 ebg-070131-sekve 1948

Grupa vivo simile al homa vivo estas sinsekvaĵo de lumo kaj nuboj.
Apenaŭ finiĝas tiu agado kaj ĝojplena jaro 1947, kiam grava sortobato nin trafas.
La 22-an de Januaro F-ino Jennen, nia Honor-Prezidantino, forpasis.

Tro ofte en tiuj notoj aperis ŝia nomo, por ke ni rediru la servojn, kiujn ŝi faris al Esperanto, kaj tutspeciale al nia Grupo.
Multnombraj ni ĉeestas la funebran ceremonion,
kaj la vortoj "lasta saluto de la Esperantistoj" presitaj sur la kron-rubando esprimas nian profundan dankemon.
D-ro Kempeneers, en la nekrologia artikolo aperata en "Belga Esperantisto" prave konkludas tiele :
"ŝia memoro restos inter ni kiel tiu de sindona samideanino, kiu ĉiam nelacigeble sekvis la rektan vojon".

Iam poste, ni ekscias ke testamente ŝi lasis al la Belga Ligo
sumon kiu fariĝas "Fondaĵo Jennen".
Inter ni, tiu kiu certe plej profitis la ekzemplojn de la formortintino estis ŝia lernintino kaj amikino, F-ino Obozinski, krome la kursoj de ŝi gvidataj, ŝi varbas en aliaj rondoj.

steloVerda EBG-070131 ebg-070131-sekve 1949

Ŝi prelegas franclingve pri Esperanto ĉe "Les Pensionnés de l'Etat" (~ ŝtataj pensiuloj),
plie ŝi akceptas la postenon de delegitino al la Internacia Kongreso por nova Eduko, ĉiam celante plilarĝigi la limojn de nia agadkampo ĉar la temo elektita estas "Esperanto kiel ligilo inter Junuloj".

Je tiu sama momento okazas en Bruselo "La Quinzaine de la Paix" (~ dekvin tagoj por paco) kiu enskribiĝas en la programo du prelegojn po vespero.
Nia Grupo elektas kiel temo "l'Esperanto, facteur de Paix" (~ Esperanto faktoro por paco) kaj kiel parolantino, Elly Staes.

En nia propra rondo, kiu nun lokiĝas en "Brasserie Saint-Martin" (~ restoracio), krom la kutimaj kursoj kaj laborkunsidoj ni inaŭguras Sankt-Nikolao-festojn por la gemembraj infanoj.
La ĉefa alogaĵo konsistas el la manpupteatro kiun ni ŝuldas al la arta laboro kaj fantazio de S-ro Jirousek, konstruanto de la Teatro, kreanto de la pupoj, tradukanto de tekstoj kaj reĝisoro.

steloVerda EBG-070131 ebg-070131-sekve 1950

Denove unu el niaj plej malnovaj anoj enviciĝis en eterneco : S-ro Pierre.
Tempo ne baldaŭ forviŝos lian nomon inter ni, ĉar ni scias, ke se kormalsano lin malpermesis ĉeesti niajn kunvenojn, tutanime li kaj lia familio estis inter ni.

steloVerda EBG-070131 ebg-070131-sekve 1951

Kvankam la jaro 1951 eĉ de la unuaj tagoj nin atentigas pri la nacia Kongreso okazonta je Pentekosto, ni ĝuas tamen signifoplenan okazintaĵon dank'al la prelego, en urba lernejo, de Profesoro Laurat kaj D-ro Ivo Lapenna, poste intima, tre vigla diskutado nin kunigas en nia ordinara kunvenejo.

La 35a Nacia Kongreso lokiĝas en la historia centro de Bruselo, ĉar kunven- kaj festejoj, preĝejo kaj festenejo ŝirmas en ombro de la Urbodoma turo.

Jam sabate okazas en "Le Lion d'Or" (~ La Ora Liono) ne nur la kutimaj laborkunsidoj sed ankaŭ la konkurso reservata al la junularo. Ĝi konigas al la aŭskultantaro vere talentplenajn kaj promesriĉajn elementojn, kiun devas juĝi gesamideanoj Jacobs, Paulus, kaj Castel.

Dimanĉmatene komenciĝas kun la diservo en la tute apuda Preĝejo "Les Riches Claires" kun esperanta prediko kaj post la fino de la servo la Espero ne nur estas ludata per la orgeno, sed ĥore kantata per la esperantistoj.
Dum la solena kunsido, la konkurslaŭreatino (la tiama F-ino Henny De Ketelaere) rediras sian Paroladon.
Nia festeno en "Le Moulin d'Or" (~ La Ora Muelejo) okazigas familian gajan ĉeeston kaj bruegan interbabiladon.
Vespere ni reiras al "Lion d'Or" por ĝui la bonege prizorgatan Kabaret-vesperon.

Lundon vicinal-tramo je nia nura dispono nin promenveturigas tra pentrinda Brabando, de placo Saint- Josse al urbo Terdemonde, kie ni haltas por lunĉo, al urbo Wavre kie ni haltas por tortmanĝi, ĝis Bruselo kie ni haltas por adiaŭi.

steloVerda EBG-070131 ebg-070131-sekve 1952

Estas kelkaj monatoj poste, ke prave F-ino Obozinski, kiu jam de tiom da jaroj gvidas kursojn kaj okupas la postenon de sekretariino deziras ripozon.

S-ino Ernst fariĝas do sekretariino kaj akceptas kursgvidadon.

Same S-ino Weyn, S-ro Jirousek, eĉ iom poste S-ro Piron gvidas elementajn kursojn, dum S-ro van der Stempel, kun sia nesuperebla talento majstras la perfektigan kurson ĉiam interesplenan.

Se pli kaj pli ofte niaj kunvenoj estas pliagrablaj per vizitoj de eksterlandanoj, ni ankaŭ kelkfoje iras eksterlanden, sed sen forlasi nian seĝon dank'al la filmprezentadojn de D-ro Kempeneers, kiuj plej ofte temas pri la Kongresoj.
Se ni mencias ke eksterlandaj vizitoj kaj filmoj pliagrabligas niajn konvenojn, ni ne forgesu ke dank'al la bona flegado de nia kaso, ni kapablas aĉeti bonan fortepianon, kiun niaj muzikistoj povas uzi je nia plej granda gojo.

steloVerda EBG-070131 ebg-070131-sekve 1954

Dum ĝenerala kunveno, okazinta kelkajn monatojn antaŭ la Jubileaj Festoj de Belga Ligo, S-ro Jaumotte sukcedas kiel ties Prezidanto al D-ro Kempeneers.
En ĉeesto de multnombraj esperantistoj el diversaj urboj tie arigataj por esprimi sian simpation, S-ro Jaumotte priparolante la agad- kaj servoplenan karieron de D-ro Kempeneers, lin donacas oran medalon. Tiu medalo estas la unua transdonata ĝis nun ĉar ĝi fakte estas rezervita por esti disdonota (fandata en diversaj metaloj) dum la Jubileaj Festoj de 1955.

steloVerda EBG-070131 ebg-070131-sekve 1955

Sekve de jarkunveno kaj baloto, nova komitato de junaj samideanoj anstataŭas la malnovajn sindonemajn komitatanojn kies ŝultroj dum tiom da jaroj portis pezegajn ŝarĝojn, kaj kies prudento nin gvidis senlace.

Post la festoj de la Belga Ligo (Ora Jubileo), okazintaj en Antverpeno, S-ro Jaumotte venis en Bruselo por esprimi gratulojn kaj transdoni medalojn al la jubileantoj kaj Veteranoj. Tiu familia festeto permesis al la bruselaj samideanoj elmontri sian grandan simpation al la grupdekanino "Panjo" Staes.

Nia Grupo, kiu antaŭ du jaroj ricevis tuttagan viziton de Finna Grupo, tiun ĉi jaron ĝojas la restadon de Itala karavano survoje al la Internacia Kongreso de Utrecht. Tielaj spertoj estas speciale kuraĝigaj.

Por ĉiam malproksimigi la limojn de nia influo, samideanoj Piron kaj Swinne, prelegas franclingve pri Esperanto en "Centre Constructif de la Vie Sociale", kaj iom poste F-ino Obozinski ĉe Philips.

steloVerda EBG-070131 ebg-070131-sekve 1956

Nia Prezidanto Jacobs sukcesas refirmigi la ligilon inter la diversaj bruselaj grupoj (Esperantista Kontakto Intergrupa) kies unua evidentigo okazos per komuna Zamenhof-festo.

Intertempe, la 1-an de Aŭgusto,
"membrino-fondinto" de
"Pioniro Esperantista Brusela Grupo",
Panjo Staes, mortas.

La samgrupanoj elmontras je tiu okazo la familiajn sentojn, kiujn kunigas nin.
D-ro Kempeneers, je la nomo de Belga Ligo, kaj Prezidanto Jacobs, por la Brusela Grupo, adiaŭas ŝin per trafaj vortoj.

Kunveno estas dediĉata je ŝia memoro. Samideano Castel, verkis emociplenan artikolon por Belga Esperantisto.
Plie dum monato Novembro, grupanoj iris demeti florojn sur ŝia tombo post kelkaj salutvortoj de Prezidanto Jacobs.

steloVerda EBG-070131 ebg-070131-sekve 1957

Je komenco de tiu ĉi jaro, multaj Bruselanoj ĉeestas
la solenaĵon de la Ora Jubileo de Verda Stelo
en Antverpeno.

Nova regularo estas verkita
de D-ro Kempeneers kaj Prezidanto Jacobs por la Brusela Grupo.
Ĝi estas aprobata dum la Jarkunveno, kaj tuj poste
ni, la Brusela Grupo, ni preparas nian Oran Jubileon.

Kiom da kuraĝo, da fido, da sindono, tiu jubileo signifas !
Kiom da klopodoj, da spertoj, da oferoj ĝi enhavas !
Kiom da lacigaj kaj kuraĝigaj travivaĵoj ĝi kalkulas !

Tamen
la emo al pliperfektigo en ĉiuj kampoj,
la deziro al egalrajta interfratiĝo de ĉiuj homoj
neniam forlasis la pacajn batalantojn
kiuj paŝo post paŝo efektivigis tiun esperantan marĉadon
sur duonjarcenta longa vojo.

EBG ora jubileo festita en 1957

Historio de EBG. Fonto :
Historia Skizo de Esperantista Brusela Grupo : 1907 - 1957. Verkita de Elly STAES, arkivistino, « Je memoro de mia Patrino ». Okaze de la Ora Jubileo 1907 - 1957. Paĝo 2.

La simbolon ~ mi, nun en 2007, uzas por aldoni klarigojn al iuj franclingvaj nomoj de la originala teksto. (F. S.)


O R A J U B I L E O

1 0 - 0 2 - 1 9 0 7 – 1 0 -0 2 - 1 9 5 7

S o l e n e f e s t a t a

la 7an de Aprilo 1957

en nia sidejo : Brasserie de la Justice

38, place du Grand Sablon, Bruselo.

Tel. : 12.64.76


P R O G R A M O

Je la 9a h. :

Malfermo de la Akceptejo, en nia sidejo.

Je la 10a h. :

Solena Jubilea Kunsido en nia sidejo.

Je la 12a h. :

Oficiala Akcepto en la Urbodomo de Bruselo.

Je la 13a h. :

Jubilea Festeno en salono de restoracio L'Ecu de France, 42, rue de la Violette.

Je la 17a h. :

Kabareta Vespero, en nia sidejo.

~ Place du Grand Sablon = placo de granda sablejo. La nomo memorigas naturo de brusela grundo, sablo kaj marĉo. Fama placo.
~ rue de la Violette = strato de la violo (floro), apud la urbdomo de Bruselo-Urbo.

jubileo1957-1jubileo1957-2