★ Esperantista Brusela Grupo ★

Siĉuana Gastronomio

12-1-4-c.jpg
12-1-4-b.jpg
12-1-4-a.jpg

Siĉuana Gastronomio

de LIU BIAN

Sichuan-aj pladoj konsistigas unu el la ok ĉefaj gastronomioj de Ĉinio. En la antikveco, pro la malfacila trafikado de Sichuan-provinco tamen riĉaj produktaĵoj, la tiea popolo kreis originalan gastronomion...

Sichuan-a gastronomio de pli-ol-2000-jara historio entenas pli ol 4000 specojn, kaj de 1000 el ili ofte aperas en bankedoj. Sichuan-a gastronomio multe uzas ŝenoprazon, zingibron, kajenan pipron, stelanizon, kapsikon kaj aliajn kondimentojn. La pladoj de Sichuan-gastronomio estas saleca, dolĉa, acida, kajenpipra, pika kaj amara.

Sichuan-anoj ŝatas kajenpiprajn kaj pikajn pladojn, ĉar tie regas peza humideco. En Sichuan ofte pluvas. Pro la speciala topografio de baseno la humida aero ne povas eliri el la loko. Ofta prenado de kajenpipraj kaj pikaj pladoj povas helpi elteni humidecon.

Sed Sichuan-aj pladoj ne estas nur kajenpipraj kaj pikaj. Ili estas ankaǔ dolĉaj, salaj, acidaj kaj amaraj. La kuiristoj ofte donas kelkajn gustojn al unu sama plado por elstarigi la ĉefan guston.

Sichuan-aj pladoj taŭgas por tre diversaj homoj de tre diversaj lokoj, ekzemple ili aperas en altklasa bankedo, ordinara restoracio kaj sur manĝtablo de popolanoj. La tradiciaj Sichuan-aj pladoj en luksa bankedo estas el tripango, fritita ŝarka naĝilo kaj vermoherba anaso. Ankaŭ estas aliaj malmultekostaj pladoj en ordinaraj restoracioj. Pro facila akiro de materialoj kaj simpla preparado, la pladoj “Restufita viando” kaj “Fabofromaĝo” fariĝis ĉiutagaj manĝaĵoj en hejmo kaj restoracio. La fama frandaĵo “Ombra bovaĵo” estas menciinda. La viandpeo estas tiel maldika kiel paperfolio kaj povas tralasi lumon. En lumo ĝi estas preskaǔ diafana kaj povas doni ruĝetan ombron sur papero aǔ muro.

La diligenta popolo de Sichuan-provinco senĉese kreas novajn specojn de pladoj ne nur por bezono de la vivo, sed ankaŭ por ĝuo de spirito kaj sento. Dum frandado oni gustumas la vivon, ĝuas la vivon kaj esprimas la senton.