★ Esperantista Brusela Grupo ★

Auf Kommentar antworten

Bilardo : snukero

Bilardo

Bilardo estas la nomo de diversaj ludoj, kiujn oni ludas per difinita nombro de rezinaj (pli frue eburaj) globoj sur ortangula tablo, tegita per verda drapo kaj provizita per remburitaj randoj. Oni frapas la globojn per longa bastono.
Oni ludas la francan bilardon (karambolon) per tri globoj sur bilarda tablo, kiu ne havas poŝojn. Ĉiuj aliaj versioj estas ludataj sur sespoŝa tablo, kies poŝoj troviĝas en la anguloj kaj po unu meze de ambaŭ longaj bendoj. Al tiu tipo apartenas la Angla-Bilardo kun tri globoj, la Snukero (angle Snooker) kun 22 globoj (21 objektgloboj kaj unu blanka), la poŝbilardo (pool) kun maksimume 15 objektgloboj kaj unu blanka globo.

La materialo

La tablo estas granda, ortangula kaj ĝi estas duoble pli longa ol larĝa. Ĝi estis pli frue en Anglio el mahagono. Ĝia tabula parto estas pretigita el polurita ardezo, kiun oni kovras per drapo. La tablan tabulon kadras oblikvaj borderoj (nomataj kusenoj/bendoj), pretigitaj el malmoligita kaŭĉuko aŭ sintezita gumo.

La bastono (bilardbastono) estas produktita el polurita ligno aŭ plasto, kies pinto mallarĝiĝas kaj pintiĝas. Ĝi longas inter 100–150 cm kaj ĝian pinton ornamas ringforma fortigo el plasto, kupro, fibro, aŭ eburo kaj batkapeto el ledo, algluita al la ringo. La ludantoj uzas kuboforman bilardan kreton por kretizi la bastonan kapeton, kio helpas la baton ne rekte en mezo de la globo. Tiam la globo rotacias, rapidturniĝas.

La bilardaj globoj
estis produktitaj pli frue el ligno, kupro, eburo aŭ belga argilo, hodiaŭ el plasto (fenolrezino). Ili havas diametron de 5,2 cm ĝis 6,05 cm. Oni uzas pli grandajn globojn en karambolo.

Angla-Bilardo

Angla bilardo estas miksaĵo de karambolo kaj poŝbilardo, elformiĝinta ĉirkaŭ la fino de la 18-a jarcento. Ĝi estas ludata sur tablo (ludareo 356,9 cm x 177,8 cm) per tri globoj, kies diametro estas 52,5 mm (2 coloj 1/16). Unu globo estas ruĝa, alia blanka kaj la tria estas, aŭ makulita blanka, aŭ flava.

La frapglobo en Angla-Bilardo estas, por unu ludanto (aŭ teamo), la blanka kaj, por la alia ludanto (aŭ teamo), estas la makulita blanka aŭ flava globo; la du aliaj globoj estas la objektgloboj.

Oni povas akiri poentojn per tri metodoj:

  1. senespera hazardo (losing hazard) estas bato, dum kiu globo de la batanto trafas iun poŝon - post trafo de alia globo, kaj valoras 2 ptjn kiam blanka aŭ flava estas unue tuŝita, sed 3 ptjn kiam la ruĝa estas unue kontakti.
  2. venka hazardo aŭ poto (winning hazard aŭ pot) estas bato, dum kiu objektglobo eniras poŝon - post trafo de iu ajn globo, kaj valoras 2 ptjn kiam blanka aŭ flava estas enpoŝigita, sed 3 ptjn kiam la ruĝa estas enpoŝigita.
  3. karambolo (cannon) estas bato, dum kiu la batita globo trafas la du aliajn globojn kaj valoras 2 ptjn.

Pluraj kombinaĵoj povas okazi dum unu bato, kaj ĉiuj poentoj estos aldonitaj al la poentaro de la ludanto. Ĉiuj faŭloj valoras 2 poentojn kiuj estas aldonitaj al la poentaro de la kontraŭulo.

Snukero

Snukero estas populara speco de bilardo kreita de militistoj el la angla garnizono en Hindujo en la 19-a jarcento. Tiu ludo estas ludata sur granda tablo kiu fakte estas origine Angla-Bilardtablo.
Por ludi la snukeron necesas dudek du globojn.
Unue, la blanka kiu estas la frapglobo kaj poste, la dudek unu objektgloboj : kvin dek ruĝaj (kiuj ĉiu valoras 1 poenton), unu flava (2 ptjn), unu verda (3 ptjn), unu bruna (4 ptjn), unu blua (5 ptjn), unu roza (6 ptjn) kaj fine unu nigra (7 ptjn).
La snukertablo estas pli-malpli duoble longa ol larĝa (ludareo 356,9 cm x 177,8 cm) kaj havas ses poŝojn : kvar en la anguloj kaj unu meze de ĉiu longbendo.
Oni uzas bastonon provizita per leda ekstremaĵo nomita kapeto por frapi la blankan globon kaj ĝin sendigi al trafenda(j) objektglobo(j) rekte aŭ per resalto kontraŭ unu aŭ pli bendoj.

Ludmodo :

Elira pozicio de la globoj

1-a fazo : de la komenco ĝis la enpoŝigo de la 15‑a Ruĝa kaj eventuale de la sekvanta elektita kolora). La unua ludanto faras la En-ludiga bato al Ruĝa(j) globo(j). Dum tiu fazo, Ruĝa(j) estas la trafenda(j) globo(j) de ĉiu nova vico de la ludantoj. Kiam Ruĝa globo estas enpoŝigita, la sekvanta trafenda estas unu globo el la aliaj kolorgloboj. Kiam kolorglobo estas enpoŝigita, ĝi estas remetita sur sian propran lokon (se eble) kaj tiam oni devas denove ludi al Ruĝa(j), ktp… . Enpoŝiginte la lastan Ruĝan, oni povas ankoraŭ ludi al unu elektita kolorglobo. Poste komencas la dua fazo.

2-a fazo : kiam nur restas la ses kolorgloboj ĝis la fino de la framo. Dum tiu fazo oni enpoŝigas la kolorajn globojn en kreskantordo de valoro : flavan, verdan, brunan, bluan, rozan kaj fine nigran. La framo finiĝas per la lasta nigra, aŭ potante ĝin, aŭ faŭligante ĝin. Se estas pli ol sep poentoj inter la poentaroj antaŭ la nigra, la framo finiĝas tiam. Oni ankaŭ povas koncedi framon pli frue. Kiel en iu ajn alia bilardludo, faŭloj povas okazi. Kiam okazas faŭlon, la konvena penalo (de 4 ĝis 7 poentoj) estos aldonita al la poentaro de la kontraŭulo. La venkanto estas la ludanto kiu akiris la pli multe da poentoj dum la framo.

Taktiko uzata iam en framo estas lasi la frapglobon malantaŭ ne-Trafenda Globo tiel ke ĝi estas snukerigita por la sekva ludanto. Se ludanto aŭ teamo estas pli da poentoj malantaŭe ol estas disponeblaj sur tablo, tiam la metado en snukeron esperante gajni poentojn el forcitaj faŭloj iĝas plej grava.

Al ĉiuj faŭloj korespondas penalojn de 4 ĝis 7 poentoj kiel menciata ĉi-sube.
Relokigo de la kolorgloboj

  1. Se eble, oni relokigas kolorglobon sur ĝian propran Muŝon, sen ke ĝi tuŝas alian globon,
  2. Se tio ne eblas sur ĝia propra Muŝo, oni relokigas ĝin sur la liberan Muŝon de plej alta valoro disponebla,
  3. Se neniu Muŝo estas disponebla, oni relokigas ĝin plej proksime eble al ĝia propra Muŝo, en rekta direkto kaj perpendikla al la supra kuseno.

Se pluraj globoj bezonas esti relokigataj, oni ĉiam komencas per la plej alta valora globo, kaj poste, oni daŭrigas malkreskantorde.

Penaloj.

Iu ludanto kiu faras faŭlon, donas penalajn poentojn kiuj estos aldonitaj al la kontraŭula poentaro,

  1. de la valoro de la Trafenda Globo kiam,
    1.  batante la frapglobon pli ol unu fojo,
    2. batante kun ambaŭ piedoj el la planko,
    3. ludante ekstervice,
    4. ne korekte En-ludigante ekde En-mano,
    5. maltrafante ĉiujn objektglobojn,
    6. kaŭzante la eniron de la frapglobo en poŝon,
    7. snukerigante malantaŭ libera globo,
    8. kaŭzante saltŝoton,
    9. ludante per ne-norma bastono,
    10. interparolante kun propra(j) partnero(j),
  2. de la valoro de la trafenda globo aŭ de la koncernita globo, laŭ kiu estas pli alta, kiam
    1. batante kiam iu ajn globo estas senmova,
    2. batante antaŭ ke la arbitracianto finis la relokigon de iu kolora globo,
    3. kaŭzante la eniron de iu ajn ne-trafenda globo en poŝon,
    4. farante tiel ke la frapglobo ne unue kolizias iun trafendan globon,
    5. farante puŝbaton,
    6. tuŝante iun globon En-ludo, alia ol la frapglobo, per la leda kapeto de la bastono kiam bato estas farata, aŭ
    7. farante tiel ke iu globo estas elpelita el la tablo.
  3. de la valoro de la trafenda globo aŭ pli alta valoro el la du globoj koncernitaj kiam farante tiel ke la frapglobo unue kontaktas samtempe du globojn aliaj ol du Ruĝaj aŭ libera globo kaj trafenda globo.
  4. de 7 poentoj kiam
    1. uzante iun globon el la tablo por iu ajn celo,
    2. uzante iun ajn objekton por mezuri spacojn aŭ distancojn,
    3. ludante al Ruĝaj, aŭ libera globo sekvita de Ruĝa, en sinsekvaj batoj,
    4. uzante iun ajn objektglobon kiel frapglobo,
    5. ne deklarante kiun globon li elektis kiam petita de la arbitracianto,
    6. enpoŝiginte Ruĝan aŭ liberan globon kiel Ruĝa, farante faŭlon antaŭ ol sciigi sian elektitan globon.


Vorta provizo koncernante la bilardludojn

Bilardo :

  1. Ludo, ludata per eburaj aŭ fenolikaj rezinaj globoj sur tablo tegita de drapo.
  2. Tiu tablo mem.

Snukero kaj Angla-Bilardludo :
specoj de bilardludo el Anglujo.
Bilardejo aŭ Bilardsalono :
Ĉambro en domo aŭ Kafejo destinita por tiu ludo.
Bendo aŭ kuseno : Ĉiu elasta bordero de la flankoj de bilarda tablo. La malgranda bendo je la Balka flanko estas la suba bendo kaj tiu je la flanko de la Muŝo estas la supra bendo.
Poŝo : truo provizita de reteton kun gvidreloj al kiu oni sendigas la objektglobojn. Estas ses poŝoj : kvar en la anguloj de la tablo kaj du en la mezo de ambaŭ longaj bendoj
Balklinio : rekta linio desegnita je 737 mm de la suba kuseno kaj paralela al ĝi
Balko : tiu Balklinio kaj la intera spaco al la suba kuseno
La "D" : duoncirkla zono desegnita en la Balko de kiu oni En-ludigas aŭ reEn-ludigas la frapglobon.
Disigado : la unua bato en framo al ruĝa globo deiranta de la "D" (duoncirkla zono) kaj kiu okazigas pli- malpli la disigon de la paketo de ruĝaj.
Loko aŭ Muŝo : punkto markita sur la drapo por lokigi la kolorglobojn.

  • la Loko aŭ Muŝo : loko por la Nigra
  • la Piramida Loko : loko por la Roza
  • la Centra Loko : la loko por la Blua
  • la tri aliaj estas sur la Balklinio : vidite de la suba bendo, centre la loko de la bruna, sur la dekstra angulo de la "D", la loko de la flava kaj sur la maldekstra angulo de la "D", la loko de la Verda.

Celglobo : globo al kiu oni celas objektglobo : ĉiuj globoj escepte de la blanka (la frapglobo)
Drapo : Teksaĵo el lano uzata por tegi la ludareon de bilarda tablo
Haro : lana elkreskaĵo el la drapo
Rulado laŭ haro ≠ kontraŭ haro (aŭ kuspe) : rulado de globo en aŭ kontraŭ la direkto de la haroj
Ludanto / ludisto : iu kiu ludas / iu kiu profesie ludas
Kontraŭulo : la alia ludanto kontraŭ kiu iu ludas
Arbitracianto : persono kiu aplikigas la regularon, anoncas la faŭlojn kaj prizorgas la poentarojn.
Breko aŭ Rompo : serio de poentoj farita de iu ludanto en sinsekvantaj poentantaj batoj
Poento / poentaro : Unuo de gajno ĉe ludoj / Nombro da poentoj de ĉiu ludanto en framo, ludo aŭ maĉo.
Punkto :

  1. Malgranda makuleto sur supraĵo (punktita aŭ makulita globo en bilardludoj)
  2. Preciza loko, kie io okazas: la punkto de kontakto de du korpoj; celpunkto; ktp…

Framo : parto, periodo de la unua bato ĝis la fina poto aŭ faŭlo, aŭ ĝis la koncedo de iu ludanto.
Ludo : konsentita aŭ kondiĉita nombro de framoj
Matĉo aŭ maĉo : konsentita aŭ kondiĉita nombro de ludoj
Bastono : longforma ilo, provizita de leda kapeto kiun oni uzas por bati la frapglobon
Valida : farita laŭregule siavice : ne en aliula vico
Efekto : influo, efiko farita per la bastono sur la frapglobo kiam ĝi estas necentre frapita.
Helpiloj : diversaj pontoj kaj iloj kiuj, en malfacilaj situacioj, helpas la ludanto por atingi la blankan globon : kanono, duonkanono, ripoziloj, rastiloj, plilongigiloj kaj adapiloj, cigno-kolo, araneo, plilongigita araneo, ktp …
Bato : frapo per la bastono
Batanto : ludanto kiu estas ĉe la tablo
Trafenda globo : globo kiun la ludanto devas laŭregule unue kontakti per la frapglobo
Poto aŭ enpoŝigo : laŭregula bato kiu sendigas iun trafendan globon en poŝon, per kiu oni akiras poentojn.
En-mano : la frapglobo estas En-mano kiam ĝi eniris poŝon, aŭ ĝi estas elpelita el la tablo, kaj restas En-mano ĝis estante valide reEn-ludigi.
En-ludo :

  1. la frapglobo estas En-ludo kiam ne En-mano
  2. la objektgloboj estas En-ludo ekde la komenco de la framo ĝis estante enpoŝigitaj aŭ elpelitaj el la tablo
  3. koloraj denove iĝas En-ludo kiam relokigitaj

Faŭlo : iu ajn rompado al la regularo kiu estas taksita per penalpoentoj aldonitaj al la kontraŭula poentaro. Post faŭlo, la kontraŭulo povas elekti unu el la tri jenaj eblecoj

  1. mem ludi de kie la globoj senmoviĝis, aŭ
  2. ludigi la faŭlinton de kie la globoj senmoviĝis, aŭ
  3. kiam "Faŭlo kaj Miso" estas anoncita, reludigi la faŭlinton de kie la globoj troviĝis antaŭ la faŭla bato. La arbitracianto replacigas, plej bone eble, la globojn kaj la faŭlinto reludos la saman aŭ alian baton.

Miso : kiam la frapglobo mankas unue kontakti Trafendan Globon kaj la arbitracianto konsideras ke la batanto faris ne sufiĉe bonan provon por kolizii Trafendan Globon, li anoncos "Faŭlo kaj Miso".
Snukerita : la frapglobo troviĝante malantaŭ ne-trafenda globo kaj estante obstrukciata per ĝi por atingi per rekta bato kaj en rekta linio, iu ajn Trafenda Globo estas dirata kiel snukerita.
Libera globo : globo kiun la batanto elektas kiel Trafendan Globon kiam estante snukerita post faŭlo. Se tiu globo estas enpoŝigita, ĝi prenas la valoron de iu normala trafenda globo. Ne licas meti snukeron malantaŭ libera globo.
Puŝbato : faŭla bato farita kiam la leda kapeto de la bastono restas en kontakto kun la frapglobo

  1. post ke la frapglobo estis komencanta sian antaŭan movon, aŭ
  2. kiam la frapglobo faras kontakto kun celglobo escepte kie la frapglobo kaj celglobo estas preskaŭ tuŝantaj, tio ne estos ĵuĝita kiel puŝbato se la frapglobo tuŝetis tre finan randon de la celglobo.


La efektoj

Efekto : influo, efiko farita per la bastono sur la frapglobo kiam ĝi estas necentre frapita.
Pura ruliĝado (4) : bato farita sen efekto, la frapglobo ruliĝante tute nature
Kuleo aŭ antaŭenirigo (3) : trairanta bato supre sur la frapglobon por apliki al ĝi antaŭan ruliĝadon.
Retroo aŭ malantaŭenirigo (5) : trairanta bato sube sur la frapglobon por apliki al ĝi, post kontakto sur iu objektglobo, malantaŭan ruliĝadon.
Maseo (1) : aplikado de flankefekto peze batante la frapglobon kun la tenilo de la bastono
forte levita por akute kurbegigi ĝian trajektorion.
Kurbigbato (2) : aplikado de flankefekto iomete malsupren kun la bastono iom pli levita ol normale por kurbetigi ĝian trajektorion.
Flankaj efektoj : tiuj efektoj influas ĉefe la reflektada angulo post resalto kontraŭ kuseno, aŭ fermante, aŭ malfermante ĝin.

La pozicioj de la bastono

Antworten

CAPTCHA
Diese Frage dient dazu, zu testen, ob Sie ein menschlicher Besucher sind, und um automatisierte Spam-Übermittlungen zu verhindern.