★ Esperantista Brusela Grupo ★

Répondre au commentaire

La bruĝa Eo-klubo 'Paco kaj Justeco' festas siajn 75-jarojn!

Esperanto ekzistas 125 jarojn, kaj nia bruĝa klubo 'Paco kaj Justeco' 75 jarojn

Esperanto ekzistas 125 jarojn

Matene estas solena akcepto en la urbodomo (vidu foton), kun paroladetoj kaj muziko.


Tagmeze ni iras kune manĝi en hinda restoracio.
Posttagmeze ni havas varian programon, kun paroladetoj, anekdotoj, muziko de la bruĝa grupo Hommelgroep "In de klaere maene",...
Haveblos kafo, teo, torto kaj biskvitoj...

Se vi emas aliĝi al la 'varia programo' per sketĉo aŭ io tia... sciigu al ni kaj tiel ricevu rabaton je via pagenda kotizo...

Eblas kunmanĝi ankaŭ vespere kaj poste ĝui la koncerton de la konata franca esperantisto JoMo! Kunportu al tiu koncerto nepre ankaŭ viajn ne-esperantistajn amikojn!

Por homoj kiuj ŝatas profiti de nia jubilea tago por konatiĝi pli kun Bruĝo, ni organizas krome gvidatan promenadon tra la urbo kaj serĉpromenadon/murdludon.

Répondre

CAPTCHA
Cette question à pour but de vérifier que vous êtes bien un visiteur humain et de prévenir la soumission automatiser de spam.