★ Esperantista Brusela Grupo ★

Reageer op reactie

Mesaĝo de nia Prezidanto koncerne la agadojn de EBG dum la virusa krizo

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

pro la evoluo de la situacio kun La viruso, ni jam forte dubis ĉu daŭrigi niajn kunvenojn, ni jam pensis nuligi ilin. Post la hieraŭaj decidoj de la registaro, tute evidentas ke ni nuligas ĉiujn renkontiĝojn ĝis pliboniĝo de la situacio.

Ja bremsi la epidemion tre gravas por ke la sanservoj povu plu funkcii,ja nia averaĝa aĝo indikas ke ni pli riskas ol grupo de junuloj. Do evitu tro riski, ni tutkore deziras bonan sanon al vi ĉiuj.

Eble perreta kunveno estus interesa sperto?
Ĉu Skype estas bona solvo? Ĉu multaj el vi estas sur tiu sistemo? Ĉu iu proponas pli bonan solvon?
Ni volonte gardus regulan kontakton kun ĉiu el vi kiu ŝatus!
Ne hezitu reagi, kion ajn vi pensas pri tio.

Restu gajaj!
Bernard-Régis
Prezidanto de EBG

Reageren

CAPTCHA
Deze vraag is bedoeld om te testen of u een menselijke bezoeker bent en om geautomatiseerde spam-inzendingen te voorkomen.