★ Esperantista Brusela Grupo ★

Répondre au commentaire

Zam-Festo en Bruselo la sabaton 17an de Decembro 2011

Ekde la 12a ĝis la 20a

Afiŝo ZamFesto2011

Sabaton la 17an de Decembro, la Esperantista Brusela Grupo, proponas al vi varmecan posttagmezon de festa renkontiĝo per Esperanto, tiu lingvo internacia kaj justa kiu estas uzata de pli du miljonoj da parolantoj..

Ekde tagmezo,, vi estos akceptitaj per aperitivo kaj rilatfaciliga bufedo kun deserto.

Ĉirkaŭ la 14a, sekvos poste iniciado al Esperanto, ateliero de origamio, skeĉoj de la Esperantaj gelernantoj, tombolo, … kaj ankaŭ muzikateliero animita de Jean–Pierre Poulin, kiu venos el Francio por klarigi al ni (per gitaro, fluto, …, en Esperanto kaj/aŭ en la franca, kaj se necesas iu tradukos en la nederlandan) la funkciadon de la gamoj, la agordoj, ktp. Jen Interesa paĝo lia pri gamoj.

Ne hezitu kunporti vian propran muzikinstrumenton!

Plie, Jean-Pierre Poulin plezurigos nin per muzika spektaklo humurplena kaj iom strange komika!

La komencantoj en Esperanto (eĉ la ne–Esperantistoj) povas facile sekvi la eblan koncerton de la kantateliero : la kanzonaj tekstoj estos projekciitaj sur granda ekrano.

Estos surloke ankaŭ libro/disko-servo. Vi trovos tie librojn, kursojn, vortarojn, KDojn, DVDojn, ktp.

Ĉirkaŭ la 18a, koncertos la grupo « Kajto » . Tiu grupo kiu venas el Frisio (Nederlando) estas fama en la Esperantista movado. Fakte, ili registris plurajn diskojn kiuj estas referencoj jam antaŭ pli ol dudek jaroj. Sed ĉefe, ilia muziko de diversaj influoj estas bone konata por ĉarmegi la spektantojn invintante tutsimple al la kunkantado de iliaj refrenoj kaj sorĉantaj kanonoj. Jen kelkaj videofilmoj de Kajto.

La tuttaga programo kun la bufedo, la atelieroj kaj la koncerto de Kajto kostas 16 €.
Nur la atelieroj kaj la koncerto de Kajto kostas 6 €.
Infantarifoj : 8 € por la tuttaga programo kaj nur 3 € por la atelieroj kaj la koncerto de Kajto.

Bonvolu sendi la pagon al nia bankkonto : IBAN : BE87 5230 8055 0794, BIC : TRIOBEBB de Esperantista Brusela Grupo.

Ĉu vi havas premiojn por la tombolo? Bonvolu kunporti ilin, ili estos bonvenaj! Dankon!

Salono Cardinal Mercier, Place Cardinal Mercier 10 ĉe 1090 Jette (12h-20h)
Aliĝu plej malfrue la 10an de Decembro
Pliaj informoj sur nia retejo www.esperantobruselo.org aŭ telefone al 0478 382 981
aŭ retpoŝte al Nikolao

 

Répondre

CAPTCHA
Cette question à pour but de vérifier que vous êtes bien un visiteur humain et de prévenir la soumission automatiser de spam.