★ Esperantista Brusela Grupo ★

KER-sesio en Antverpeno

La Verda Stelo-Antverpeno kaj Edukado.net invitas vin ekzameniĝi en Antverpeno. 

Kune kun la ekzamen-komisiono de UEA kaj la retejo www.edukado.net, La Verda Stelo komencis organizi KER-sesion en Belgio.

La ekzameno okazos en Antverpeno, la 25an de januaro de 2014 en la Esperanto domo Frankrijklei 140.

Eblos trapasi kaj kompleksajn kaj aparte skriban aŭ parolan sesion de ajna nivelo. Atentu tamen, ke ĉiu kandidato ene de unu sesio rajtas ekzameniĝi nur pri unu nivelo.

 La aranĝo estas bonega okazo por tiuj, kiuj pasintjare trapasis aŭ planas trapasi en 2014 la skriban parton de la tutmonda ekzamentago, ĉar ĉi-foje estos surloka komisiono, kio ebligos ankaŭ parolajn sesiojn.

 La skribaj ekzamenoj kaj la laboratoriaj kaj antaŭkomisionaj partoj okazos en la daŭro de la tuta sabato. Precizajn komenchorojn por la apartaj partoj ni povos diri nur tiam, kiam alvenis la aliĝoj kaj ni scias la intereson kaj bezonojn.

 Ĉiuokaze tio scieblas ke inter la 10a kaj 12a estos la laboratoriaj kaj parolaj partoj, kaj ekde la 12.30 komenciĝos la skribaj partoj de la ekzameno.

Okaze de grandega intereso kelkajn kandidatoj ekzameniĝos vendredon aŭ dimanĉon.

 Eblos ke vendredon posttagmeze ni aranĝos kaj Katalin Kováts gvidos preparsesion kaj klarigadon. Se vi interesiĝas pri tia helpo, bv esprimi tiun vian bezonon al Jakvo .

Informojn pri la ekzamenoj vi trovas en la retejo www.edukado.net, en ties sekcio EKZAMENOJ, subsekcio: UEA-KER. Serĉu tie ne nur la priskribojn kaj la filmetojn, sed ankaŭ la specimenojn.

Samloke vi trovas ankaŭ la subĉapitron "Sesioj kaj aliĝilo". Bv. kiel eble plej rapide plenigi la aliĝ-formularon, se vi intencas partopreni en la ekzameno.

Por ajna plia informo pri la enhavo de la ekzamenoj turnu vin al Katalin Kovats aŭ pri la organizaj kaj logistikaj al Jakvo Schram

Espreble ni multnombros en la belga KER-ekzameno.

Jen la plej grava ligo: http://www.edukado.net/ekzamenoj/ker.     Jen elŝutebla varbilo

 Salute, Jakvo Schram kaj Katalin Kováts